BET-55: Lingvokulturologiaj prelegoj de profesoro Melnikov

MelnikovD-ro hab., emerita profesoro Aleksandro S. Melnikov naskiĝis en 1951 kaj esperantistiĝis en 1965. Membro de la Akademio de Esperanto, laŭreato de la premio je la nomo de akademiano Paul Ariste (pro kontribuo al interlingvistiko), plurjara kunlaboranto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Poznana Universitato (UAM).

Melnikov diplomiĝis pri kemio ĉe Rostova Ŝtata Universitato kaj instruis fizikon, kemion, biologion. Por defendi disertacion pri Esperanto li bezonis lingvistikan diplomon kaj ricevis kvalifikon de instruisto pri la angla lingvo. En 1990 li verkis sian doktoran verkon (en la Sovetia / Rusia sistemo – kandidatan) pri teorioj rilataj al la strukturo kaj funkcioj de internacia planlingvo. En 2004 sekvis la unua en Rusio habilitacia disertacio (Rusi-sisteme – doktora) pri tio, kio ebligas al Esperanto krei, konservi kaj transdoni kulturaĵojn, kio karakterizas lingvan personecon de tipa Esperanto-kulturano, kiel naskiĝas esperantonimoj, kiujn rimedojn Esperanto havas por estetikeco kaj emocieco de tekstoj ktp.

Post 1996 ĝis la emeritiĝo en 2012 Aleksandro laboris kiel docento, poste profesoro kaj fremdlingv-katedra estro de teknika universitato. Aŭtoris centon da sciencaj, popularigaj kaj aliaj artikoloj kaj dekon da libroj en la rusa kaj Esperanto.

Dum jardekoj Melnikov aktivas en la Esperanto-movado: klubestro en Rostov-na-Donu (kvinon da jaroj eĉ profesia), SEJM-prezidanto, ĉefdelegito de UEA en Sovetio, la Rusia Esperantisto de la Jaro (2004). Ekde 1968 Aleksandro instruis Esperanton en diversaj landoj, interalie, dum la Bergena UK, kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj en Nederlando, en NASK (Usono), Barlastono (Britio) k. a. Melnikov prelegis aŭ prelegvojaĝis en dekoj da landoj: de Japanio ĝis Hispanio, de Islando ĝis Aŭstralio.

En BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys, Aleksandro Melnikov prelegos pri lingvokulturologiaj temoj, traktitaj en liaj disertacioj:

1. Pri Esperantaj vortoj – kun humuro kaj serioze.
2. Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi?
3. Kiel artefarita lingvo kvazaŭetnon kreis.
4. Lingva personeco de tipa Esperanto-kulturano.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/02/bet-81

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi