Lingvotrejnado en Jekaterinburgo: Nove kaj denove

Ilja Gnusarjov prelegas (Foto: Roman Bolŝakov)

Forkuras en la historion la tagoj de la 4a Lingvotrejnado, pasinta la 1-4an de majo 2019 en Jekaterinburgo. Ĝi estis speciala evento de multaj vidpunktoj.

Diversaj malfacilaĵoj, atakintaj la organizantojn ĉi-foje pli agrese, ol antaŭe, kaŭzis ŝrumpon de la loka teamo. Sed la lingvotrejnado denove floris: la jekaterinburga aktivulino Raja Kudrjavceva sukcesis allogi gvidantojn el aliaj regionoj, kiuj variigis kaj freŝigis la programon. Unuafoje por la lingvonivelaj grupoj B kaj C okazis priliteratura kurso kaj trejnado por prepariĝo al parola parto de KER-ekzameno. Unuafoje al la programo kontribuis la heroo de la sovetia, postsovetia kaj internacia Esperanto-movado Andrej Grigorjevskij kaj la leviĝanta verda stelo Ilja Gnusarjov. Unuafoje ĉiuj partoprenantoj ricevis la bildkarton kun ĉarma erinaco – la simbolo de la aranĝo. Estis ankoraŭ multaj unuafojaj eroj, tamen ne la unuan, sed la kvaran fojon la Lingvotrejnado en Jekaterinburgo pasis tre sukcese kun 43 partoprenantoj.

La programo estis streĉa. Laboris lernogrupoj de tri lingvaj niveloj: A, B kaj C, ĉiu havis sian apartan programon, kun kelkaj komunaj eroj (malfermo, koncerto k. s.).

La programo de la grupo A konsistis ĉefe el lecionoj — de matenmanĝo ĝis tagmanĝo kaj de tagmanĝo ĝis vespermanĝo. Tiujn lecionojn gvidis Andrej Grigorjevskij kaj Tatjana Vŝivceva, kio evidentiĝis esti bona kombino, ĉar ĉiu instruanto havis sian metodon: Andreo dinamik-komunikan, Tatjana gramatikan.

Kun la grupo B laboris ĉefe Olga Ŝiljajeva, kiu preparis varian krean programon kaj ricevis multajn laŭdojn. Irina Gonĉarova havis tri lecionojn kun emfazo de trejnado por parola parto de KER-ekzameno (dialogo, monologo kaj aŭdkompreno). Multaj programeroj de Ilja Gnusarjov estis destinitaj por kuna laboro de la grupoj B kaj C.

La grupo C ricevis seshoran kurson de Ilja pri la ses periodoj de Esperanto-literaturo kaj trejnadojn de Irina Gonĉarova pri aŭdkompreno kaj tradukado.
Por la niveloj B kaj C Petro Fedosov kaj Aleksandro Mitin okazigis tri intelektajn ludojn. Ludoj lingvaj (“Ĉapelo” de Petro) kaj psikologiaj (“Homlupoj”) furoris ankaŭ nokte, konkurante kun komuna kantado ĉirkaŭ la magneteca Sergeo Kumkov.

Estis ankaŭ primovadaj programeroj. Olga Ŝiljajeva rakontis pri la ĉina projekto “Teo kaj Amo” kaj okazigis Movadan Horon, kie oni parolis pri siaj planoj ene de Esperantujo. Multajn interesajn proponojn donis Jelena Kuznecova kaj Sergeo Kumkov. Aleksandr Basov rakontis pri MASI-projektoj, kiujn li kunordigas. Temis pri la jutuba filmetaro “Esperanto: la Unua Kanalo”, helpo al la vortaro de Kondratjev kaj la traduk-projekto “Lokalizu”.

En la nemultnombra fermita aktivula kunveno temis pri estonteco de la rusia Esperanto-movado, REU kaj REJM. La kunveno ne celis kaj ne faris iujn decidojn, sed ĝi estis utila sondado de la intencoj kaj inklinoj de la ĉeestantoj, ĉiu el kiuj estas aganta esperantisto kun sia unika movada sperto.

Dum la lasta vespero ni ĝuis komunan koncerton, kiun malfermis Petro Fedosov per deklamado de la Zamenhofa poemo, kaj finis la amuza teatraĵo laŭ Provizo de Samuil Marŝak, kiun reĝisoris Irina Gonĉarova. Sed la pinto de gajo kaj bonhumorigo estis la kantado de Vadim Solovjov, kiu provokis iujn ridi ĝislarme. La programon kronis busa ekskurso tra la urbo.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/05/ruslando-19

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi