BET-55: Tri prelegoj de Yves Nevelsteen

NevelsteenYves Nevelsteen naskiĝis en 1974 en Belgio. Li estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo, verkinto de plurlingva vortaro Komputeko pri komputilaj vortoj, manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso kaj gvidas paroligajn rondojn. Li provlegas librojn por Eldonejo Libera kaj konsilas diversajn tradukantojn de programoj kaj retejoj.

En BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys, Yves Nevelsteen faros tri prelegojn, kiujn li mem jene prezentas:

1) Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto
Yves Nevelsteen ekde 2007 okupiĝas pri komputilaj vortoj en Esperanto kaj sekvas la evoluojn, provlegante tradukojn de komputilaj programoj, retejoj, aplikaĵoj ktp. Li ankaŭ regule mem tradukas, ekzemple Facebook al Esperanto. Tiel ĉi ekestis dokumento “Atentigoj pri tradukado”, en kiu aperas krom oftaj eraroj ankaŭ novaj tendencoj en la lingvouzo.

2) Bitlibroj kaj bitgazetoj en Esperanto
“Eksterrete” estas projekto de Yves Nevelsteen per kiu li celas prezenti interretajn indaĵojn. Volumo 2 de lia verko temas pri bitlibroj kaj bitgazetoj. Yves klarigos, per kiuj aparatoj oni povas legi ilin kaj kie trovi legindaĵojn – ofte senpage.

3) 200+ Esperantaj markonomoj en Benelukso
Pli ol 200 beneluksaj firmaoj kaj asocioj konscie uzas nomon en Esperanto. Temas ekzemple pri Amikaro, Flegado, Hejmen, Infano, Konsilo, PacoŜako, Ripozo, Ŝanĝo, TroviSolvon kaj ViroModo. Yves Nevelsteen faris studon pri la temo kaj kompilis libron 120-paĝan, en kiu aperas krom la konfirmitaj ankaŭ 300 ne-konfirmitaj nomoj. Li komencis per nederlandlingva eldono, ĉar la celo estas fari projekton per la verko; firmaoj kaj asocioj kiuj uzas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj! Estas fascine kial kaj kiel multaj homoj nuntempe elektas nomon en Esperanto por sia agado. Vi ekscios ĉion dum la prelego de Yves.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/03/bet-84

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi