Antaŭ 40 jaroj fondiĝis ASE

ASEAntaŭ 40 jaroj, la 14an de marto 1979, okazis la fonda konferenco de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). Tio estis, unuflanke, rezulto de longa esperantista strebado oficialigi la Esperanto-movadon en Sovetunio. Aliflanke, funkciuloj respondecaj pri amatoraj movadoj estis malkontentaj pri la neoficiala (kaj ideologie ne ĉiam ĝusta) aktivado de esperantistoj, kaj ili bezonis kontroli kaj direkti la Esperanto-movadon. Instigite de la sekretariaro de CK de KPSU, fine de decembro 1978 la gvidorganoj de SSOD (Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando), VCSPS (sindikatoj) kaj VLKSM (junkominista unio) akceptis decidon pri la fondo de ASE.

La 14an de marto 1979 en la Domo de Amikeco en Moskvo kunvenis 101 delegitoj, kiuj reprezentis pli ol kvar mil esperantistojn. La konferenco fondis la asocion kaj elektis la 59-personan estraron kaj la 13-personan prezidion. La konata lingvisto Magomet Isajev estis elektita kiel prezidanto de ASE; vicprezidantoj iĝis Anatolij Makovskij, Semjon Podkaminer, Vladimir Samodaj kaj Nikolaj Zubkov; Anatolij Berjoza, kiu estis sekretario de Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj ĉe SSOD, ekoficis kiel respondeca sekretario de ASE. Multaj konataj esperantistoj-aktivuloj estis elektitaj kiel estraranoj kaj prezidianoj de ASE.

La konferenco unuanime akceptis la decidon, kiun finis la frazo:

La Konferenco certigas, ke la sovetiaj esperantistoj, kiel unu el taĉmentoj de sovetia sociaktivularo, kune kun la sovetia popolo subtenados kaj realigados la internan kaj eksteran politikon de Soveta Ŝtato, KPSU, Politburoo de CK de nia partio frunte kun kamarado L. I. Breĵnev.

Pri la fondo de ASE vaste informis amaskomunikiloj. La dokumentoj de la fonda konferenco antaŭvidis eldonadon de revuo en Esperanto, lerniloj, soci-politika kaj beletra literaturo…

Kvankam, tipe por la lasta periodo de Sovetunio, la belaj planoj apenaŭ estis realigitaj, ASE sole per la fakto de sia ekzisto donis grandan impulson al la esperantista agado en USSR. Oni pli facile povis fondi klubojn kaj kursojn, organizi renkontiĝojn kaj ricevi klubejojn. Dum unu jardeko de la funkciado de ASE la kvanto de la Esperanto-kluboj en la lando preskaŭ triobliĝis, kaj fine de la jaroj 1980aj en USSR funkciis pli ol ducent kluboj esperantistaj. Kreiĝis kelkaj respublikaj filioj. Aperis 73 kajeroj de la informa bulteno de ASE. Laŭ iniciato de ASE la Moskva eldonejo APN eldonis politikajn broŝurojn en Esperanto. Estis tradukitaj kaj presitaj kelkaj suplementoj de Moscow News en Esperanto.

ASE, kies sidejo funkciis en la Domo de Amikeco en Moskvo, sendis delegaciojn kaj turismajn grupojn eksterlanden, precipe al la Universalaj Kongresoj kaj al Konsultiĝoj de Esperanto-Asocioj de socialismaj landoj. Sed pri la partopren-rajto decidis ne la lingvokono aŭ fakaj kapabloj, sed la ideologia konformeco, ja rekomendojn por eksterlandaj vojaĝoj devis doni la partia (komsomola), administra kaj sindikata estroj de la organizo kie laboris (studis) la kandidato por vojaĝo.

Ĉar ASE preskaŭ ne zorgis pri la enlanda agado (instruado, informado, organizado de landaj kongresoj, eldonado k. a.) kaj la komsomola kaj sindikata patronoj distanciĝis de asocia agado, multaj esperantistoj malkontentis pri la asocio kaj kunlaboris region- kaj land-skale ekster ĝia kadro.

Meze de la 1980aj jaroj en la kondiĉoj de “glasnosto” kaj “perestrojko”, esperantistoj, same kiel aliaj sociaj grupiĝoj kaj movadoj, ricevis la rajton agi preskaŭ sendepende de la ŝtataj organoj. Kvankam ASE restis la sola tutlanda organizo (en 1987 en ĝi membris 192 kluboj, el kiuj 166 raportis pri sume 5588 membroj), ĝia influo konstante malkreskis precipe fine de la jaroj 1980aj, kiam ĝia kontrola kaj distribua rolo iĝis sensenca.

Fine de 1988 refondiĝis la Esperanto-Asocioj en Estonio, Litovio kaj Latvio kaj deklaris sin sendependaj de ASE. Ilin sekvis en 1989 Belarusio kaj Ukrainio — la lasta eĉ kun du tutrespublikaj asocioj.

ASE ne sukcesis festi sian dekjariĝon – la 23-25an de januaro 1989 en Moskvo okazis la 3a Konferenco de ASE kun 212 partoprenantoj, kiuj surbaze de ASE restarigis la antaŭmilitan Sovetrespublikaran Esperantistan Union. Jam post la likvido de ASE, kiun SSOD financis dum jardeko, en aprilo 1989 SSOD gastigis en Moskvo Konsultiĝon de Esperanto-Asocioj de socialismaj landoj, kiun planis ASE.

Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo estas verkita laŭ la ĉapitro “En kaj ekster la domo de la amikeco” el la libro Esperanto en Ruslando: Historia skizo de H. Gorecka kaj A. Koĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. Serio Scio, №4)

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/03/ase

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi