Nova ZEO en Bjalistoko

La plej nova ZEO (Zamenhof-Esperanto Objekto) troviĝas nun en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Temas pri monumento al juna Zamenhof.

Ekde 2014 en la buĝeto de Bjalistoko troviĝas speciala financkategorio, kiu estas dediĉita al projektoj realigataj je la tuturba kaj kvartala skaloj. En la Civitana Buĝeto – ĉar tiel ĝi nomiĝas – en 2017 je dispono estis 10 milionoj da zlotoj. El inter 62 proponoj por tuturba voĉdonado estis elektitaj 29 projektoj. Voĉdonis entute pli ol 26 mil loĝantoj. En la kvartalo Centrum, danke al la voĉoj de 205 bjalistokanoj, estis decidite starigi novan monumenton al L. L. Zamenhof, malkiel kutime, prezentantan lin kiel junan knabon.

L. L. Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko kaj loĝis en la familia domo ĉe la tiama strato Verda 6, kiu de 1919 havas la nomon Zamenhof. La domo troviĝis je kelkcentmetra distanco de la ĉefa placo, kies diverslingva homamaso donis inspiron al la estonta iniciatinto de Esperanto. Tie, laŭvoje inter la bjalistoka Babelturo kaj la familia domo, la statuo estis starigota.

La 17an de aŭgusto 2017 la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski anoncis konkurson por prilaboro de projekta koncepto de la monumento sur la strato Zamenhof apud la ĉefa foirplaco (Rynek Kościuszki). La konkursaj postuloj ne estis multaj: ĝi nepre devis ne esti benko kaj nepre devis prezenti Zamenhofon kiel senbarban junulon. La 29an de novembro la konkursa ĵurio aljuĝis la unuan premion de 14 mil zlotoj al la projekto de Ryszard (skulptisto) kaj Katarzyna (arkitekto) Piotrowski el Varsovio. La aŭtoroj jene eksplikis la ideon de sia verko:

“La stratoj de Bjalistoko estis la loko de miksiĝo de la kulturoj pola, juda kaj rusa. Tia diverseco estis valoro de la urbo, sed ankaŭ ĝi kaŭzis problemojn je komunikado inter la homoj. Ĉi tiu problemo iĝis la kaŭzo de serĉado, far juna Ludoviko, de universala lingvo, en kiu ĉiu povus interkompreniĝi sen problemo, kaj neniu lingvo estus favorata. La skulptaĵo prezentas junan knabon, kiun pripenso pri sonoj de la strato haltigis dum la ĉiutaga promeno. Li koncentriĝas je literoj, kiuj estas la simbolo de la multkultura medio, en kiu li estis edukita”.

La elektita projekto, realigita poste de Ryszard Piotrowski, estas latuna statuo alta je 1,45 m, kiu prezentas la dekkelkjaran Zamenhof kun libro en la maldekstra mano. Ĉirkaŭ li, inter pavimeroj, troviĝas disĵetitaj metalaj literoj de la alfabetoj latina, cirila kaj hebrea, al kiuj la persono rigardas. Antaŭ la statuo kuŝas memortabulo kun la pollingva teksto:

Ludoviko Lazaro Zamenhof
15.12.1859 – 14.04.1917
Ĉe ĉi tiu strato loĝis dum la junulaj
jaroj Ludoviko Lazaro Zamenhof.
La multkultureco de Bjalistoko
inspiris lin por ellabori
la universalan lingvon Esperanto
kiu en la estonteco iĝis
populara en la tuta mondo

La statuon malkovris la urbestro Tadeusz Truskolaski dum solenaĵoj, organizitaj de Bjalistoka Esperanto-Societo la 14an de aprilo 2019 okaze de la 102a datreveno de la morto de Zamenhof, kun ĉeesto de bjalistokanoj kaj esperantistoj. La eventon prezentis lokaj kaj tutlandaj novaĵservoj. La renkontiĝon solenigis koncerto de Uku-Donaco Bjalistoko, kiu kantis en diversaj lingvoj La Esperon, la gospelan This little light of mine kaj la maorian Ngā iwi e kantojn. La bando konsistas el junuloj pli-malpli en la aĝo kaj alteco de nia juna Zamenhof.

La tuta projekto (propono, realigo kaj instalo) kostis 190 mil zlotojn. Ĝi estas unu el pli ol dudek ZEOj en la naskiĝurbo de Zamenhof kaj lia dua monumento, post la busto, kreita en 1973 de Jan Kucz, en nia urbo.

Przemysław Wierzbowski

La fotoj de la monumento kaj tabulo estas faritaj de Przemysław Wierzbowski.

Infanoj el la muzika grupo “Uku-Donaco Bjalistoko” kun sia samaĝulo Zamenhof (Foto: Stanisław Dobrowolski)

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/04/pollando-17

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi