BET-55: Profesoro Gudavičius pri la litovaj lingvo kaj kulturo

GudavičiusProfesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai (Litovio) en BET-55 gvidos kurson pri la litovaj lingvo kaj kulturo. La kursanoj konatiĝos kun la fundamentoj de la litovaj fonetiko kaj gramatiko, povos ellerni bazajn litovajn vortojn kaj la plej oftajn ĉiutagajn esprimojn. Samtempe oni priparolos la plej gravajn trajtojn de la litovaj historio kaj kulturo.


Profesoro Gudavičius naskiĝis en 1940. Li doktoriĝis en 1970 kaj habilitiĝis en 1990. Dum 1991-97 li estis rektoro de Šiauliai-a Universitato, kaj dum 1998-2007 – prezidanto de la universitata senato. Liaj ĉefaj lingvistikaj esplorkampoj estas semantiko kaj etnolingvistiko.

Pri tiuj temoj li publikigis multajn artikolojn en litovaj kaj eksterlandaj sciencaj eldonaĵoj, inkluzive de tri monografioj Kompara semantiko de la litova kaj rusa lingvoj (1985, en la rusa), Etnolingvistiko (2000, 2009, en la litova), Kompara semantiko (2007, en la litova). En 2012-14 prof. Gudavičius gvidis la sciencan projekton pri koncepta metaforologio, kies ĉefa rezulto estis vortaro de konceptaj metaforoj en publika diskurso (2014). Ekde 1994 li estas organizanto de internaciaj konferencoj “Mondaspekto en la lingvo” kaj ĉefredaktoro de la scienca revuo Filologija. Nun li laboras kiel profesoro en la katedro pri fremdaj lingvoj, instruas kurson de etnolingvistiko kaj praktikan kurson de la pola lingvo. En 2012 li iĝis Honora Civitano de la urbo Šiauliai.

Aloyzas Gudavičius lernis Esperanton en la studenta aĝo kaj partoprenis en BET-oj kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Dum pluraj jaroj li estis vizprezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Kelkfoje li gvidis kurson pri interlingvistiko en magistrigaj filologiaj studprogramoj. En 2002 aperis lia litovlingva libro Enkonduko en interlingvistikon por studentoj kaj por pli vasta rondo de interesiĝantoj. En 2005 li estis rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. En 2009 prof. Gudavičius ricevis la internacian premion Academicus Ariste pro interlingvistikaj meritoj.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/04/bet-89

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi