Ĉarma amatoraĵo

Ĉiutaga vivo tra la mondo / Redaktis Hori Jasuo, Arase Sajuki. – Maebaŝi: Horizonto, 2018. – 240 p., il.

Mi renkontiĝis kun Hori Jasuo dum la 97a UK en Vjetnamio en 2012, kaj nun mi havas la eblon konatiĝi kun lia libro. Ĝi estas ne malpli ĉarma ol ĝia kreinto, malgraŭ evidenta amatoreco.

La ĉefa avantaĝo de Esperanto estas ebleco rekte kaj egalece komuniki kun homoj tra la tuta mondo. Tio ebligas rekoni la vivon de ordinaraj homoj, iliajn opiniojn, kutimojn, antaŭjuĝojn kaj tradiciojn kaj kompari ilin kun tiuj de sia kulturo. La libro, kompilita kaj redaktita de la japana esperantisto, trafis ĝustan celon.

Fakte temas pri esearo, kreita surbaze de leteroj de diverslandaj esperantistoj, kolektitaj dum pluraj jaroj kaj ordigitaj laŭ 13 temoj: Manĝaĵoj, Vestaĵoj, Domoj, Dorlotbestoj, Sportoj, Lingvoj, Sanigaj terapioj, Hobioj, Malnovaj rakontoj, Festoj, Religioj, Konstitucio pri paco kaj milito, Proverboj. Al la libro kontribuis 23 aŭtoroj, el kiuj du forpasis dum ĝia preparado kaj nomo de la tria (el Belgio) perdiĝis.

En la antaŭparolo la iniciatinto diras, ke li planis eldoni la libron en 2007, sed pro aliaj okupoj ĉiam prokrastis tion kaj nun la 76-jara esperantisto hastas fini tiun gravan taskon, ĉar li ne scias, kiom da tempo li ankoraŭ disponas. Laŭdinda sindediĉo, dankon.

Do kion ni havas finfine? Unue mi parolu pri la enhavo. Mi mem redaktis plurajn librojn kaj foje magazinojn, kaj mi scias, ke la plej granda defio por la redaktoro estas subigi la buntan enhavon al la unueca redakta politiko. Tiu tasko estas ege malfacila kaj ofte la materialo venkas la redaktoron, trudante al li siajn volon kaj stilon.

La batalo estas komplikega, eĉ se temas pri samlandaj aŭtoroj, sed ĉi-foje la fonto estis verkoj de la aŭtoroj reprezentantaj malsamajn landojn, kulturojn kaj finfine lingvojn, kiuj neeviteble influis iliajn lingvaĵon kaj stilon. Hori Jasuo evidente sentis tion, do li partoprenigis kiel kunredaktoron iun Arase Sajuki. Tamen mi devas konstati malvenkon: la enhavo superis la redaktorojn. Tio senteblas en ĉio – lingvaĵo, stilo, vortouzo. Ili ege varias depende de la aŭtoro. Unueca redakta gvidlinio mankas aŭ almenaŭ ne estas rigore sekvata. Mi donu nur kelkajn ekzemplojn.

La ĉapitron “Vestaĵoj” malfermas la eseo Áo Dài, la tradicia robo de vjetnamoj. Nek en la titolo, nek en la teksto renkonteblas klarigo de ĝia prononco, kiu estas ege malsama ol la skribo kaj havis vaste uzatan esperantigon jam en 2012, kiam okazis la menciita kongreso en Hanojo – aŭzajo, uzatan ankaŭ en la respektiva artikolo en Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADzajo.

Konfuza estas la uzado de toponimoj. Ekzemple en la eseo Pri sporto en Rusio apud “Moskvo” oni renkontas la mirindan miksaĵon de la angla kaj Esperanta formoj “Cheljabinsk”, la pure anglan “Sochi” kaj la strangan “Kazanjo”, kvankam ĉiuj tri toponimoj estas delonge esperantigitaj kaj vaste uzataj. La eseo dediĉita al la brazila kuirarto uzas la vorton “kuirarto” majuskle en la titolo, sed minuskle en la teksto ktp. Ankaŭ la lingvonivelo de la aŭtoroj tre varias kaj jen kaj jen renkonteblas eraroj, kiuj kvankam ne tro ĝenas la legadon, tamen iom fuŝas la ĝeneralan impreson.

La ekstera aspekto de la libro estas same amatora. La 240-paĝa eldonaĵo estas presita sur blanka kaj sufiĉe dika papero, ĝi havas glacean kovrilon, la folioj estas forte algluitaj, la tiparo estas granda kaj facile legebla. Tamen ĉio estas aranĝita tre simple, evidente fare de amatora enpaĝigisto. La tiparo estas simplega, la bildoj (ĉiam nigrablankaj) varias en kvalito, foje eĉ rastrumeroj videblas kaj la dezajno ĝenerale aspektas kvazaŭ farita de studentoj, eldonantaj gazeton pri la vivo de sia universitato.

Sur la kovrilo estas bildigitaj poŝtmarkoj el diversaj landoj. Evidente la dezajnisto celis aludi, ke la libro estas verkita surbaze de plurlandaj kontribuoj, sed la rezulto estas maltrafa – ŝajnas ke temas pri filatelia eldonaĵo. La kovrilo mem estas aranĝita strange – el du malsamkoloraj folioj intergluitaj ĉe la randoj tiel ke la kovrilo duobliĝas kaj pufas surtable kvazaŭ pro malsekeco.

Ĉu mi estas tro kritikema? Espereble ne. Mi nur montris la signojn de la amatoreco, tiom ofta en la Esperanto-kulturo ĝenerale kaj speciale en ĝia eldona fako. La enhavo povas esti bonega (kiel ĉi-foje), sed en la nuna mondo superplena je proponoj, aktive altrudataj de reklamo kaj merkatikaj trukoj, oni devas memori ke aspekto estas ne malpli grava ol enhavo. Se ni konsideras Esperanton ne amuza ŝatokupo, sed vere serioza lingvo, ni devas uzi ĝin serioze, kun plena respondeco kaj skrupulo. Ne sufiĉas esti sinceraj, necesas esti ankaŭ ambiciaj. Mi esperas ke post rapida elĉerpiĝo de tiu ĉi leginda libro, la iniciatinto preparos la duan eldonon – pli kvalitan kaj zorgeme preparitan. La verko ja meritas tion.

Stanislao Belov

Ĉi tiu recenzo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/06/recenzo-103

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi