BET-55: rekorde amasa BET en la 21a jarcento

BETLa 6an de aprilo, tri monatojn antaŭ la malfermo de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio), al BET-55 aliĝis 346 esperantistoj el 32 landoj. Rezulte, jam komence de aprilo BET-55 iĝis la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento, superinte la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj en BET-52 en Birštonas (Litovio). El la gastiga lando Litovio aliĝis plej multaj, 92 personoj, t. e. ĉirkaŭ 27% de la tuta partoprenantaro

La laŭlanda statistiko estas jena:
Litovio 92
Pollando 61
Koreio 37
Francio 22
Ruslando 21
Latvio 20
Germanio 16
Belgio, Hungario, Ukrainio 8
Estonio 6
Ĉeĥio 5
Belarusio, Ĉinio, Finnlando, Svedio 4
Hispanio, Pakistano 3

Aliĝis po du personoj el ses landoj: Aŭstrio, Bulgario, Danlando, Japanio, Kanado, Usono.
El ok landoj aliĝis po unu persono: Israelo, Kazaĥstano, Kubo, Nederlando, Nigerio, Slovakio, Svislando, Uzbekistano.

La granda nombro de la aliĝintoj estas atingita danke al la bona reputacio de Litova Esperanto-Asocio, riĉa instrua, kultura, kleriga kaj ekskursa programoj, allogeco (ankaŭ financa) de la “kongreslando” Litovio, oportuna proksimeco tempa kaj loka kun la 104a UK en Lahtio, fine, ankaŭ pro la zorge planita kaj efike realigata informado reta kaj tradicia.
La aliĝado daŭras. La organizantoj realisme opinias, ke la definitiva nombro de la aliĝintoj povos proksimiĝi al 400.

Ni invitas ĉiujn esperantistojn kune pasigi la 55ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Litovio.

Povilas Jegorovas

La statistika tabelo de ĉiuj BEToj
Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/04/bet-86

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi