Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko okaze de Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

UEALa 21an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bangla, kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de la momento.

Temas pri tio, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio, ekzemple rilate al la indiĝenaj lingvoj, sed ankaŭ rilate al aliaj “malfortaj” aŭ minoritataj lingvoj, kiuj rezulte ne aŭdiĝas en lernejoj, ne aperas en oficialaj rondoj, ne estas partoj de la publika vivo, kaj perdas sian rekonon kaj prestiĝon.

Tiel okazas iom post iom la malapero, morto de lingvoj, kaj tutaj popoloj perdas sian intelektan riĉecon – kiel pri tio rimarkigis multaj lingvistoj, kaj en 2019 aparte atentigas UN kaj Unesko.

Krom la socia maljusteco kaj psikologiaj problemoj rezultantaj el la perdo de uzeblo de sia gepatra lingvo, kaj pro nesufiĉa sperto en la uzo de la altrudata lingvo, necesas konscii ankaŭ pri aliaj realaĵoj: la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, interkonektitaj kaj dependantaj unu de la alia. El perdo de lingva diverseco rezultas perdo de tradiciaj konoj necesaj ekzemple por daŭripova biodiverseco kaj por kultura kontinueco.

En la jaro 1999 Unesko proklamis la 21an de februaro la ĉiujara Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Ĝia unua kaj ĉefa celo estis ree emfazi la edukajn avantaĝojn de uzo de la gepatra lingvo en lernejoj, precipe en elementaj lernejoj. Infanoj pli rapide lernas legi kaj skribi en lingvo kiun ili plene komprenas – aŭ, pli precize, ili suferas malavantaĝon se ili estas devigataj komenci sian lernadon per lingvo kiun ili parte, aŭ eĉ tute, nekomprenas.

En sia mesaĝo al la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en 2018, Audrey Azoulay, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, deklaris: “Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj”.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, sed emfazas, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingva justeco kaj lingva egaleco. Kiel unu el malmultaj neregistaraj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri lingvaj demandoj, UEA instigas al Unesko kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en edukado.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №783.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi