Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo

UEALa Estraro de UEA, en la klopodo igi la Asocion pli demokratia, kreos novan forumon por faciligi la komunikadon kaj kunlaboron inter la esperantistaro kaj nia Asocio. Ĝi estos la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos eblecon aktivi proksime de la Estraro kaj niaj diversaj komisiitoj kaj kunlaborantoj. Samtempe, la Estraro havos eblecon koni novajn agadproponojn.

En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj, organizitaj laŭteme, kie laborgrupoj diskutos ideojn kaj proponojn, cele al konkretaj agadoj en kunlaboro kun UEA. Ĝi konservos ĉiujn proponojn kaj ideojn laŭ organizita kaj facile retrovebla maniero. La plano celas respondi al malkontentoj pri la nunaj komunikejoj.

KAJ VI?

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon kaj enspezo-deziron por la kreado de tiu forumo kaj monatan enspezon por zorgi pri la retejo dum unu jaro (per kontrakto renovigebla por pliaj periodoj).

Se vi ne estas komputilisto, sed volas uzi tiun kunlaborejon, prezentu viajn ideojn pri la dezirataj rimedoj de la forumo.

KIA?

  • La forumo havu similan strukturon al http://forumo.esperanto.net kun kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj kun la jenaj trajtoj:
  • Ĝi estu malfermita al ĉiuj por legado, sed ĝi postulu aliĝon por skribado.
  • Ĝi ebligu krei plurajn kategoriojn de forumanoj, kiuj havos aliron al specialaj partoj de la forumo.
  • Ĝi ebligu taksadon de komentoj fare de la membroj.
  • Ĝi donu poentojn aŭ stelojn al membroj laŭ pozitiva taksado de legantoj.
  • Dezirindas, ke bonaj komentoj pli supre montriĝu en la fadenoj (www.kialo.com)
  • Ĉiuj registritaj forumanoj rajtu komenti afiŝojn, sed nur forumanoj kun iu minimuma poentaro rajtu krei novajn afiŝojn.
  • Nur membroj de UEA kun alta poentaro rajtu krei novajn rubrikojn kaj administri kategoriojn aŭ rubrikojn.
  • Estu facile formatigi tekston, kiel en Word.
  • Estu facile aldoni bildojn per kopio kaj algluo, aŭ per alŝutado al la forumo, sen la neceso de alŝutado al ekstera retejo.
  • Ĝi ebligu al administranto la sendadon de avertoj kaj specialaj komunikoj al la forumanoj per retmesaĝo.
  • Ĝi ebligu la abonon de fadenoj (por ricevi retpoŝte novajn komentojn).
  • Estu robot-kontrolo (“captcha”), por kontroli, ke abonas nur homoj.

KIEL, KIAM?

La limdato por prezenti vian proponon estas la 10-a de januaro 2019. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.

La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.

La gajninto de la konkurso kun UEA devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro kaj preta ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto, kiam la verkinto ricevos la pagon por ĝia kreado. Tridek tagojn post la livero de la retejo, la verkinto ricevos la unuan monatan pagon, kondiĉe, ke li/ŝi plenumu la plibonigojn petitajn de la Estraro dum la periodo.

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn, aŭ por sendi vian proponon skribu al cid.emilio@gmail.com

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №769.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo

  1. Jovana diras:

    Estas bone ekscii, ke la financa krizo de UEA estas jam historio kaj UEA havas sufiĉe da mono por ĉiuj kaj ĉiaj novaj projektoj (salajroj de aldonaj dungitoj en Roterdamo ne enkalkuliĝas). Evidente, la nova kotiz-sistemo montras siajn rezultojn. La 2 eŭroj de la afrikaj esperantistoj (kiujn Jérémie Sabiyumva promesas en la oktorbra numero de la revuo, tamen sen indiki kiel sendi ilin al Nederlando) jam faras grandan diferencon en la buĝeto de UEA kaj aldone al la tradiciaj servoj de UEA – kiuj ne plu estas en danĝero – povas aldoniĝi novaj servoj. Bedaŭrinde, denove oni ne informas nin, kie, kiel kaj kiam oni esploris pri la bezono kaj utilo de tiuj servoj, same kiel oni ne informas nin pri la stato de la “nova” retejo senĉese promesata de pli ol du jaroj.

  2. Grigorij Arosev diras:

    Probable oni komence finpreparu unu retejon, de jaroj promesatan, kaj nur poste anoncu konkurson pri la sekva… La daŭre ne ekzistanta nova retejo de UEA estas hontego por la asocio, kiu ne kapablas (eĉ) tion administri.

Respondi