Je la 1a de marto 2019 al 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, aliĝis 310 esperantistoj el 30 landoj. Plej multaj aliĝintoj estas el ĉi-jara BET-lando Litovio – 92, tio estas iom malpli ol triono de la tuta aliĝintaro. La statistiko aŭguras, ke ĉi-jara BET laŭ la nombro da aliĝintoj verŝajne estos la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento kaj superos la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj en BET-52 en Birštonas.
La laŭlanda statistiko estas jena:
Litovio 92
Pollando 51
Koreio 36
Latvio 20
Ruslando 18
Francio, Germanio 16
Ukrainio 8
Belgio 7
Hungario 6
Ĉeĥio, Estonio 5
Belarusio, Ĉinio, Finnlando 4
Bulgario, Danlando, Usono 2
Po unu persono aliĝis el 12 landoj: Hispanio, Israelo, Kanado, Kazaĥstano, Kubo, Nederlando, Niĝerio, Pakistano, Slovakio, Svedio, Svislando, Uzbekistano.
La aliĝado daŭras. Ni invitas ĉiujn esperantistojn kune pasigi la 55ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Litovio.
Povilas Jegorovas
Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/03/bet-82