La ĉeĥa eldono de la biografia skizo pri Zamenhof

ZamenhofĈar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj.

Laŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia ampleksa verko Homarano, lanĉita en julio 2009 kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (la dua, korektita kaj ampleksigita eldono aperis en 2011).

Aleksander Korĵenkov verkis sian skizon en Esperanto. En 2010 aperis ĝia angla versio, tradukita kaj adaptita de Ian Richmond, sekvis la slovaka kaj itala eldonoj. En junio 2018, sojle de la 103a UK en la ĉefurbo de Portugalio, aperis la portugala eldono.

La ĉeĥan biografion, eldonitan de KAVA-PECH meze de februaro 2019, tradukis el Esperanto Jindřich Košťálek. La malmole bindita 132-paĝa libro enhavas suplemente la lastan version de la Zamenhofa “Homaranismo”, poŝtkarton de Zamenhof al Theodor Čejka (1906), la Zamenhofan poemon “Preĝo sub la verda standardo” (traduko de Miloš Lukáš), la Zamenhofan alvokon al diplomatoj “Post la Granda Milito”, du priesperantajn rezoluciojn de Unesko, koncizan prezenton de la nuntempa Esperanto-
movado kaj kelkajn bibliografiajn listojn.

La ĉeĥa estas la sesa lingva versio (inkluzive de la Esperanta originalo); oni planas eldoni la biografian skizon Zamenhof ankaŭ en la hispana kaj litova lingvoj. Interesatoj pri pliaj versioj skribu al Geoffrey Greatrex (geoffrey.greatrex@esperantic.org), kiu kunordigas la projekton en ESF.

Jam aperis:

Korĵenkov, Aleksander. Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: LEA, 2010. – 64 p.; 600 ekz.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8460

Korzhenkov, Aleksander. Zamenhof: The life, works and ideas of the autor of Esperanto / Translation and notes Ian M. Richmond; Edited by Humphrey Tonkin. – New York: Mondial, 2010. – 100 p, il.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8437

Korženkov, Alexander. Život Zamenhofa: Život, dielo a myšlienky autora esperanta / Slovenský preklad z esperanta a angličtiny Pavol Petrík; Úvod Peter Baláž, Humphrey Tonkin. – Partizánske: Espero, 2011. – 104 p., il.; 500 ekz.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9375

Korzhenkov, Aleksander. La vita di Zamenhof / Traduzione Cristina de Giorgio; Prefazione di Giorgio Novello. – Alghero: Edizioni Nemapress, 2017. – 140 p., il.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9644

Korjenkov, Alexander. Zamenhof: Vida, obra i ideias do autor do Esperanto / Tradução e notas Fernando Pita. – Porto Velho: Temática Editora, 2018. – 196 p., il.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9610

Korženkov, Alexander. Ludvík Lazar Zamenhof: život, dílo, ideály / Překlad z esperantského originálu Jindřich Košťálek; Předmluva Humphrey Tonkin. – Dobrihchovice: KAVA-PECH, 2019. – 132 p. il.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9695

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/03/korzhenkov-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi