BET-55: Intelekte ludi kun Tatjana Auderskaja

AuderskajaNi daŭrigas la prezentadon de kontribuontoj al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). La oka en nia prezentolisto estas la Ukrainia Esperanto-aktivulino Tatjana Auderskaja.

Tatjana Auderskaja naskiĝis kaj loĝas en Odeso (suda Ukrainio), kie ŝi studis biologion en Odesa Ŝtata Universitato kaj laboris en Odesa Zoologia Ĝardeno. Ŝi estas unu el la fondintoj de la ekologia klubo en Odeso (1987), membro de Odesa filio de Ekologia Centro de Ukrainio kaj volontulo de Monda Fondaĵo de Sovaĝa Naturo.

Esperanton ŝi eklernis en 1968 en rondeto ĉe junpionira palaco. Ŝia instruisto estis N. V. Blaĵkov, esperantisto-skulptisto, la aŭtoro de la unua monumento al L. Zamenhof en Sovetunio (Odeso, str. Deribasovskaja 3). Ekde 1991 ŝi instruas Esperanton en Odeso kaj gvidas la junularan Esperanto-klubon Verdaĵo, kiu havas tri agaddirektojn: Esperanto, natur-ekkono kaj intelektaj ludoj. De 1999 ĝis 2007 ŝi organizis ĉiujare du natur-ekkonajn okazaĵojn por esperantista junularo: Kristnaskan Birdokalkulon kaj ekspedicion “Dnestro”; kaj du pure esperantajn: “Aprilaj ridetoj” kaj “Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento”.

Ekde 1996 ŝi partoprenas la movadon de intelektaj ludoj. Ŝi organizis intelektajn ludojn kadre de la junulara programo de la 86a UK en Zagrebo, la 78a Itala Kongreso de Esperanto en Torino, la 103a UK en Lisbono; gvidis rubrikojn pri intelektaj ludoj en REGo kaj en La Ondo de Esperanto, kaj en 2005 okazigis internacian retan intelektan ludon por esperantistaj teamoj kaj kreis tiuteman retejon http://ludoj.narod.ru. Ŝi okazigas en Odeso sep Lingvajn Festivalojn (2001, 2003, 2005, 2008, 2010, 2012 kaj 2014).

Tatjana Auderskaja verkis en Esperanto aŭ tradukis plurajn artikolojn kaj kelkajn librojn. Ŝi estas aŭtoro de la tekstoj de du prinaturaj videofilmoj en Esperanto kaj ankaŭ de la ruslingva filmo “Esperanto” signifas “Tiu, kiu esperas”. En 2018 ŝi komencis laboron pri seslingva biologia vortaro (rusa, latina, Esperanta, angla, germana, hispana) ĉe http://vortaro.zzz.com.ua.

En BET-55 Tatjana Auderskaja okazigos intelektajn ludojn en kvar unuhoraj sesioj. Ŝi ankaŭ prezentos prelegon “Libera artisto” pri Nikolaj Blaĵkov, skulptisto kaj esperantisto, eventuale ankaŭ pri aliaj temoj.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/01/bet-75

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi