La Ondo de … Esperantologio

La Ondo de EsperantoAntaŭ unu semajno, la unuan lundon de marto, aperis la tria ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto. Ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio – sciencaj fakoj, esplorantaj, interalie, la lingvon Esperanto. En la komenco de la marta Ondo estas intervjuo kun la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta. Sekvas artikoloj de Věra Barandovská-Frank kaj Jens Stengaard Larsen pri interlingvistikaj projektoj kaj ideoj el la tempo, kiam Esperanto ankoraŭ ne ekzistis.

Kvar esperantologiaj artikoloj traktas temojn, ligitajn kun kelkaj aspektoj (ankaŭ pri la aspektoj!) de la Zamenhofa lingvo. Ilin verkis Haitao Liu, Sergio Pokrovskij, Carlo Minnaja kaj Jean-Luc Tortel. Fine de la lingva sekcio estas tri artikoloj pri interlingvistika kaj esperantologia agado kaj recenzo de la lasta (ve, la plej lasta) numero de Esperantologio / Esperanto Studies.

La marta kovropaĝo, konforme al la enhavo, montras la centran parton de la komuna foto de la membroj de Lingva Komitato el la fora jaro 1907a.

Pro la abunda lingvistika materialo ĉi tiu numero estas rekorde ampleksa – 95-paĝa; ĝi certe superus cent paĝojn, se enestus la kutimaj sekcioj “Tribuno”, “Kulturo” kaj “Mozaiko”, kaj se la movada sekcio “Eventoj” ne estus forte reduktita. Ĉi tiuj sekcioj reaperos en la aprila Ondo. Ĝi aperos la 1an de aprilo, lunde; la akceptolimo estas la 26a de marto 2019.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la ampleksa literatura suplemento Orienta almanako.

La 78-paĝa februara eldono de La Ondo de Esperanto estas libere elŝutebla en nia elektronika biblioteko ĉe http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa foto (Lingva Komitato en 1907)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Intervjuo
6 Probal Dasgupta: Kalocsay kaj Waringhien ne hontus pri siaj posteuloj (Intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski)
10 Lingvo
11 Věra Barandovská-Frank. Komencoj de la lingvokonstruado en Eŭropo: Hildegard de Bingen kaj Athanasius Kircher
22 Jens Stengaard Larsen. La lingvoplanoj de Frederik Dreier
28 Haitao Liu. Kiel kvante lokiĝas Esperanto en homaj lingvoj
37 Sergio Pokrovskij. Aspektoj
50 Carlo Minnaja. La Akademio antaŭ la karaktero de la radikoj
58 Jean-Luc Tortel. Ludovika pretervido
60 La februara Ondo senpage elŝutebla
61 Sabine Fiedler. Interlingvistiko kaj esperantologio: kelkaj spertoj el Germanio
70 Halina Gorecka. Planlingvistikaj konferencoj en Uralo
74 Paweł Fischer-Kotowski. Entombiga numero de Esperantologio (Recenzo: Esperantologio / Esperanto Studies, №8)
76 Ilia Gnusarev. Studado en amika rondo
79 Arkivo
80 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en marto 2019
81 Eventoj
82 Spomenka Štimec. Esperanto – nemateria kultura heredaĵo en Kroatio
82 Gediminas Degėsys. Vilno: Esperanto en librofoiro
83 Przemysław Wierzbowski. Jakobo Ŝapiro – unu el dek bjalistokanoj de la jarcento
84 Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
85 Joanne Johns. Aŭstralio: Somera kongreso en januaro
86 Povilas Jegorovas. Survoje al la plej amasa BET en la 21a jarcento
87 Profesorino Gong Xiaofeng prelegos en BET-55
87 BET-55: Du prelegocikloj de profesoro Żelazny
88 Lingvokulturologiaj prelegoj de Aleksandr Melnikov
88 Nekrologo

89 Kiel aboni La Ondon
91 Reklamoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi