Komitatanoj B: Ok kandidatoj por kvin lokoj en la Komitato de UEA

Laŭ informoj de la komitata Yahoo-grupo, ok personoj estas proponitaj kiel kandidatoj por kvin postenoj de komitatanoj B en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio dum la periodo 2019-2022. La validaj kandidatoj estas:

Osmo Buller (Finnlando)
Duncan Charters (Usono)
Emílio Cid (Brazilo)
Didier Janot (Francio)
Alex Kadar (Francio)
Lee Jungkee (Koreio)
Michael Boris Mandirola (Italio)
So Jinsu (Koreio)

Inter la kandidatoj estas kvar eŭropanoj, du azianoj kaj du amerikanoj; ĉiuj kandidatoj estas viroj.

Kvin el la kandidatoj estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado inter la individuaj membroj de UEA.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas teksto el la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/03/uea-60

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi