Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2019

1. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Grégoire Maertens (1924-1940- ), belga financoficisto kaj esperantisto; komitatano (1960-2004), estrarano (1977-92) kaj prezidanto (1980-86) de UEA, direktoro de Institucio Hodler’68 (1972-2013), aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, honora membro de UEA (1993). — Legu pli en NDK, p. 186-187.

4. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Spomenka Štimec (1949-1965- ), kroata filologino dum 40 jaroj laborinta per Esperanto ĉe Internacia Kultura Servo (1972-94) kaj Kroata Esperanto-Ligo (1995-2012); redaktorino de Tempo (1996-), estrarano de UEA (1989-92), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007), aŭtorino de tri originalaj romanoj (Ombro sur interna pejzaĝo, 1984; Tena – Hejmo en Mezeŭropo, 1996; Tilla, 2002) kaj kvin novelaroj. — Legu pli en NDK, p. 278-280.

5. Antaŭ 20 jaroj mortis Ye Junjian (1914-1931-1999), konata en Esperanto kiel Cicio Mar, ĉina verkisto kaj tradukisto, vicprezidanto de Ĉina Tradukista Asocio kaj de Ĉina PEN-Centro, poligloto kaj esperantisto; komitatano de UEA (1980-92), rektoro de IKU en la 71a UK (Pekino, 1986), vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, aŭtoro de la originala novelaro Forgesitaj homoj (1937); lia anglalingva romano Montara vilaĝo en 1984 aperis en la Ea traduko de William Auld.

22. Antaŭ 35 jaroj mortis Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1934-1984), itala instruistino kaj esperantistino; ĉefdelegito de UEA por Italio, kunredaktorino de Literatura Foiro kaj Rivista Italiana di Esperanto, aŭtorino de Eta vivo (1969) kaj Ho, tomboj de l’ prapatroj (aperis en 2015), membro de la Akademio de Esperanto (1964-84). — Legu pli en NDK, p. 59-60.

25. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Montagu Butler (1884-1905-1970), angla muzikisto kaj esperantisto; sekretario de BEA (1916-34), redaktoro de The British Esperantist (1931-32, 1941-44, 1947-48); prizorganto de la biblioteko de Brita Esperanto-Asocio kiu nun portas lian nomon, membro de la Akademio de Esperanto (1949-70); aŭtoro de la popularaj lernolibroj Esperanto for beginners (21 eldonoj) kaj First steps in Esperanto (poste Step by Step in Esperanto, 9 eldonoj). — Legu pli en NDK, p. 51-52.

26. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Ada Fighiera-Sikorska (1929-1956-1996), pola ĵurnalistino kaj esperantistino; kunlaboranto de la Esperanto-Redakcio de la Pola Radio ekde la komenco (1959) ĝis la forveturo el Pollando (1960), redaktorino de Heroldo de Esperanto (1962-96), aŭtorino de De tajgo al minaretoj (1991), honora membro de UEA (1994). — Legu pli en NDK, p. 91-92.

30. Antaŭ 180 jaroj naskiĝis Hippolyte Sebert (1839-1898-1930), franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, la plej proksima kunlaboranto de Zamenhof; prezentis Esperanton en la Franca Akademio de Sciencoj (1901), propagandis Esperanton prelege, broŝure kaj gazete; la unua prezidanto de la Organiza Komitato (poste: KKK) fondita fine de la 1a UK en Bulonjo-ĉe-Maro, fondinto kaj gvidanto de Esperantista Centra Oficejo en Parizo, kunfondinto kaj la unua prezidanto de ISAE (1907), fondinto kaj redaktoro (kun G. Chavet) de Oficiala Gazeto Esperantista (1908-20), la unua prezidanto de Konstanta Reprezentantaro de Naciaj Societoj (1922-23). En septembro 1920 laŭ lia iniciato kongreso de la Unuiĝo de Internaciaj Asocioj rezoluciis por Esperanto, en majo 1921 sekvis rezolucio por la uzado de Esperanto en scienco, subskribita de 21 membroj de la Franca Akademio de Sciencoj. — Legu pli en NDK, p. 251-253.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/01/januaro-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi