Konatiĝu kun Gražina Opulskienė

BET-55En la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, estos organizita plurnivela instruado de Esperanto kun kompetentaj instruistoj. La instruan programon gvidos Gražina Opulskienė, kiu en la decembra kongreso de Litova Esperanto-Asocio estis elektita kiel vicprezidanto de LEA. Legu ĉi-sube ŝian sinprezenton.

Mi naskiĝis en la jaro 1958 en la urbo Mažeikiai, en Litovio kaj tie mi plu loĝas. Mi estas bibliotekistino en la gimnazia biblioteko kaj instruas Esperanton kiel nedevigan kurson al 14-19 jaraj junuloj.

La unuan fojon mi aŭdis pri Esperanto, kiam mi estis 13-jara lernantino, ĉar mia samklasanino lernis la internacian lingvon en iu rondeto. La ideo de komuna lingvo por la homaro fascinis min, sed reale mi eklernis la lingvon nur en 1989. Mi sekvis kurson ĉe la instruistino Elena Kuzminskytė. Post la kurso mi skribis kelkajn leterojn serĉante korespondamikojn, sed ne daŭrigis la lernadon.

En 1992 en Kaŭno okazis la 65a SAT-kongreso, kaj tiu kongreso esperantigis min. Bonega etoso, multaj kontaktoj kun eksterlandanoj, atento de spertaj esperantistoj, interesega kurso de la Cseh-instruistino Ewa Bondar – ĉio “finbakis” min, kaj ekde tiu jaro mi konsideras min esperantistino.

Poste mi partoprenis en pli ol dek sinsekvaj SAT-kongresoj, ĉefe danke al mia aŭstria “kongrespatro” Max Hollinger, kiu ne nur daŭre instigis min esti aktiva esperantistino, sed ankaŭ grave kontribuis, ke mi povu ĉeesti Esperantajn aranĝojn. Mi jam delonge estas SAT-perantino por Litovio kaj apartenas al la redakta skipo de Sennaciulo.

En 1999 mi akiris diplomon de Cseh-instruistino kaj mi sentas dankemon al Ewa Bondar kaj Atilio Orellana Rojas pro la instruado, al Nora Caragea kaj Max Hollinger pro la financa subteno kaj kuraĝigo. Ekde 1994 mi instruas Esperanton en gimnazio, kaj ekde 2000 mi instruas ankaŭ en aliaj landoj, dum esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Tiel en mia listo jam estas Kroatio, Japanio, Latvio, Aŭstralio, Francio, Novzelando, Italio, Hispanio, Finnlando.

Gražina Opulskienė kun sia gimmazia Esperanto-klaso 2018/19

Pli ol instrui plaĉas al mi prelegi, mi dufoje faris prelegvojaĝojn tra kluboj de Francio, prelegis en Germanio, Belgio, Luksemburgio, Japanio, Hispanio, Skotlando, Nederlando, Novzelando, Finnlando kaj, kompreneble, en Litovio. Kiam eblas, mi partoprenas en Universalaj Kongresoj, ILEI-konferencoj, kaj dum multaj jaroj mi kunlaboris kaj ĝuis Internaciajn Festivalojn en Germanio.

La tradiciaj Baltiaj Esperanto Tagoj estas por mi “deviga memelekto”, kiam ili okazas en Litovio kaj mi ĝojas helpeti al kolegoj instruistoj kaj zorgi pri diversaj taskoj en la organiza teamo.

Por mi Esperanto estas okupo, kiu valoras investadon de tempo kaj mono, ĉar ĝi donas al mi eblecon ekkoni la mondon per miaj propraj okuloj kaj sentoj. Eĉ pli gravas, ke danke al Esperanto mi renkontas multegajn tre interesajn homojn.

Gražina Opulskienė

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/01/bet-77

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi