Malfruinta omaĝo

La novaĵo pri la forpaso de Miĥail Ĉertilov frapis tiom forte, ke mi ne povis kunmeti paron da frazoj dum la tuta jaro post la tragika okazintaĵo. Tio des pli strangas por mi, ĉar ni, malgraŭ nia pli ol kvaronjarcenta konateco, neniam vere amikis, eĉ se ni regule interkominukiĝis jen pri tio, jen pri jeno. Nur en la lastaj jaroj (ve, por li vere lastaj), kiam mi forlasis Moskvon kaj Rusion, ni ne korespondis.

Tamen nun necesas iom skribi pri li.

Ĉertilov estis mia Esperanto-instruisto. Certe, tio tre influis je mia rilato al li: mia opinio pri la Esperanto-movado estas ege skeptika, sed la lingvon mem mi tre amas, same kiel plurajn homojn, kiujn mi ekkonis dank’ al la lingvo de Zamenhof. Dank’ al Esperanto mi ekkonis amikojn, dank’ al Ĉertilov mi ekkonis Esperanton. Mi neniam forgesos tion kaj ĉiam dankos lin pro tio.

Amuze: dum konversacio mi ĉiam alparolis lin “Miŝa” aŭ “Mikaelo”, sed ĉiu mia retmesaĝo al li komenciĝis jen per “Kara Instruisto”, jen per “Привет, Учитель”, eĉ foje per kripla latinliterigita “Kara Uĉitelo”. Ne akuzu min pri falsa patoso: tio certe estis bonintenca ironio, sed tio ankaŭ estis signo de mia respekto en lian flankon. Ambaŭ – ironion kaj respekton – Ĉertilov tre bone sentis, sed nek ridis nek konfuziĝis nek petis min ĉesi tiajn alparolojn. Evidente li ŝatis tion.

Dum kelkaj monatoj komence de la 2000aj jaroj ni kune laboris. Antaŭ kaj post tio ni interkontaktis nur pro la movadaj aferoj, sed ĉiam mia opinio pri Ĉertilov estis sama: li ŝajnis kaj li ja estis tre fidinda homo, kun kiu mi nemalofte diskutis kaj eĉ kvereletis, sed neniam vere skandalis. Dum tri jaroj mi prezidis Rusian Esperantistan Union. La komenco de la oficado estis streĉega – preskaŭ nula sperto kaj tuj amaso da devoj kaj farendaĵoj. Miŝa estis unu el du homoj, kiuj ĉiam estis pretaj helpi kaj ne nur pretis, sed ja ankaŭ helpis – kaj kiam li ne membris en la estraro, kaj certe kiam li denove elektiĝis. Oni ĉiam povis kalkuli je li. Sian ĉefan movadan okupiĝon de la lasta tempo – libroservon – li prizorgis digne kaj akurate.

…En Berlino, kie mi vivas jam pli ol kvin jarojn, vintroj estas tre mildaj. Neĝas tre malofte, eĉ ne ĉiujare. Sed iu tago antaŭ unu jaro estis freneze malvarma. Ĝuste en tiu tago mi legis la novaĵon pri la morto de la Instruisto. Kaj tuj iĝis eĉ pli malvarme.

Kio okazis al Ĉertilov? Nu jes, la faktojn oni konas. Sed tamen: kial? Kial tiom frue? Kiu respondos?

Nun mi fojfoje babilas en interreto kun la filino de Ĉertilov – ŝi estas tre bonkora kaj vivĝoja homo, estas tre agrable amiki kun ŝi. Kredeble tiu fadeno, liganta min kaj Mikaelon, neniam krevos.

Pardonu min, kara Uĉitelo, pro tio ke mi ne skribis al vi dum la lastaj jaroj. Eble ni ankoraŭ revidos nin.

Grigorij Arosev

Foto de Andrej Grigorjevskij

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi