Vortoj: nova ludo, kiu movigas kaj parkerigas vortojn

vortojĴus aperis mova projekto de “Edukado@Interreto”; ĉi-foje temas pri interesa komputila ludo, kiu kombinas movojn (saltadon) kun praktikado de vortoj. Vortoj estas komputila ludo por Vindozo, Linukso, Makintoŝo. Ĝi estas ludo de reflekso, lingvoj kaj mojoseco. Per Vortoj (la nomo de la ludo estas en Esperanto) vi praktikos lingvojn kaj plicertiĝos pri literumado de la vortoj, amuziĝante dum kursoj kun viaj amikoj kaj kolegoj. La ludo estas bone elpensita ankaŭ por instruistoj, ebligante vortredaktadon kaj defiadon de studentoj per specifaj manieroj. La ludo uzas t. n. “danctapiŝojn” (konatajn de la ludo DDR = dance dance revolution) kaj ekranon/projekciilon.

La principo de la ludo estas simpla, tamen amuza kaj en la kombino de la lingvo-praktikado kaj moviĝo (paŝado kaj saltado) unika kaj tre vigliga.

Ludanto (aŭ du) staras antaŭ la ekrano aŭ projekciilo sur la specialaj “danctapiŝoj”. Sekve elektas la konkretan lingvon el ok nun haveblaj (de, en, eo, es, fr, it, ru, sk), poste komplikecon (inter la facila kaj koŝmara versioj). Fine oni povas elekti kategoriojn de vortoj (aŭ elekti mikson de ili ĉiuj) kaj komencas ludi.

Jen la reguloj:

Ĉu la vorto ĝustas?
PAŜU DEKSTREN
Ĉu la vorto malĝustas?
PAŜU MALDEKSTREN
La vorto estas sensencaĵo?
SALTU SAMTEMPE ANTAŬEN KAJ MALANTAŬEN

Unu ludo daŭras nur unu minuton, sed ĉe la saltado/moviĝo tio tamen montriĝas sufiĉa – kaj ja eblas ripeti la ludon. Ĝenerale, la ludo estas tre vigliga kaj alloga por infanoj kaj por plenkreskuloj. Ludante oni praktikas la vortojn de la lingvo kaj aparte atentas ilian literumadon. Aldone ja oni moviĝas ĉe tio, kio aldonas al la tuto alian perspektivon – eblus diri ke tiel oni “lernas per la tuta korpo”. ☺

Plie, danke al enludaj danctapiŝaj remapigeblecoj, vi povos uzi ajnan danctapiŝon kiun vi havas. Eĉ se ni ne rekte inkludas ties subtenon, vi tamen povos akomodi la agordojn de la via.

Speciala “lanĉa” prezo

Ĉar la projekto estas tute nova – la plena ludo estis publike prezentita nur aprile 2019 – dum la unua monato funkcias speciala prezo, okaze de la lanĉo de la ludo. En la ĉefpaĝo de la ludo: www.vortoj.net eblos ĝis la fino de majo ĝin aĉeti kaj elŝuti kontraŭ nur duona prezo!

Ekzistas tri versioj de la ludo: senpaga, unulingva kaj kompleta.

La senpaga versio enhavas nur la anglan kiel elekteblan lingvon kaj nur unu kategorion de vortoj – ĝi ĉefe celas komprenigi homojn, kiel la ludo funkcias, kaj ĉu ili ŝatas ĝin por aĉeti. (Ĉar la kreintoj estas esperantistoj – ĉiu el la versioj havos aldonan kompletan “bonus” lingvon Esperanton. Do eĉ ene de tiu ĉi senpaga versio eblas elekti Esperanton por ludi).

Unulingva versio kostos dum la unua monato nur 9,99 EUR. Oni povas elekti ajnan el la ok elekteblaj lingvoj. (Esperanto ĉiam venos kiel bonuso.)

Kompleta versio estas la plej plena versio kun ĉiuj eblaj funkcioj kaj aldonaĵoj. Ĝi kostas nun nur 29,99 EUR. Unue ĝi enhavas ĉiujn ok lingvojn – eblas do facile praktiki sian vortprovizon en diversaj lingvoj. Krome, la versio ebligas krei proprajn kategoriojn de vortoj! Tio estas tre utila, ekzemple, por instruisto aŭ lingvo-lernejo, kiu volus ekzercigi siajn lernantojn je konkreta vorto-stoko.

Estas plano estonte aldoni pli da lingvoj kaj pli da vorto-kategorioj, samkiel kelkaj aliaj plibonigoj kaj funkcioj. Restu kun ni en kontakto (lasu sian retadreson en la novaĵ-lista kampo en la retejo de www.vortoj.net kaj vi ekscios kiel unua ĉiujn informojn!

Historio de la ludo

La ludo naskiĝis kiel persona projekto de Kryštof Klestil dum lia volontulado en E@I. En la oficejo troviĝis danctapiŝoj. kaj Kriŝtofo provis elpensi, kiel eblus ilin utiligi por lingvo-praktikado/lernado. Venis sekve la ideo krei ludon por ekzerci la vortprovizon en Esperanto (la unua versio de la ludo estis ĝuste en Esperanto)

Sekve okazis pluraj plibonigoj, aldoniĝis pliaj lingvoj. La unua versio de la ludo nomiĝis “Paŝklaku”, sed pro la komplikeco de la prononco fine gajnis la facila, tamen daŭre Esperanta nomo “Vortoj”.

Ni esperas, ke multaj esperanistoj uzos ĝin, amuziĝos kaj praktikos sian vortostokon.

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/05/vortoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi