Kalle Kniivilä ekoficis en Ukrainio

Ni jam informis, ke la konata Svedia ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de Libera Folio kaj aŭtoro de kvar libroj pri Ruslando, post dumonata deĵoro kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, fine de decembro estis forsendita el Ruslando. Tio estis respondo de Ruslando al la decido de Svedio ne doni vizojn al du Ruslandaj diplomatoj, suspektitaj pri ligo kun Ruslandaj sekretservoj.

Kalle Kniivilä nelonge restis en Svedio.

Malpli ol unu monaton post la forlaso de Ruslando, la 14an de januaro 2019 li ekoficis kiel konsilisto en la ambasado de Svedio en Kievo. Interalie, du libroj de Kniivilä – Homoj de Putin kaj Krimeo estas nia – krom la finna, sveda kaj Esperanto, jam aperis en la ukraina lingvo. Pretas rusa traduko de Krimeo estas nia, kiu eble estos eldonita en Ukrainio.

Aleksander Korĵenkov

Foto: Kalle Kniivilä antaŭ la domo, kie li loĝis en Moskvo (Fotis Dmitrij Breĉalov)

Ĝi estas teksto el la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/01/kniivila-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi