Belartaj Konkursoj de UEA en 2019

La Belartaj Konkursoj de UEA, kiuj en 2019 atingos sian 70an okazigon. La konkursoj okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, kun la celo evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la venontjara eldono estas la 31-a de marto 2019, kaj la rezultojn oni anoncos kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (Finnlando). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200×65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Prozo, subbranĉo mikronoveloj: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵoj, subbranĉo monologoj (unupersonaj teatraĵoj) kaj skeĉoj (unu- aŭ divers-personaj): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018. Aljuĝata estas nur unu premio.

Oni sendu po unu tajpita ekzemplero de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu po unu ekzemplero de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj po tri ekzempleroj al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵoj kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €; Nova Talento 182 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranĉoj Mikronoveloj kaj Monologoj kaj skeĉoj po 125 €.

La Belartajn Konkursojn subtenas Belarta Fondaĵo de UEA. Pro tio ni varme invitas donacemulojn al kontribuo al Belarta Fondaĵo, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacojhttps://uea.org/asocio/fondajhoj.

Fine UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo al la UK daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo.

Pli da informoj oni trovas en Revuo Esperanto n-ro 11/2018 (novembro) kaj en la retejo https://revuoesperanto.org/belartaj-konkursoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №772.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi