Malago: La triopa kongreso

Finiĝis la Triopa Kongreso de Esperanto – la 78a Hispana Kongreso de Esperanto, la 21a Andaluzia kongreso kaj la 71a Kongreso de la Internacia Fervojista Esperantista Federacio (IFEF) – okazintaj komence de majo en Malago. Kaj la novaj organizantoj preparas por 2020 novan Triopan Kongreson de IFEF, Germanio kaj Pollando. Saĝa ideo! Mi deziras ĉion bonan al la nova LKK, kvankam ĉe la nordo la vetero estos malpli varma sed same etosa, pri tio mi konscias kaj deziras.

Ni sukcesis kunigi en Malago ĉirkaŭ 180 homojn el pli ol dudek landoj en alloga konstruaĵo, kun la celo profiti la multajn prelegojn, komunan manĝadon, kaj tiel plu.

Kiel membro de la LKK mi alte taksas nian longan kaj pezan laboron, ĉar ni kunsidis multajn fojojn ĉe oficejoj de la urbodomo, entreprenoj, hoteloj, kaj finfine ni elektis la Diocezan Domon ĉe la Katolika Seminario de Malago, kie ni en bonega etoso ĝuis la komfortajn dormoĉambrojn, salonetojn, salonegojn, terason, puran aeron, ktp. Mankis nenio por okazigi la ambician Triopan Kongreson.

Inter la invititoj kaj prelegantoj elstaris: Margareta Zaleski-Zamenhof, pranepino de la kreinto de Esperanto; Ilona Koutny, profesoro de Universitato de Poznano; Federico Gobbo, interlingvisto kaj esperantologo; Seán Ó Riain, juristo, diplomato kaj doktoro per tezo pri lingvo-planado; Katalin Kováts, filologo kaj metodologo; Dennis Keefe, usona instruisto, profesoro en Universitato de Nankino (Ĉinio); David Galadí, fizikisto kaj astrofizikisto; José María Rodríguez, advokato de la Hispana Ŝtata Administracio; Miguel Fernández, verkisto kaj poeto, aŭtoro kaj tradukisto de poemoj kaj noveloj, iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj “Vivu la Teatro”; Miguel Gutiérrez Adúriz, kemia inĝeniero, aŭtoro de pluraj noveloj kaj de la vortaro Amika k. m. a. Ĉiuj partoprenis la kongreson per prelegoj, teatraĵoj…

Menciado de ĉiuj partoprenantoj igus ĉi raporton enua, kaj mi preferas paroli pri interesaj prezentadoj de artistoj profesiaj kaj amatoraj, komikaj kaj dramaj, amuzaj kaj gloraj kiel la 13-persona grupo “Concerto Málaga”, kies muziko translokigis nin en la ĉielon, aŭ Rocío Alba, malaga kantistino, kiu plenigis la salonon je beleco, dia aromo kaj romantika muziko. Ŝi kantis koplon (poezia kunmetaĵo de kvar versoj oksilabaj, kun rimoj en la paraj versoj kaj sen rimoj en la neparaj) kaj ludis la t. n. “Sevillanas” (populara muzika kunmetaĵo, laŭ alterna ritmo de tri je ok kaj du per ok taktoj, kun kiu ĉi tiu danco estas akompanata).

Pedro Carrillo, diplomito en drama arto, surprizis nin per bela komika spektaklo kun dancado kaj opera kantado. Maria Grazia Barboni, itala kantistino, kantis kaj emociis nin per belaj esperantigitaj mondkonataj kantoj. Ne mankis teatro, ĉar la esperantista aktoro Saŝa Pilipoviĉ ludis la teatraĵon Vivo de Galileo kaj prezentis ciganajn kantojn. La simpatia muzik-paro Kajto variigis la etoson per novaj kanzonoj kaj kutimaj ridetoj akompanataj de diversaj muzik-instrumentoj, brile ludataj.

Pri la ekskursoj mi sentas min tre fiera, ĉar unue ni timis, ke ni programis multajn ekskursojn, sed ĉiuj realiĝis kaj ĉiuj sukcesis. Multaj grupoj da homoj ĝuis promenadojn tra Malago, ekskurson al urboj Antekero, Rondo, Granado, Kordovo, Medina Azahara, Zafarrajo kaj Botanika Parko. Mi dankegas la volontulojn, kiuj helpis nin kaj la respondeculojn de la Dioceza Domo, kiuj ĉiam estis pretaj helpi nin kaj aranĝi ĉion akurate kaj senprobleme.

Por fini mian raporton, mi ne povas forgesi la kernon de la Triopa Kongreso, ĉar la prezidanto de IFEF Rodica Todor proponis al ni ĉi gravan eventon “ĝuste por festi sian jubileon en la sama lando kie ĝi naskiĝis”, kaj la evento iĝis neforgesebla kaj nekomparebla. Mi esperas ke ĉiuj fervojistoj kaj ceteraj geesperantistoj, ĝuos novan kongreson post unu jaro en Germanio.

Ángel Arquillos

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/06/hispanio-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Margareta Zaleski-Zamenhof en la Triopa Kongreso (Foto: Sylvain Lelarge)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi