SES kaj SEP – samtempe kaj samloke

Tre baldaŭ, la 12-20an de julio okazos en la slovakia urbo Nitra (ĉi tie okazis la 101a UK en 2016) du partoprenindaj eventoj: la bone konata kaj tradicia SES (Somera Esperanto-Studado) kaj tute nova kaj samtempe noviga aranĝo SEP (Somera Esperanto-Programado).

Prezenti SES-on al la legantoj de La Ondo de Esperanto verŝajne ne necesas, ĉar pri ĝi la gazeto vaste informas ĉiujare. Se hazarde iu ne konas la plej grandan someran Esperanto-lernejon en la mondo, tiu nepre vizitu la retejon: https://ses.ikso.net por konatiĝi kun la detaloj kaj eventuale por aliĝi. Ĉi-foje ni preferas prezenti SEP, la unuan Esperantan “hackathron”.

Kio estas “hackathon” (kodummaratono)?

“Hackathon”, kiun oni nomas ankaŭ kodumtago, kodumfesto aŭ kodfesto, estas evento, dum kiu programistoj kaj aliaj fakuloj de programkreado, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj.

La celo de kodummaratono estas krei funkciantan programaron aŭ aparataron. Kodummaratonoj kutime havas specifan temon, kiu povas esti programlingvo, aplikaĵo, API. Foje limigoj tute ne estas.

La ideon pri SEP lanĉis Georg Jähnig el Berlino, kiu proponis aranĝi kodummaratonon kadre de SES, kiu okazos ĉi-jare en Nitra. Ĉar programistoj ne mankas en Esperantujo, E@I decidis organizi SEP-on. Dum sep tagoj, ni programos, grafikumos kaj fasonos ĉiumatene.

Oni povas veni kaj krei propran projekton, teamiĝi kaj eĉ estos projektoj proponitaj de ni, kiuj estas elpensitaj tiel, ke ili helpu Esperantujon.

• Sep tagoj
• Unu temo
• Programistoj, grafikistoj kaj profesiuloj de la tuta mondo
• Matena programado
• Venu kun propra projekto aŭ laboru pri iu proponita

La organizanto de SEP estas E@I. La partneroj de SEP estas UEA kaj ESF.

Venu al Nitra en julio ĉi-jara por lerni Esperanton dum SES aŭ/kaj programi/grafukumi por Esperantujo dum SEP – ambaŭ aferoj samloke kaj samtempe en Slovakio!

Aliĝu ĉe https://ses.ikso.net

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/06/slovakio-26

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi