Sukcesa prezentado de la nova eldono de BLK en BET-55

Dum la prezentado en Paneveĵo (Foto de Gražvydas Jurgelevičius)

La 8an de julio kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo okazis premiera prezento de la nova, kvara eldono de la legenda beletra kolekto Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj presita en Kaŭno kelkajn tagojn antaŭ BET-55.

La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas en sia enkonduka parolado prezentis la 368-paĝan libron kaj revuis la modelan kunlaboron de LEA kaj Sezonoj en la libroeldonado, danke al kiu estas produktitaj jam ok kulture kaj/aŭ historie gravaj Esperanto-libroj.

Poste Halina Gorecka rakontis pri la historio de BLK, kies unua eldono, kompilita kaj redaktita de Vilmos Benczik, aperis en Budapeŝto antaŭ 40 jaroj. La dua (1982) kaj tria (1986) eldonoj entenis 134 prozajn kaj poeziajn tekstojn de 59 aŭtoroj. BLK populariĝis en Esperantujo kiel “literatura minimumo en la esperantista kultura komunumo”. Ĉar BLK delonge elĉerpiĝis kaj iom malaktualiĝis, Sezonoj kaj LEA kontaktiĝis kun Vilmos Benczik, kiu volonte permesis pretigi novan eldonon, kondiĉe ke ĝi enhavu ĉion el la unuaj eldonoj kaj suplementon kun verkoj de novaj aŭtoroj.

Aleksander Korĵenkov, redaktoro kaj kunkompilinto de la nova eldono de BLK, rakontis pri la elektado de la novaj verkoj por la krestomatio. Fine, la Postrikolton konsistigis 63 tekstoj de 23 novaj aŭtoroj, kaj la nova eldono de BLK enhavas 199 tekstojn (du tekstoj estis aldonitaj al la ĉefparto de BLK) de 82 aŭtoroj. Li antaŭvidas, ke samkiel iam Vilmos Benczik, ankaŭ la kompilintoj de la nova BLK ricevos ne nur laŭdojn, sed ankaŭ riproĉojn, ekzemple, pro tro malmultaj virinoj kaj ekstereŭropanoj inter la aŭtoroj, aŭ pro manko de iuj konkretaj aŭtoroj kaj verkoj en BLK.

Fine de la programo Halina deklamis du poemojn el BLK. La komenco de la unua poemo “Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas / Kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj…” (de Nikolao Ķurzēns) kaŭzis viglegan reagon de la publiko, kunveninta en komforta salono, kies fenestrojn ĝuste tiumomente atakis tipe litova pluvego.

Pluraj BETanoj tuj profitis la eblon aĉeti la novan eldonon de la krestomatio kontraŭ speciala unuataga promocia prezo, kaj la eldoneja stoko malkreskis je 43 ekzempleroj – tre bona rezulto, laŭ la eldonintoj.

43 ekzempleroj de BLK estis venditaj je la unuataga promocia prezo en Paneveĵo (Foto de Gražvydas Jurgelevičius)

Nun BLK estas aĉetebla en la libroservo de la Lahtia UK, kaj post la kongreso oni povos mendi ĝin en la libroservo de UEA kaj en pluraj aliaj libroservoj.

BLK

BLK en la Lahtia libroservo (Paweł Fischer-Kotowski)

La sekva prezentado de la nova BLK okazos kadre de la 35a festivalo ARKONES, kiu okazos la 20-22an de septembro en Poznano.

Legu pli pri la libro rete: http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Elŝutu la demonstran version (50 paĝoj el 368): http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Blk-demo.pdf

HaGo, AlKo

Ĝi estas artikolo el la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/07/bet-

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi