La aprila Ondo

La Ondo de EsperantoLa 1an de aprilo aperis la kvara ĉi-jara numero de la sendependa internacia gazeto La Ondo de Esperanto. Post la preskaŭ centpaĝa marta Ondo, dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio, la aprila Ondo denove enhavas ĉiujn kutimajn sekciojn kaj rubrikojn.

En la Zamenhofa mortomonato aprilo la redakcia gasto estas Przemysław Wierzbowski, prezidanto de la Esperanto-Societo en la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto. Li respondas al demandoj de Paweł Fischer-Kotowski, vicredaktoro de La Ondo. La ampleksan intervjuon garnas kelkaj internaj fotoj kaj la kovropaĝa foto kun la plej nova ZEO en Bjalistoko giganta surdoma bildo en la strato Broniewskiego.

La primovada sekcio Eventoj enjavas artikolojn, interalie, pri la konsento de la prezidento de Finnlando esti la Alta Protektanto de la 104a UK, pri la preparado de la rekorde amasa 55a BET en Litovio, pri okazintaj kaj okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, pri la kompletigo de la Akademio de Esperanto kaj pri aliaj temoj movadaj.

Inter la tekstoj de la sekcio Tribuno atendindas la okpaĝa eseo de Dennis Keefe La Merkatiko-Mikso kaj Esperanto kaj la artikolo de Halina Gorecka. “Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan” pri la nomŝanĝo de la ĉefurbo de Kazaĥstano, en kiu iam naskiĝis la eldonantino de La Ondo de Esperanto.

En la sekcio Arkivo estas publikigitaj la listo de la Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2019 kaj artikolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov pri unu el la aprilaj jubileuloj, Raymond Schwartz, naskiĝinta antaŭ 125 jaroj.

La ĉefa teksto en la aprila kultursekcio estas la tradicia, jam la 28a statistika revuo de Aleksander Korĵenkov pri la Esperanta libroproduktado en la pasinta (2018a) jaro kun pluraj tabeloj kaj komentoj; enestas ankaŭ recenzoj, artikoloj kaj bibliografioj, kiuj prezentas la novaĵojn en niaj libra kaj gazeta merkatoj.

La rubriko Mozaiko proponas legi ŝercojn pri la temo “Pri ĉielo kaj tero” kaj la popularan rubrikon de István Ertl “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Kelkaj tekstoj el la aprila eldono de La Ondo estos iom post iom publikigitaj en la novaĵretejo La Balta Ondo, sed la tutan numeron povas legi nur la abonantoj de ĉi tiu gazeto.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la ampleksa literatura suplemento Orienta almanako.

La 78-paĝa februara eldono de La Ondo de Esperanto estas libere elŝutebla en nia elektronika biblioteko ĉe http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

Pro ĉi-jara Pasko, kiun la orientaj kristanoj festos la 28an de aprilo, la maja eldono de la Ondo aperos je unu semajno pli frue ol kutime, verŝajne la 25an de aprilo. Post pluraj “grasaj” eldonoj, la maja revenos al la iam planita 64-paĝa amplekso. Ĝi estos laŭvice 295a numero de La Ondo de Esperanto post ĝia feniksa renaskiĝo en 1991.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa foto (Stanisław Dobrowolski)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Intervjuo
6 Przemysław Wierzbowski: Okupiĝi pri Esperanto ne nur silente… (Intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski)
12 Eventoj
13 Tuomo Grundström. La prezidento de Finnlando estas la Alta Protektanto de la 104a UK
13 Tiina Oittinen. Finnlandanoj prepariĝis por la Universala Kongreso
15 Olga Shiliaeva reĝisoros la kongresan temon en Lahtio
15 Aleksander Korĵenkov. Ok kandidatoj por kvin lokoj en la Komitato de UEA
16 Bharat K Ghimire. Kulture kaj nature en Nepalo
17 Jürgen Wulff. Sabine Fiedler prelegis en Hamburgo
18 Rudolf Fischer. Bibliaj Tagoj en Mainz
19 Irina Gonĉarova. APERo numero 13, kredoj kaj miskredoj
21 Elekto de triono de la akademianoj
22 Jorgos. Kanto por kaj per Esperanto
23 Claude Nourmont. Kio okazas en Kvinpetalo
24 Povilas Jegorovas. Jubileo de Petras Čeliauskas
26 Sepa kaj Asorti koncertos en BET-55
27 Fransoazo instruos kaj koncertos en Panevėžys
28 BET-55: Tri prelegoj de Yves Nevelsteen
29 Programo de la 50a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
30 Koncize (10 informoj)
31 Tribuno
32 Dennis Keefe. La Merkatiko-Mikso kaj Esperanto
40 Halina Gorecka. “Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”
43 Irina Gonĉarova, Jurij Smirnov. Dujariĝo de Esperanta poŝtinterŝanĝo
45 Francesco Maurelli. Subtenu TEJOn ĉe Junulara Forumo de UN
46 Arkivo
47 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2019
48 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Raymond Schwartz – 125-jara
50 Kálmán Kalocsay. Rimportreto
51 Kulturo
52 Aleksander Korĵenkov. Nia libroproduktado: la 28a resumo
56 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La ĉeĥa eldono de la biografia skizo pri Zamenhof
58 Nikolao Gudskov. Ĉu forgesi aŭ pardoni? (Recenzo: Sabine Dittrich. Heredantoj de silentado)
59 Halina Gorecka. Júlia Sigmond dankas (Recenzo: Júlia Sigmond. Dankon)
61 La unua numero de Literatura Foiro en la ora jubileo
61 Libroservo de UEA: bona debito en 2018
62 Vi, Esperanto kaj Ĉinio…
63 Biblioteko de La Ondo (BibLO): Libroj ricevitaj en 2018
64 Ricevitaj gazetoj
65 Mozaiko
66 Pri ĉielo kaj tero (Tradukis Kukucapa Nemaskovskaja)
67 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
68 Kiel aboni La Ondon
70 Reklamoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi