Lingvo kaj kulturo: prelegociklo de Ilona Koutny en BET-55

Ilona KoutnyIlona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, sed ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Esperanto estas parto de ŝia profesia kaj privata vivo ekde jardekoj. Lingvoj, komunikado kaj matematiko interesis ŝin dekomence, tiel ŝi lernis kelkajn lingvojn kaj longe okupiĝis pri komputa lingvistiko.

Ŝi instruis esperanton dum jardeko ĉe la Esperanto-fako de Eötvös-Universitato, kiel posteulo de profesoro Szerdahelyi, krome aplikatan kaj komputan lingvistikon. Nun ŝi estas profesoro en UAM kaj estras la Ugro-Finnan Katedron. Ŝi fondis en 1997 kaj gvidas ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe UAM, kie ŝi prelegadas pri internacia kaj interkultura komunikado, esperantaj lingvistiko kaj metodiko. Ilona Koutny okupiĝas ankaŭ pri la rilatoj inter lingvo kaj kulturo, pragmatiko kaj leksikografio. Membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Ŝi prelegis pri fakaj temoj en diversaj konferencoj kaj gvidis kursojn (ekz. ĉe la usona NASK); verkis artikolojn en diversaj lingvoj, pretigis kelkajn vortarojn (Hungara-Esperanta meza vortaro kun I. Szerdahelyi, trilingvajn laŭtemajn etvortarojn). Pli detala biografio kaj listo de publikaĵoj en la retejo de la Studoj (http://interl.amu.edu.pl), en la libro Nia diligenta kolegaro kaj en la revuo Esperanto (2019, №1).

En BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys, prof. Koutny prezentos sub la titolo “Lingvo kaj kulturo” ciklon el kvar prelegoj pri lingvo, kulturo kaj instruado en interaga maniero kun diskutoj:
1. Interkultura komunikado kaj Esperanto prezentos problemojn de interkultura komunikado kaj esperanton kiel ponton inter diversaj kulturoj, serĉos elementojn de komunaj normoj lingvaj kaj kondutaj, komparos la rolon de esperanto en interkultura komunikado kun tiu de la angla.
2. Mondo, vortoprovizo kaj vortaro esploros kiel la mondo esprimiĝas en la vortoprovizo kaj kiel tiu plej bone meteblas en vortaron uzante la ekzemplon de la propraj laŭtemaj vortaretoj (Angla-esperanta-hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Homa vivo kaj loĝado, Lingvo kaj Komunikado. La unua havas ankaŭ litovan version kaj la tria germanan-esperantan-polan version.)
3. Esperantlingva bildo de la mondo levos la demandon pri la rilato inter lingvo kaj pensado, ĉu esperantistoj havas similan lingvan bildon de la mondo, kaj surbaze de esploro provas doni interesajn respondojn.
4. Ĉu facila lingvo facile lerneblas? analizos esperanton el la vidpunkto de lingva komplekseco ĝenerale kaj kompare kun la gepatra lingvo de la lernanto, ankaŭ ĝian rolon en la lingva konsciigo kaj lernfaciligo por aliaj lingvoj.

Ĉi tiu kurso okazos kadre de la 36a Studadserio de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj).

Krome, Ilona Koutny prelegos en Panevėžys pri la temo “Universitata instruado de esperanto: ĉu lukso, ĉu prestiĝo?”

Bonvenon al BET-55!

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/04/bet-87

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

 

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi