“Belarta rikolto 2018” kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2019

Belartaj KonkursojLa premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2018 estas alireblaj libroforme danke al partnereco inter UEA kaj la eldonejo Mondial, kiu aperigis ilin sub la titolo Belarta rikolto 2018.

La 124-paĝa volumo enhavas i.a. la 10 premiitajn tekstojn, la “Raporton de la Prezidanto” de la Belartaj Konkursoj kaj la “Skripton de la ceremonio de disdono de la BK-premioj 2018”, verkita de Miguel Fernández.

Eblas aĉeti papere ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/index.php?inf=9688; kaj elektronike ĉe Google Play: https://play.google.com/store/books/details?id=QTOGDwAAQBAJ. La serio ekde 2013 troviĝas en nia Katalogo: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=belarta+rikolto&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo

Ĉerpo de la raporto de Miguel Fernandez diras: “En la nova subbranĉo Mikronovelo oni ricevis 38 verkojn ĝenerale alte aprecitajn de la responda juĝkomisiono. Kia ĝojo konstati, ke ili, kune kun 7 monologoj kaj 90 laboroj partoprenintaj en la kutimaj branĉoj, konsistigis, sume, kun konsiderinda diferenco, la plej grandan nombron da konkursaĵoj (135 entute) ricevitaj en ajna el la Belartaj Konkursoj okazintaj en la lastaj 30 jaroj! Ja simila sukceso en 2019, krom konfirmi ĝojigan kreskon de la nombro da partoprenantoj, prezentus grandan paŝon por la definitivigo de la novaj subbranĉoj ene de BK”.

Kompletige al tiu raportero, UEA rememorigas, ke en 2019 la Belartaj Konkursoj de UEA alvenas al sia 70a eldono kaj ke la absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la 70a eldono estas la 31a de marto 2019. La alvoko aperis gazetarkomunike (http://uea.org/gk/772a1) kaj en la revuo Esperanto.

La Belartajn Konkursojn subtenas Belarta Fondaĵo. Pro tio UEA varme invitas donacemulojn kontribui. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacojhttps://uea.org/asocio/fondajhoj.

Fine oni ne maltrafu la duan favorprezan aliĝperiodon al la 104-a UK, kiu same daŭros ĝis la 31a de marto 2019. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, bonvolu aliĝi per la reta aliĝilo: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №788.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi