Hector Hodler: Novaj perspektivoj (IV)

Hodler«Tio, kion ni emfaze nomas la “triumfo de nia afero” ne estas io estonta kaj malproksima; tiu triumfo konsistas el aro da ĉiutagaj konkretaj sukcesetoj nun realigeblaj. Esperanto “triumfas” ĉiufoje kiam ĝi servas al iu», – skribis antaŭ cent jaroj, en majo 1919 Hector Hodler en la kvara parto de sia artikolo Novaj perspektivoj aperinta en la kvina numero de la revuo Esperanto kaj represita en la kvina numero de La Ondo de Esperanto por 2019.

IV.

La celo de nia propagando estas la formado de veraj Esperantistoj, t. e. de personoj bone sciantaj nian lingvon kaj ĝin uzantaj. Por atingi tiun celon, ni skribas artikolojn, faras paroladojn, aranĝas kursojn, sed la faktoj devigas nin konstati, ke el la multaj personoj, kiuj eklernas Esperanton, nur malmultaj fariĝas “veraj Esperantistoj”. El Esperanta kurso, kiun komence vizitas ekzemple trideko da lernantoj, ofte nur la duono persistas ĝis la fino, kaj el tiu duono tri aŭ kvar daŭrigas poste interesiĝi al nia movado. Lernis nian lingvon verŝajne unu miliono da homoj, sed UEA, celanta kunigi la Esperantistojn, kiuj havas internaciajn interesojn, kalkulas nur kelkajn milojn da membroj. Do, granda diferenco inter la peno kaj la rezulto.

Tiu stato havas kaŭzojn. La unua kompreneble estas, ke la plej multaj homoj estas ne persistemaj. La mondo estas plena de diletantoj, kiuj entuziasme eklernas ian lingvon, sciencon aŭ sporton, sed post kelka tempo malentuziasme forlasas la komencitan laboron. Kontraŭ tiu malbono, de kiu suferas ankaŭ aliaj progresemaj movadoj, ni estas ja senpovaj. La Esperantistoj havas nek la celon, nek la povon ŝanĝi la homan naturon. Sed tiu ĝenerala kaŭzo ne sufiĉas por klarigi la supre aluditan mankon. Alia grava kaŭzo kuŝas en tio, ke lerninte nian lingvon multaj ne uzas ĝin, ne scias kiel ĝin uzi kaj sekve forgesas ĝin rapide.

Ekzistas Esperantistoj, kiuj opinias, ke Esperanto estos venkinta, kiam per registara dekreto ĝi estos devige instruata en la ĉiulandaj lernejoj. Ili konsideras la tutan problemon nur el tiu vidpunkto. Nu, tio tute ne sufiĉas. Se samtempe kun la instruado en la lernejoj, oni ne aranĝas praktikajn servojn, per kiuj la lernintoj povos tuj utiligi la ĵus akiritan scion, oni atingos tre mizeran rezulton. En ĉiuj gimnazioj de la mondo oni nuntempe instruas la latinan lingvon. Praktike ĝi estas senutila, krom al la kleruloj sin okupantaj pri filologio, al la katolikaj pastroj kaj… al la profesoroj de la latina lingvo. Ĉar la lernintoj ne havas la okazon ĝin uzi, ili forgesas ĝin kelkan tempon post la eliro el la gimnazio. Certe, la latina lingvo estas multe pli malfacila ol Esperanto, sed oni aliparte dediĉas al ĝia studado multe pli da tempo. En la mezepoko la latina lingvo ne estis pli facila ol nun; tamen preskaŭ ĉiuj intelektuloj uzis ĝin, skribis en ĝi siajn verkojn, parolis ĝin. Nuntempe oni ĝin instruas al pli multaj homoj ol antaŭe, sed ĝi estas multe malpli utila. Tio montras, ke ne sufiĉas instrui lingvon en la lernejoj, por ke ĝi estu vivanta lingvo, praktike uzata.

La klopodoj por instigi al la uzado de la lingvo estas do ne malpli gravaj ol la propagando. Al la vorto “uzado”, oni kompreneble ne devas doni tro mallarĝan, nek tro materian sencon. Spirita utileco ne estas malpli ŝatinda ol materia. Al la turisto, kiu uzas ĝin dum vojaĝo eksterlande, Esperanto estas utila; ĝi estas utila al la komercisto, kiu per ĝi trovas novajn klientojn, sed tio estas nur la plej konkretaj kazoj. Esperanto estas ankaŭ utila al la persono, kiu per ĝi korespondas kun eksterlandanoj kaj tiamaniere plivastigas sian spiritan horizonton, ekkonas fremdajn morojn, kondiĉojn, ideojn; ĝi estas utila ankaŭ al tiu, kiu ŝatante la lingvon mem, tradukas en ĝin kaj tiel pliakrigas sian lingvosenton kaj pliriĉigas siajn kapablojn. Esperanto ja multmaniere povas esti utila, sed tiun utilecon ĝian oni devas sentigi al la varbitoj kaj pligrandigi. Ni konstante devas serĉi, kiel oni povas igi nian lingvon pli lerninda, ĉar pli utila. Gvidi kurson estas nur parto de la tasko de niaj propagandistoj kaj eĉ la plej facila; ĉefa estas konservi kaj daŭre alligi al Esperanto la varbitajn personojn. Pri tio oni ne sufiĉe atentas. La kursestro kredas, ke lia tasko finiĝis, kiam li atingis la lastan lecionon; fakte, nur tiam ĝi komenciĝas. Peti de la lernintoj kotizaĵon por la grupo kaj aranĝi feston por soleni ilian Esperantistiĝon tute ne sufiĉas; oni devas, jam dum la kurso, doni okupon, celon al ĉiu lerninto, sentigi al li, ke Esperanto estas nur ilo, kiun li uzu por siaj interesoj. Ĝuste tial estas multe pli bone aranĝi kurson por samprofesianoj kaj sampartianoj, al kiuj oni povas de la komenco montri komunan praktikan celon, kiu ilin ĉiujn interesas, ol ĝeneralan kurson, kie partoprenas ĉiuprofesiaj kaj ĉiukondiĉaj personoj sen io ajn komuna inter ili krom la deziro lerni Esperanton. Ankaŭ pro la sama kaŭzo malgrandaj kursoj, kie la instruanto povas okupiĝi pri ĉiu unuopa lernanto, estas pli bonaj ol grandaj kursoj, kie la individueco de la lernantoj malaperas. Ni neniam oferu la kvaliton al la kvanto.

Tiel same ni ankaŭ ne devas kredi, ke ĉiu ajn homo nuntempe povas fariĝi vera Esperantisto. Oni ofte vidas en Esperantaj kursoj kaj grupoj personojn, kiuj ne bezonas nian lingvon, ĉar ili ne havas ian internacian intereson. Ili mem ne scias, kial ili ĝin eklernis. Nur al la festoj kaj dancoj organizataj de la grupo ili interesiĝas. Tiaj dancemaj “Esperantistoj” ofte tedpelas el la grupoj la pli seriozajn individuojn, kiuj vidas en nia afero ion pli altan ol pretekston por amuziĝoj. Inverse, ekzistas multaj personoj, kiuj jam nun havas internaciajn interesojn, sed ne lernas Esperanton, kvankam ĝi al ili povus esti utila. Ekzemple, ĉe la lasta internacia socialista konferenco en Bern, kies ĉiuj partoprenantoj ofte rilatis kun eksterlandaj sampartianoj kaj kies idealo estis internaciema, neniu sciis Esperanton kaj eĉ la pli multaj apenaŭ konsciis pri la graveco de la problemo; tamen la maloportunaĵoj de la lingva diverseco estis evidentaj kaj konfesataj de ĉiuj.

Ĝis nun ni proponis Esperanton al ĉiuj homoj, tute egale, ĉu ili bezonas ĝin aŭ ne. Multegaj ĝin eklernis, sed nur kelkmiloj ĝin ellernis kaj uzas. Ĉu estonte ne estus pli saĝe turni nin unue al tiuj, kiuj jam nun povus tuj utiligi Esperanton por siaj profesiaj aŭ ideaj bezonoj? Unu tia varbito pli valoras ol dek festemuloj, kiuj balbutas Esperanton. Nepre ni devas pli kaj pli klopodi por enkonduki Esperanton en la specialistajn rondojn, al kiuj ĝi tuj povas utili. Sed por esti efikaj, tiuj klopodoj devas esti internaciaj kaj samtempaj. La plej laŭdindaj iniciatoj restas senefikaj, se ili estas pure lokaj. Multe pli bone estas Esperantistigi dudek samprofesiajn loĝantojn en dudek diverslandaj urboj kaj ilin tuj interrilatigi por praktika kunlaborado, ol Esperantistigi cent en la sama urbo.

Koncerne la praktikan utiligon de nia lingvo, oni devas konstati, ke de post la kreo de UEA kaj grandparte sub ĝia rekta aŭ nerekta influo, atentindaj progresoj estis faritaj. Antaŭ la milito multaj interesaj praktikaj aplikoj jam estis realigitaj kaj pruvis, kiom nia lingvo povas utili, eĉ kun la ĝisnuna nombro de adeptoj. Oni devas daŭrigi energie laŭ tiu direkto, kaj unue restarigi tion, kion detruis la milito. Gravaj progresoj povas kaj devas esti farotaj. Esperanto ne ankoraŭ estas tiel utila kiel ĝi povus esti, se ĉiuj Esperantistoj dediĉus sian tutan atenton al tiu ĉefgrava problemo. Ankoraŭ tro multaj en niaj vicoj opinias, ke Eperanto estos utila nur kiam ĝi estos tutmonde disvastigata. Ankoraŭ tro multe da grupoj havas ekskluzive lokan vidpunkton kaj neniel interesiĝas pri tio, kio okazas trans la horizonto de ilia urbo. Ankoraŭ tro multaj Esperantistoj konsideras Esperanton kiel aferon, pri kiu oni okupiĝas (aŭ eĉ ne okupiĝas) dum unu horo semajne ĉe la grupkunveno, sed pri kiu oni seninteresiĝas dum la cetera tempo, kvazaŭ ĝi estus nur ludo. Tio, kion ni emfaze nomas la “triumfo de nia afero” ne estas io estonta kaj malproksima; tiu triumfo konsistas el aro da ĉiutagaj konkretaj sukcesetoj nun realigeblaj. Esperanto “triumfas” ĉiufoje kiam ĝi servas al iu.

Fonto: Esperanto, 1919, №5, p. 78.

Ĉi tiu artikolo estis represita en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Por citi: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/05/hodler-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi