UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro

UEALa oficejo de UEA en Novjorko troviĝas vidalvide de la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉe la adreso 777 United Nations Plaza. De multaj jaroj, do, tiu cifero havas apartan signifon, kiel simbolo de la longadaŭra kunlaboro inter la ĉefa monda asocio de esperantistoj kaj la ĉefa monda organizo de la ŝtatoj.

Tial, en ĉi tiu 777a Gazetara Komuniko, ni enfokusigas la nunajn formojn de tiu kunlaboro, kiu daŭre iĝas pli proksima, pli intensa, kaj pli vasta laŭ sia temaro. La kampon vigle kaj atente gvidas estrarano Sara Spanò, kun laŭbezona subteno de la prezidanto Mark Fettes, aliaj estrananoj kaj la Ĝenerala Direktoro.

Jam de pli ol 60 jaroj, UEA kultivas kunlaborajn rilatojn kun pluraj branĉoj de UN. En Novjorko, temas pri la Departamento pri Publika Informado (DPI: ekde 1 jan. 2019 nove nomata la Departamento de Tutmonda Komunikado) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK); en Parizo pri la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), kaj en Ĝenevo kaj Vieno pri diversaj organoj de UN rilate al paco, homaj rajtoj, kaj indiĝenaj popoloj. Ĉiujare ni renomumas niajn oficialajn reprezentantojn en tiuj urboj. En la nuna jaro temas pri:

  • UN-Novjorko: Ĉefreprezentanto: Humphrey TONKIN. Reprezentantoj: Jonathan LIECHTY, Michael BRANDINI, Ulrich BECKER. Raúl J. GARCIA.
  • UN-Ĝenevo: Ĉefreprezentanto: Stefano KELLER. Reprezentantoj: Alain FAVRE, Nicole MARGOT, Francesco REALE.
  • UN-Vieno: Ĉefreprezentanto: Hans-Michael MAITZEN. Reprezentantoj: Norina FLORINETH, Alfred HEILIGENBRUNNER.
  • Unesko-Parizo: Ĉefreprezentanto: Renée Triolle. Reprezentantoj: Barbara DESPINEY, François LO JACOMO.

Ekde marto 2018 UEA troviĝas en la estraro de la Konferenco de Negistaraj Organizoj (NRO-oj) en Konsultaj Rilatoj kun UN (vidu GK №736). Tie ĝi kunlaboras kun 17 aliaj internaciaj NRO-oj pri plej diversaj aspektoj de la laboro de UN. Interalie, UEA estis la ĉefa aŭtoro de la komuniko de la Konferenco okaze de la 70a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en decembro 2018. Dume la junulara sekcio de UEA, TEJO, kunlaboras en la estraro de la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kaj aktive kontribuas al diversaj UN-eventoj kiel la Junulara Forumo de EKOSOK (8-9 aprilo). La kunlaboro inter la du asocioj, UEA kaj TEJO, estas vere modela ĉi-terene.

Ekzistas longa tradicio de konferencoj kaj simpozioj de UEA en Novjorko pri temoj rilataj al UN. En la lastaj jaroj, temas pri simpozioj de la Stud-Grupo pri Lingvoj kaj UN, okazantaj dum du tagoj en majo. En la simpozioj partoprenas tre diversaj homoj inkluzive de akademiaj esploristoj, oficistoj de UN, kaj internaciaj diplomatoj. Ĵus disiris la alvoko por kontribuoj al la ĉi-jara simpozio (9-10 majo), pri la temo “UN 75-jara: Aŭskulti, paroli kaj agadi en multlingva mondo”. La simpozioj celas atentigi pri la graveco de lingvaj demandoj en la laboro de UN, kaj pri la pozitiva kontribuo de Esperanto kaj la Esperanto-movado al la solvado de tiuj demandoj.

Multaj el la internaciaj tagoj kaj jaroj proklamitaj de UN havas apartan signifon por esperantistoj. UEA do sisteme kaptas tiujn okazojn por diskonigi la perspektivon kaj agadon de esperantistoj sur la koncernaj kampoj. En la lastaj monatoj, ekzemple, dissendiĝis komunikoj pri:

  • Internacia Tago de Paco, 21an de septembro
  • Monda Turisma Tago, 27an de septembro
  • Internacia Tago de Tradukado, 30an de septembro
  • Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj, 1an de oktobro
  • Internacia Tago de Ne-perforto, 2an de oktobro
  • Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24an de oktobro
  • Internacia Tago por Toleremo, 16an de novembro
  • Internacia Tago de Homaj Rajtoj, 10an de decembro.

Plej aktuale, UEA aliĝis kiel oficiala partnero de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj (2019). Multaj esperantistoj havas personajn kontaktojn kun aktivuloj por indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj, kaj ekzistas granda simpatio kaj subtenemo al tiuj popoloj en la movado ĝenerale. Por soleni la Jaron, UEA planas i.a. plurflankan programon kun indiĝenaj gastoj en la Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, kaj E-lingvan eldonon de la Deklaracio de UN pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.

La posta jaro, 2020, alportos la 75an datrevenon de UN. Tial por la 105a UK en Montrealo, la Estraro decidis pri la temo “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo.” Per frua difino de la temo, nomumo de reĝisoro, kaj kontaktado de partneroj kaj kunlaborantoj, UEA celas elmontri al internacia publiko la multflankan engaĝigon de la Esperanto-movado kun la streboj al pli paca, justa kaj daŭripova mondo.

Esperantistoj, kiuj volas sekvi ĉi tiun agadon kaj eventuale partopreni en ĝi, povas trovi aktualajn informojn ĉe la retejo de “Esperanto por UN,” http://www.esperantoporun.org/, inkluzive de sugestoj pri kunlaboro kaj aliaj formoj de subteno. Donacoj por la agado ĉe UN kaj Unesko estas ĉiam bonvenaj: rigardu ĉe la paĝo http://www.esperantoporun.org/subtenu-nin/ aŭ iru rekte al la donaca paĝo de UEA, https://uea.org/alighoj/donacoj, kaj elektu “Unesko” aŭ “Novjorka Oficejo”. Eventuale, honore al ĉi tiu 777a Gazetara Komuniko kaj la adreso de nia oficejo, pripensu donaci 7,77 EUR, 77,70 EUR aŭ eĉ 777,00 EUR por subteni tiun valoran aktivadon.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №777.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi