Studado en amika rondo

Poznano: Ilona Koutny instruas (Foto: Zhang Ping “Ĝoja”)

Ekde la 2a ĝis la 9a de februaro en Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) pasis la kvara sesio de la Interlingvistikaj Studoj. En la nuna grupo studas dek homoj el ok landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio, Usono). Dum unu semajno ni havis tri ekzamenojn: pri interlingvistiko, pri Esperanta gramatiko (la dua semestro) kaj pri ĝeneralaj semantiko kaj leksikologio.

Samtempe nia grupo komencis studi la trian parton de la kurso pri Esperanta gramatiko, aplikatan lingvistikon, pragmalingvistikon kaj historion de Esperanto. Mi trovis la sesion tre utila kaj ĝuinda.

Kiel mi aliĝis al la Studoj? Min tre interesas Esperanto, ĝiaj literaturo kaj kulturo. En 2016 mi iĝis por unu jaro volontulo ĉe E@I (Partizánske, Slovakio). Danke al tio mi profundigis miajn sciojn pri Esperanto kaj, kiam mi eksciis, ke ekzistas eblo studi pri la Lingvo Internacia universitat-nivele en Poznano, mi decidis aliĝi al la studado, kiun gvidas Ilona Koutny. La Interlingvistikaj Studoj funkcias dum pli ol 20 jaroj, kaj multaj esperantistoj diversflanke spertiĝis studante en Poznano. Por mi kaj mia grupo pasis jam kvar sesioj, kaj mi povas diri, ke dum tiu tempo ni multon eksciis ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri lingvistiko, kulturo, literaturo, komunikado.

Dum la unua sesio ni studis fonologion kaj fonetikon. Mi ĉiam pensis, ke fonetiko estas enua teoriaĵo pri sonoj kaj intonacio. Sed nia profesoro Nicolau Dols, kiu profesie okupiĝas pri fonetiko en Universitato de Balearaj Insuloj, lerte kaj interese montris al ni, ke fonologio povas esti atentokapta studobjekto. Aparte interesa por ni estis la kurso pri interlingvistiko, kiun gvidas Věra Barandovská-Frank. Volapük, Occidental, Latino sine flexione, Novial kaj aliaj planlingvoj estis traktitaj dum la kurso. Nun ĉiuj en nia grupo scias, kiuj estas Otto Jespersen kaj Giuseppe Peano. Kadre de la kurso pri Esperanta kulturo prelegis eksprezidanto de UEA Humphrey Tonkin kaj Aleksander Melnikov. Dum la unua sesio ni ekstudis ankaŭ Esperantan literaturon kun la brila tradukisto Tomasz Chmielik (mi legis kelkajn liajn tradukojn kaj asertas, ke ili estas bonegaj kaj ĝuindaj) kaj Humphrey Tonkin. Al mi ĉiam plaĉas literaturo kaj mi tre ĝuis kurson pri ĝi.

Dum la dua sesio ni havis niajn unuajn ekzamenojn. Ne ĉiun el ili mi povas nomi facila. Samtempe ni daŭrigis la studadon de literaturo kun Tomasz Chmielik. Parton pri poezio prezentis Lidia Ligęza, kiu mem estas poetino. Michael Farris el UAM prelegis pri ĝenerala morfologio kaj sintakso, kaj kun Ilona Koutny ni komencis studi Esperantajn gramatikon kaj komunikadon. Aparte interesa estis ŝia kurso pri komunikado. Ni multe eksciis pri diversaj tipoj de komunikado, pri manipulado tra komunikado, pri biologia kaj nelingva komunikado. Amuza por ni estis parto, kiam ni traktis gestojn de diversaj popoloj, ankaŭ praktike. Evidentiĝis, ke la sama gesto povas havi alian signifon en malsamaj kulturoj (en nia grupo troviĝas homoj el ok landoj).

Pasis somero, dum kiu ni verkis niajn eseojn kaj plenumis taskojn, kiujn donis al ni niaj instruistoj. Septembre 2018 en la tria sesio ni denove havis ekzamenojn kaj novajn kursojn. Krom daŭrigo de la studado de Esperanta gramatiko (ĉefe sub la gvido de Marc Bavant, iama studento de IS) kaj la dua parto de la kurso pri interlingvistiko, ni komencis studi ĝeneralan leksikologion kaj semantikon, kiun gvidis Michael Farris kaj Nicolau Dols. Ni komencis studi ankaŭ la trian periodon de Esperanta literaturo. Dum tiu kurso prelegis István Ertl, mem verkisto, tradukisto kaj redaktoro de Beletra Almanako. Post la sesio ni partoprenis en la esperantista festivalo ARKONES kaj multe promenis tra la urbo, ĉar la vetero estis suna kaj varma.

La nuna februara sesio estis densa, interesa kaj pensiga. La studado pasis en varma amika etoso, en kiu okazis diskutoj dum la kursoj de Ilona Koutny. Kadre de aplikata lingvistiko aperis temoj kiel tradukado el kaj al Esperanto, leksikografio kaj terminologio, komputa lingvistiko, lingva planado kaj seksismo en la lingvo en diversaj landoj.

Pragmatiko koncentriĝis al la lingva formo de ĝentileco en diversaj kuntekstoj kaj sociaj rilatoj de la interparolantoj, ni komparis la influon de kulturo al diversaj lingvoj kaj serĉis spurojn en Esperanto. Ni spertis kiel eblas agi per lingvo de promeso ĝis agresemo.

Kadre de Esperanta gramatiko la partoprenantoj esploris la signiforilatojn inter vortoj kaj malkovris Esperantajn frazeologiaĵojn, ili serĉis eblajn lingvotavolojn en Esperanto. La deveno kaj evoluo de Esperanto estis prezentata. La konata eldonisto kaj verkisto Aleksander Korĵenkov skizis la historion de la Esperanto-movado.

La komuna vespero estis gaja kun kontribuoj de la gestudentoj (deklamoj, kantoj kaj ludoj). La sesion akompanis agrabla turismado en Vroclavo kun la helpo de lokaj esperantistoj.

Ĉiutage ni ĝuis ne nur la studadon. Vespere ni kune vizitis kafejojn, kaj poste ni kutime longe trinkis teon (nepre kun citrono) kaj multe diskutadis (aŭ babiladis) pri Esperanto, pri la kursoj kaj pri niaj diversaj opinioj rilate al io ajn en tia interesa mondo.

Post kvar sesioj mi povas diri, ke la studado en UAM estas interesa kaj lerniga. Sed vi devas konscii, ke multo dependas de vi, de via impeto kaj strebado. Vi devas esti preta lerni, legi librojn kaj artikolojn, diskuti (foje rĉ disputi), esprimi vian opinion pri diversaj aferoj, verki eseojn kaj plenumi taskojn. Dum la studado mi konatiĝis kun multaj interesaj homoj. Ekzemple, Tomasz Chmielik petis min akiri aŭtorajn rajtojn por ke li povu esperantigi kelkajn rusajn librojn. Danke al tio mi komunikiĝis kun la verkistino Ljudmila Ulickaja, kiu permesis senpage traduki siajn librojn.

Mi aparte dankas al Ilona Koutny, la gvidantino de la Interlingvistikaj Studoj, pro ŝiaj kursoj kaj pro tio ke ŝi multe helpas nin kaj ĉiam instigas nin esti diligentaj kaj fervoraj lernantoj.

Ilia Gnusarev

Legu pli pri la Interlingvistikaj Studoj.

Ĝi estas teksto el la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/02/uam-19

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi