Dmitrij Ŝevĉenko prelegos en BET-55

ŜevĉenkoDmitrij Ŝevĉenko (Дмитрий Шевченко) estas denaska esperantisto, universitata instruisto kaj eldonisto. En 2010 ĉe la katedro de amaskomunikiloj de RUDN (Esperante – Rusia universitato de amikeco de popoloj) li sukcese defendis magistran disertacion “Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia komunikado”. Li instruas en RUDN interretajn teknologiojn, kaj prelegas pri la sociaj retoj.

Krome Dmitrij Ŝevĉenko okupiĝas pri postuniversitataj studoj pri komunikado en Esperanto, partoprenas multajn sciencajn konferencojn, kie prelegas pri Esperanto-komunikado kaj Esperanto-ĵurnalismo, aŭtoras priesperantajn artikolojn en la ruslingvaj sciencaj revuoj. Ĝenerala direktoro de la Esperanto-eldonejo Impeto, aŭtoro de kelkaj libroj, membro de AIS, UEA kaj estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, preleganto de Internacia Vintra Universitato (IVU). Kune kun Anna Striganova en 2014 li lanĉis universitatan kurson de Esperanto kaj ekde aprilo de 2017 ili estas kunredaktoroj de la oficiala organo de UEA – revuo Esperanto.

En BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys, Dmitrij Ŝevĉenko faros tri prelegojn:
1. De Progreso al Impeto: kiel estiĝis la Esperanto-eldonejo?
2. La Reta Revuo. Kio ĝi estas?
3. Modernaj sociaj retoj kaj Esperanto (SUS, 2-prelega kurso)

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas artikolo en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/05/bet-90

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi