Nia libroproduktado: la 28a resumo

Lisbono 2018: En la kongresa libroservo (Foto: Anna Striganova)

Ekde sia renaskiĝo La Ondo de Esperanto ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en la Budapeŝta revuo Hungara Vivo. Por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu kelkajn enkondukajn frazojn, kiujn prefere ne legu niaj konstantaj abonantoj.

La bazo de nia statistiko estas la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto, en kiu estas registrataj ĉiuj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro. La jartabelojn akompanas resumaj tabeloj por la 28-jara periodo de nia statistikado (1991-2018).

Tia statistiko ja estas kritikebla kaj kritikinda.

Unue, en “Laste Aperis” estas pluraj libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj sed ekvenditaj de UEA en la koncerna jaro, ekzemple, ĉar la eldoninto ne tuj post la eldono sendis specimenon al Roterdamo. Tio povas doni misan bildon pri la revuata jaro. Sed la resuma statistiko glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.

Due, la libroservo de UEA vendas ne ĉiujn novajn Esperanto-librojn, kaj en “Laste Aperis” kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj etkvante eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj kaj lokaj renkontiĝoj. Same mankas en “Laste Aperis” kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj abunde aperas ne por vendado en libroservoj, sed por disdono al la respektivaj kongresanoj kaj asocianoj.

Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn la aŭtoroj (kutime, senpage) ofertas en la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono por ne pagi la eldonkostojn. Tio reduktas la rikolton de libroj paperaj. Sed ne estas pli granda statistika bazo ol la kritikebla “Laste Aperis”.

Magra jaro 2018a

Jaro Libroj Paĝoj
1991 222 26.091
1992 205 25.789
1993 136 18.511
1994 188 22.078
1995 200 23.345
1996 232 28.637
1997 273 27.727
1998 208 28.769
1999 208 24.460
2000 235 25.869
2001 222 31.520
2002 174 26.451
2003 224 28.424
2004 183 27.295
2005 159 23.780
2006 204 30.078
2007 184 31.183
2008 158 25.381
2009 158 24.272
2010 204 28.232
2011 172 19.775
2012 153 23.144
2013 178 25.344
2014 107 14.024
2015 172 25.629
2016 189 32.323
2017 139 23.353
2018 127 19.483

Dum la lasta jardeko de la 20a jarcento averaĝe aperis 210 libroj jare, dum la unua jardeko de la 21a jarcento la averaĝo estis 191 libroj, kaj en la komencaj 8 jaroj de la nuna jardeko (2011-18) “laste aperis” 1237 libroj, aŭ nur 155 libroj jare.

Laŭ “Laste Aperis” en 2018 surmerkatiĝis 127 libroj kun 19.483 paĝoj. Temas pri unu el la plej magraj jaroj – nur unufoje (en 2014) estis registritaj malpli multaj libroj, kaj nur dufoje (en 1993 kaj 2014) la suma paĝonombro estis malpli granda ol ĉi-jare. La eldonaĵoj estis sufiĉe ampleksaj, inter ili estas nur 12 broŝuroj malpli ol 49-paĝaj.

La ĝenra distribuo estis sufiĉe kutima kun tradukitaj beletraĵoj kiel la plej populara ĝenro, escepte de la nekutime eta nombro de la eldonitaj lerniloj – nur sep, kompare kun 26 antaŭ unu jaro.

Vilhelmo Lutermano: ĉiama ĉampiono en konkuroj

En naŭ el la dek lastaj jaroj la plej aktiva Esperanto-eldonejo estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kiu eldonas plejparte politikajn kaj sociajn verkojn de maldekstraj aŭtoroj, sed ankaŭ beletron. MAS ankaŭ ĉi-foje plej altas kun 23 libroj – pli multe ol kune produktis Mondial (denove la dua) kaj Fonto, kiuj sekvas en la plejlisto.

2018. Libroj
MAS (Francio) 23
Mondial (USA) 11
Fonto (Brazilo) 10
DEC (Kroatio) 9
Ars Libri (Pollando) 7
BES (Pollando) 6
Libro-Mondo (Pollando) 6
IEF (Italio) 4
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 4
Matador 74 (Bulgario) 4

2018. Paĝoj
MAS 2432
Mondial 2306
Fonto 1884
Esprima.com.br (Brazilo) 1724
DEC 1567
Ars Libri 1419
BES 1047
Libro-Mondo 1047
KAVA-PECH 946
UEA (Nederlando) 636

Okaze de komuna eldono, estas konsiderataj ambaŭ eldonejoj/landoj; ĉi-jare pro tiaj eldonaĵoj, realigitaj de Josip Pleadin kaj Tomasz Chmielik, en la listo estas Dokumenta Esperanto-Centro (Kroatio) kaj tri eldonejoj el Pollando.
Antaŭ unu jaro MAS rompis la multjaran unualokecon de UEA en la librolisto kaj de FEL en la paĝolisto. Ĉi-jare Lutermano firmigis siajn poziciojn. Inter la aliaj eldonejoj plej grandan progreson oni vidas ĉe la Usona eldonejo Mondial, kiu en la resuma librolisto promociiĝis de la 8a al la 6a loko kaj en la paĝolisto devancis la eldonejon de FEL kaj iĝis la dua, tuj post MAS.

1991-2018. Libroj
MAS 189
UEA 166
Libro-Mondo 151
Fonto 136
FEL (Belgio) 132
Mondial 123
Impeto (Ruslando) 120
Edition Iltis (Germanio) 116
KAVA-PECH 101
Sezonoj (Ruslando) 87

1991-2018. Paĝoj
MAS 26344
Mondial 25507
FEL 23917
Fonto 23040
Libro-Mondo 20885
UEA 20678
Impeto 18693
KAVA-PECH 17538
Sezonoj 14218
AEP (Svislando) 12789

Francio daŭre dominas

Jam la dek-unuan sinsekvan jaron Francio estas plej alte en la laŭlanda librolisto. Sole MAS (Lutermano estas germano, ofte loĝanta en Kubo, sed la eldonejo estas registrita en Francio) kun siaj 23 libroj sufiĉus por devanci iun ajn alian landon. Tamen en la paĝolisto ĉi-jare “venkis” Brazilo, ne laste danke al la minilibretoj de Esprima.com.br, kiuj en la kutimaj dimensioj kune ampleksus eble nur 300 paĝojn.

2018. Libroj
Francio 32
Brazilo 20
Usono 14
Kroatio 12
Pollando 9
Ĉeĥio 8
Belgio 5
Italio 5
Nederlando 5
Ruslando 5

2018. Paĝoj
Brazilo 4616
Francio 3376
Usono 2716
Kroatio 1828
Pollando 1608
Ĉeĥio 1297
Nederlando 711
Japanio 645
Ruslando 632
Belgio 623

Francio avangardas ankaŭ en la resuma listo por 28 jaroj. Germanio, kiu ĝis 2009 estis la unua, daŭre malprogresas, sed ankoraŭ dum pluraj jaroj restos la dua.

1991-2018. Libroj
Francio 689
Germanio 459
Pollando 352
Nederlando 334
Brazilo 304
Ruslando 302
Japanio 289
Usono 272
Italio 198
Belgio 173

1991-2018. Paĝoj
Francio 76.185
Germanio 53.780
Japanio 49.297
Brazilo 48.437
Ruslando 44.642
Pollando 42.978
Nederlando 38.665
Usono 37.950
Italio 29.374
Belgio 28.871

Pri fontolingvoj

56 el la laste aperintaj 127 libroj (44%) estas tradukoj. Ĉi-jare supre de la lingvolisto estas la fontolingvoj germana kaj franca, el kiuj esperantigitaj estis po naŭ libroj, sekvas la rusa kaj pola (po kvin) El Esperanto alilingven estis tradukitaj kvar libroj. La germana konservis sian pozicion en la fontolingva listo por la 28-jara periodo.

Germana 247
Franca 212
Angla 160
Rusa 108
Pola 80
Portugala 70
Japana 65
Hispana 61
Itala 61
Ĉina 58

Kiuj verkis kaj tradukis?

La duan jaron sinsekve inter la plej popularaj aŭtoroj estas la ruslanda revoluciulo Leo Trocko kun kvar libroj; krome aperis kvar libroj de du bulgaroj: la prozisto Julian Modest kaj la poetino Elena Popova. La plej fekunda tradukanto estas Vilhelmo Lutermano kun 10 (kun)tradukitaj libroj de Trocko kaj aliaj (eble pli multe, ĉar en kelkaj libroj de MAS tradukinto ne estas indikita). Kun granda distanco lin sekvas Tomasz Chmielik, kies kvar libroformaj tradukoj aperis ĉi-jare.

Nenio frape nova… Demando: ĉu mi daŭrigu mian statistikan manieton?..

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/04/wierzbowski

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi