Jubileoj kaj memordatoj en marto 2019

5. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Rudolfs Libeks (1854-1888-1908), latva instruisto kaj pionira esperantisto, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por latvoj (1888).

6. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Gaston Moch (1859-1889-1935), francia judo, armeano, pacifisto, esperantisto kaj idisto; fondinto de Pariza Esperanto-grupo (1900), fonda membro de la Lingva Komitato (1905-12) kaj de la Akademio de Esperanto (1908-12), la unua Ĝenerala Sekretario de la Kongresoj (ĝis 1909), fondinto kaj unua prezidanto de Internacia Societo Esperantista por la Paco (1905), redaktoro de Espero Pacifista (1905-08), aŭtoro kaj tradukinto de kelkaj Esperanto-libr(et)oj.

11. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis John Wells (1939-1955- ), angla lingvisto kaj esperantisto; prezidanto de EAB (2003-12); estrarano (1971-74; 1989-95) kaj prezidanto (1989-95) de UEA, prezidanto de LKK de du UKoj (1971, 1989), prezidanto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (1996-99), membro (1971-) kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto (2007-13); aŭtoro de Concise Esperanto and English Dictionary (1969, 18 eld.), Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (1978), Geiriadur Esperanto-Kimra vortaro (1985), English-Esperanto-English Dictionary (2010), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1997), honora prezidanto de EAB (2013). — Legu pli en NDK, p. 297-299.

14. Antaŭ 40 jaroj fondiĝis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979).

18. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Petras Čeliauskas (1929-1957- ), litovia kaj sovetunia instruisto, historiisto kaj esperantisto; membro de LKK de la 90a UK (Vilno, 2005) kaj redaktoro de la kongresa kuriero Vilna Sonoro, aŭtoro de Nuo Babelio iki Esperanto (1989), Litovio dum jarcentoj (2002), Bibliografio de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (2008), El mia Esperanta skatolo (2009), Granda litova-Esperanta vortaro (2019), redaktoro de Litova Stelo (1995-2005), tradukinto de pluraj libroj, honora membro de UEA (1999). — Legu pli en NDK, p. 65-66.

23. Antaŭ 5 jaroj mortis Geraldo Mattos (1931-1947-2014), brazila lingvisto kaj esperantisto; membro (1970-2013) kaj prezidanto (1998-2007) de la Akademio de Esperanto, membro de la internacia komisiono pri la esperantisto de la Jaro (1998-2012), aŭtoro kaj tradukinto de pli ol 20 libroj en/pri Esperanto, i.a: Ivan VI (1953), La nigra Spartako (1955), La deveno de Esperanto (1987), Gramática completa do Esperanto (1987), Apartaj mondoj: Verboj kaj participoj (1999), UEA: Utila ekzercaro akademia (2001). — Legu pli en NDK, p. 195-196.

30. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Juan Régulo Pérez (1914-1932-1993), hispana instruisto kaj esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto (1953-93), konsiderata kiel la plej grava Esperanto-eldonisto, kiu dum 1952-76 kadre de la serio Stafeto aperigis 94 librojn kun sume 19.302 paĝoj; inter ĉi tiuj libroj estis Kvaropo de W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, R. Rossetti (1952); Kontralte de M. Boulton (1955); La infana raso de W. Auld (1956); Esperanta antologio (1958); Lingvo kaj vivo de G. Waringhien (1959); Ŝtupoj sen nomo de B. Ragnarsson (1959); Kiel akvo de l’ rivero de R. Schwartz (1963); 33 rakontoj (1964); Proverbaro Esperanta de L. Zamenhof (1974) k. m. a. — Legu pli en NDK, p. 239-241, https://sezonoj.ru/2018/01/regulo/

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/03/marto-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi