Rave ekskursi, malmultekoste loĝi kaj favorpreze aliĝi: la 104-a UK en Lahtio 2019

Tre baldaŭ finiĝos, post la 31-a de decembro 2018, la plej favorpreza aliĝperiodo al la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Lahtio, Finnlando, inter la 20-a kaj 27-a de julio 2019. Por rapida aliĝo bv. uzi nian retan aliĝilon:
https://uea.org/kongresoj/alighilo

Oni atentu, ke per frua aliĝo oni povos ŝpari ĝis 50 EUR aŭ eĉ 100 EUR kompare kun la kotizoj de la dua kaj tria aliĝperiodoj, respektive. La nombro de aliĝintoj ĝis la 19-a de decembro 2018 estas jam 322, el 46 landoj. Se via lando ankoraŭ ne aperas, konsideru aliĝi por reprezenti ĝin en nia UK kaj buntigi nian partoprenantaron. Aliĝintojn oni trovas ĉe https://uea.org/kongresoj/alighintoj_laulande (necesas ensaluti).

Pri la loĝado la novaĵoj estas sufiĉe bonaj. En mezkategoriaj hoteloj la prezoj estos po 38 EUR/nokte por persono en kvarpersonaj ĉambroj; po inter 39 kaj 54 EUR/nokte por persono en dupersonaj ĉambroj; kaj inter 79 kaj 95 EUR/nokte en unupersonaj ĉambroj. En la amasloĝejo unu loko kostos nur 15 EUR/nokte. Pro tio, ke la aliĝintoj al la 104-a UK estos la unuaj, kiuj ricevos averton per retmesaĝo, kiam la reta mendilo ekfunkcios (por mendi la loĝadon), estas grave frue aliĝi.

Pri ekskursoj la ebloj estas variaj kaj ege allogaj. La Antaŭ- kaj Postkongresaj Ekskursoj iros al Helsinko kaj regiono, Okcidenta Finnlando kaj al Norda Finnlando (i.a. Laponio kaj Arkta Cirklo). La ekskursoj dum la kongresa semajno iros al Helsinko, Kouvola, Tampereo, Tuusulanjärvi, Lagego Päijänne, Kanaloj Vääsky kaj Kalkkinen, Hollola kaj Heinola. Krome estos diverstemaj ekskursoj en Lahtio, inkluzive de saŭno- kaj danco-vesperoj kaj vizitoj al la urbaj muzeoj, inter ili la tre interesa Skimuzeo. Oni povas legi pri ekskursoj en la jam aperinta januara Revuo Esperanto (n-ro 1/2019): https://uea.org/revuoj.

La preparlaboroj de la 104-a UK en Lahtio estas en bone avancinta stato. LKK vigle plenumas siajn taskojn, kio multe helpas la laboron de la KKS kaj de la Estraro. Detalaj informoj pri la loĝado kaj ekskursoj aperos en la Dua Bulteno kaj en la UK-retejo komence de 2019, samkiel la reta mendilo, kun aliaj informoj pri la UK kaj sciindaĵoj pri la lando kaj regiono. UEA kore dankas al tiu teamo, kiu plejparte volontule laboras por la okazigo de tiu granda evento.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №773.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi