Jubileoj kaj memordatoj en junio 2019

Ondo2. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Sylla Chaves (1929-1946-2009), brazila juristo, pedagogo, UN-oficisto kaj esperantisto; prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (1978-82), membro de la Akademio de Esperanto (1986-95), honora membro de UEA (1992), aŭtoro de lerniloj kaj beletraĵoj (Animo prisma, 1959; Por pli bona mondo, 1970; Plurnacia bukedo, 1981; Karnavalo, 1981).

5. Antaŭ 55 jaroj naskiĝis Gonçalo Neves (1964-1987- ), portugala agronomo, tradukisto; esperantisto kaj idisto; membro de Akademio de Esperanto (1995-98), aŭtoro de pluraj libroj en Ido kaj Esperanto, i.a.: Kompreni (1993), Simptomoj (2000), Historia vortaro de Esperanto (2011), Recenze (2018), Periskope (2018).

15. Antaŭ 60 jaroj mortis Kazimierz Bein (1872-1903-1959), pola okulisto kaj esperantisto, konata kiel Kabe; fonda membro de Lingva Komitato (1905-12), fonda membro kaj vicprezidanto de Akademio de Esperanto (1908-1912), aŭtoro de la klariga vortaro de Esperanto (1910), elstara Esperanto-tradukanto, i.a., de Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm (1906), La Faraono de Prus (1907), Patroj kaj filoj de Turgenev (1909) k. m. a. En 1911 ĉesis okupiĝi pri Esperanto. — Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 149-150.

16. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Neil Salvesen (1944-196?-1990), brita historiisto, teksaĵ-industria oficisto kaj esperantisto; sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1985-88), direktoro de la Centra Oficejo de UEA ekde novembro 1987 ĝis sia morto en marto 1990.

19. Antaŭ 10 jaroj mortis Dalibor Brozović (1927-1946-2009), kroata filologo kaj socia aganto, membro de la Jugoslavia (1986) kaj Kroatia (1991) sciencaj akademioj, vicprezidanto de la jugoslavia respubliko Kroatio (1990), parlamentano de Kroatio (1992-95); prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo (1992-2009), prezidanto de LKK de la 86a UK en Zagrebo (2001), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1988). — Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 46-47.

22. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de la Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo (1925-1930), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj verkoj, inter kiuj elstaras Bibliografio de Internacia Lingvo (1929) kaj Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto (1953). — Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 267-269.

24. Antaŭ 40 jaroj naskiĝis Chuck Smith (1979-2001- ), usona komputisto, loĝanta en Germanio, kaj esperantisto; fondinto de la Esperanta Vikipedio (2001), (kun)fondinto de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo (2015) kaj de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu (2016); la Esperantisto de la jaro 2015.

29. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Nikola Aleksiev (1909-1924-2002), bulgara ĵurnalisto, socia aganto, vicprezidanto de Bulgaria societo por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando. La ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en la socialisma Bulgario, prezidanto de BEA (1964-76), prezidanto de LKK de UK-48 (Sofio, 1963) kaj de UK-63 (Varna, 1978), prezidanto de MEM (1963-78), komitatano de UEA (1963-80), aŭtoro de pluraj libroj en/pri Esperanto. — Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 13-14.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/06/junio-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi