Aleksandr Solĵenicyn: Unu tago de Ivano Denisoviĉ

Solĵenicyn“Ĉi tiun novelon de-vas tra-le-gi kaj parkerigi ĉiu civitano el ĉiuj ducent milionoj da civitanoj de Soveta Unio”, – Anna Aĥmatova diris al Lidija Ĉukovskaja, traleginte la verkon Unu tago de Ivano Denisoviĉ. Ĝia aŭtoro Aleksandr Solĵenicyn naskiĝis antaŭ cent jaroj, la 11an de decembro 1918. Okaze de la jubileo ni aperigas la komencon de la novelo, verkita en 1959 kaj mirakle aperinta en la novembra numero de Novyj mir en 1962.

Aleksandr Solĵenicyn

Unu tago de Ivano Denisoviĉ

Kiel ĉiam, je la kvina horo matene sonoris la veksignalo – martelbato kontraŭ la relon, pendantan ĉe la staba barako. La tremanta sonoro mallaŭte aŭdiĝis tra la vitroj, kiujn tavolis du fingrojn larĝa glacio, kaj baldaŭ finiĝis. Estis malvarme, kaj la gardisto ne deziris longe svingadi sian brakon.

La sonoro ĉesis, sed post la fenestro estis nur la sama mallumo, kia estis noktomeze kiam Ŝuĥov iris al la baraka latrino, kaj tra la fenestro videblis tri flavaj lanternoj: du en la gardozono kaj unu en la lagero.

Ial neniu venis por malŝlosi la barakon, kaj ne estis aŭdeble, ke helpdeĵorantoj prenas per du bastonoj la latrinan bareleton por porti ĝin.

Ŝuĥov neniam dormis post la veksignalo, li ĉiam ellitiĝis laŭ ĝi – ĝis la apelo restis unu kaj duona horo da sia propra, nereglamentita tempo, en kiu bonaj konantoj de la malliberula vivo ĉiam povas iom perlabori: kudri por iu gantujon el uzita subŝtofo; doni al riĉa brigadano sekajn feltbotojn por ke tiu ne trotu nudpiede ĉirkaŭ la bot-amaso, serĉante ilin; aŭ kuri tra la deponĉambroj, serĉante iun taskon, ekzemple, balaadon aŭ portadon; aŭ iri al la manĝejo por kolekti la malplenajn bovlojn sur la tabloj kaj porti ilin al la lavejo – sed ĉar tie oni ankaŭ nutras, dezirantoj pli multas ol necese, kaj ĉefe, se en la bovloj io restas, estas mafacile deteni sin de lekado. Kaj Ŝuĥov bone memoris la vortojn de sia unua brigadestro Kuzjomin, spertega malliberulo, kiu tiam, en 1943, malliberis jam dek du jarojn kaj foje ĉe arbara lignofajro diris al siaj novaj subuloj, venigitaj el la fronto:

– Ĉi tie, knaboj, estas tajga leĝo. Sed homoj ankaŭ ĉi tie vivas. Tiuj mortaĉas en la lageroj: kiuj bovlojn lekas, kiuj je kuracejo esperas, kaj kiuj denuncas al la baptopatro.

Nu, pri la denunculoj li malpravis. Tiuj estas singardemaj. Sed ilia singrademo estas bazita sur fremda sango.

Ŝuĥov ĉiam ellitiĝis laŭ la signalo, sed ne hodiaŭ. Ankoraŭ vespere li nebone fartis, sentante jen febron, jen ostodoloron. Kaj nokte li ne sukcesis varmiĝi. Tra la dormo al li ŝajnis, ke li jen tute malsaniĝas, jen iom resaniĝas. Kaj li deziris, ke la mateno ne venu.

Tamen la mateno venis en sia ĝusta tempo.

Sed ne eblis varmiĝi, ja la fenestroj estis glacikovritaj, kaj laŭ la linio, kie kuniĝis la muroj kaj la plafono, tra la tuta grandega barako estis blanka araneaĵo – prujno.

Ŝuĥov ne stariĝis. Li kuŝis sur la supro de sia tabullito, komplete kovrinte sin per siaj litkovrilo kaj malliberula palto, kaj ŝovinte ambaŭ piedojn en subfleksitan manumon de sia vatita jako. Li vidis nenion, sed laŭ sonoj li komprenis ĉion okazantan en la barako kaj en la baraka fako de lia brigado. Jen, peze paŝante en la koridoro, la helpdeĵorantoj ekportis unu el la oksitelaj latrinbareloj. Tio estas taksata kiel facila laboro por invalidoj, sed provu porti tiel, ke nenio elverŝiĝu! Jen en la 75a brigado brue falis planken aro da feltbotoj alportitaj el la sekigejo. Kaj jen same la niaj (hodiaŭ estis ankaŭ la vico de nia brigado por sekigi la feltbotojn). Jen la brigadestro kaj la vicbrigadestro senvorte surmetas la piedvestojn, kaj ilia tabullito knaras. La vicestro tuj iros al la pantranĉejo, kaj la brigadestro – al la laborplanistoj en la staban barakon.

Kaj ne simple al la planistoj, kiel ĉiutage, – Ŝuĥov rememoris, ke hodiaŭ estos decidita ilia sorto, ja oni volas peli ilian 104an brigadon el la konstruado de laborejoj al la nova loko Socbytgorodok. Ĝi estis senarba neĝkovrita kampo, kaj antaŭ ol ekkonstrui ion tie, oni devos fosi truojn en la grundo, entruigi fostojn kaj instali pikdraton, por ke ili mem ne povu fuĝi. Kaj nur poste komenciĝos la konstruado.

Tie dum monato oni certe ne havos eĉ kabanon por varmiĝi. Kaj ne eblos fari lignofajron – per kio oni nutru la fajron? Nur energia laboro povos esti la savo.

La brigadestro do havas zorgojn. Li iros por solvi la aferon tiel, ke tien estu sendita ne ilia, sed alia, malpli eltrovema brigado. Evidente, kun malplenaj manoj ne eblas interkonsenti. Necesas porti al la ĉefplanisto duonkilogramon da lardo. Aŭ eĉ unu kilogramon.

Nu, provo ne estas maltrovo, kial li ne provu eviti la laboron por unu tago en la kuracejo? Ja la tuta korpo doloregas lin!

Kaj krome – kiu gardisto deĵoras hodiaŭ?

Li rememoris: deĵoras Ivano-kaj-duono, magra kaj alta nigraokula serĝento. Unuavide li ŝajnis tre timiga, sed poste oni eksciis, ke el ĉiuj deĵorantoj li estas la plej pacema: li neniam enkarcerigas, nek trenas al la reĝimestro. Do eblas kuŝi almenaŭ ĝis la foriro de la naŭa barako al la manĝejo.

La tabullito skuiĝis kaj ŝanceliĝis. Du personoj samtempe forlasis siajn kuŝejojn: supre – la anabaptisto Aljoŝka, la najbaro de Ŝuĥov, kaj sube Bujnovskij, eksa mararmea kapitano de l’ dua rango.

La du maljunaj helpdeĵorantoj, elportinte ambaŭ latrinajn barelojn, komencis kvereli, decidante kiu el ili iru por boligita akvo. Ili kverelis senĉese, kiel inaĉoj.

Veldisto el la 20a brigado muĝis al ili:

– Hej, vi febluloj, – li ĵetis al ili sian feltboton. – Mi tuj pacigos vin!

La boto obtuze frapis foston. La du eksilentis.

En la najbara brigado mallaŭte basis la vicbrigadestro:

– Bazilo Fjodoroviĉ! Tiuj kanajloj en la proviantejo friponas. Devus esti kvar naŭcentgramaj panoj, sed jen nur tri. Al kiu ni donu malpli?

Li parolis mallaŭte, sed la tuta brigado aŭdis kaj silentiĝis: ies porcioj ĉi-vespere estos magraj.

Ŝuĥov plu kuŝis sur la kunpremitaj segaĵoj de la maldika matraco. Se venkus unu el la du statoj – aŭ la febro tremigus lin aŭ la ostoj ĉesus dolori lin. Sed estis nek tio, nek alio.

Dum la anabaptisto flustre preĝadis, Bujnovskij revenis el la ekstera latrino kaj kvazaŭ malice anoncis, adresante sin al neniu:

– Prepariĝu, ruĝaj maristoj! Ne malpli ol tridek gradoj!

Ŝuĥov do decidis iri al la kuracejo.

Sed tuj ies aŭtoritata mano forĵetis de li la kovrilon kaj la jakon. Ŝuĥov forĵetis la palton, kiu kovris lian vizaĝon, kaj duonlevis sin. Sub li, kun la kapo je la nivelo de l’ supra lito, staris la magra Tataro.

Evidente li deĵoris ekstervice kaj sukcesis veni nerimarkite.

Ŝĉo okcent kvindek kvar! – la Tataro legis la numeron sur la blanka flikaĵo dorse de la nigra palto. – Tri tagoj da karcero kun la kutima laboro!

Apenaŭ aŭdiĝis lia speciala obtuza voĉo, en la tuta duonmalluma barako, kie ne ĉiuj lampoj lumis, kie sur kvindeko da cimoplenaj tabullitoj dormis ducent viroj, tuj aktiviĝis kaj komencis rapide vestiĝi ĉiuj, kiuj ankoraŭ kuŝis.

– Pro kio, civitano estro? – Ŝuĥov demandis, doninte al sia voĉo pli da ploremo, ol li sentis.

Karcero kun la kutima laboro estas nur duonkarcero, ja li ricevos varman manĝon kaj ne havos la tempon por amaraj pensoj. La plena karcero estas sen forlaso de ĝi.

– Ĉu vi levis vin laŭ la signalo? Iru al la komandejo, – la Tataro klarigis pigre, ĉar li, Ŝuĥov kaj ĉiuj ceteraj bone komprenis la kialon de la enkarcerigo.

La senhara ĉifita vizaĝo de la Tataro estis senesprima. Li retrorigardis, serĉante plian viktimon, sed jam ĉiuj, jen en duonlumo, jen sub lampo, sur ambaŭ etaĝoj de la litoj, estis ŝovantaj siajn krurojn en la nigrajn vatitajn pantalonojn kun numeroj sur la maldekstraj genuoj, kaj iuj, jam vestitaj, surmetis siajn paltojn kaj rapidis al la pordo por atendi ekstere dum la restado de l’ Tataro en la barako.

Se Ŝuĥov ricevus karceron pro io, kion li vere meritus, li ne tiel damaĝus kiel nun. Li sentis damaĝon ĝuste pro tio, ke li ĉiam ellitiĝis inter la unuaj. Sed li sciis, ke ne eblas ricevi pardonon de l’ Tataro. Plu senkulpiĝante nur formale, Ŝuĥov en sia vatita pantalono, ne demetita nokte (same kiel ĉe la aliaj, ankaŭ super lia maldekstra genuo estis alkudrita malpuriĝinta kaj ĉifita flikaĵo, sur kiu per nigra, jam fadiĝanta farbo estis skribita lia numero Ŝĉ-854), surmetis sian varman jakon (sur ĝi estis du tiaj numeroj: sur la brusto kaj sur la dorso), plukis siajn feltbotojn el la surplanka amaso, surkapigis sian ĉapon (kun surĉifona numero antaŭe) kaj ekiris post la Tataron.

La tuta 104a brigado vidis, kiel Ŝuĥov estis forkondukata, sed neniu diris eĉ unu protestan vorton: senutilas protesti, kaj kion oni diru? Iom da protekto povus doni la brigadestro, sed li foriris. Do Ŝuĥov silentis, li ne volis inciti la Tataron kaj esperis, ke oni gardos por li lian matenmaĝon.

Ili duope eliris.

La froston garnis nebulo, baranta la spiradon. Du grandaj reflektoroj de sur la angulturoj ĵetegis la lumon laŭ la perimetro de la ĉirkaŭlagera zono. Lumis la lanternoj de la zono kaj la internaj lanternoj. Ili estis dissemitaj tiel dense, ke pro ilia lumo la steloj apenaŭ videblis.

Knarante sur la neĝo per siaj feltbotoj, zekoj* rapide kuris por siaj propraj aferoj – al la latrino, al la vestogardejo, al la deponejo de poŝtaj sendaĵoj, aŭ por fordoni griojn al la individua kuirejo. Ĉies kapoj estis mallevitaj al la ŝultroj, ĉies paltoj estis butonitaj, kaj ĉiuj frostis ne tiom pro la malvarmo, kiom pro la penso pri tio, ke oni devos pasigi la tutan tagon en ĉi tiu malvarmo.

Sed la Tataro en sia malnova armea palto kun ĉifiĝantaj helbluaj koluminsignoj marŝis egalritme, kvazaŭ la frosto ne atakus lin.

Ili iris preter la alta lignotabula barilo ĉirkaŭanta la sever-reĝiman barakon – ŝtonan lageran prizonon; preter la krucdrata barilo, ŝirmanta la bakejon kontraŭ la zekoj; preter angulo de la staba barako, kie sur fosto pendis prujnita relo sur dika drato; preter alia fosto, kie en kontraŭventa ŝirmejo, por ne montri la veteron tro malvarma, pendis termometro kovrita de prujnotavolo. Ŝuĥov kun espero gapis al ĝia lakte blanka tubeto: se ĝi montrus minus kvardek unu gradojn, oni devus ne elpeli ilin por laboro. Tamen hodiaŭ la frosto ne proksimiĝis al kvardek.

Ili venis en la staban barakon kaj tuj iris al la ĉambro por gardistoj. Tie klariĝis, kiel Ŝuĥov komprenis jam survoje, ke li ne enkarceriĝos, sed la afero estis pli simpla: en la gardistejo la planko ne estis lavita. Nun la Tataro anoncis, ke li pardonas Ŝuĥovon kaj ordonis al li lavi la plankon.

Lavado de la gardisteja planko estis tasko de speciala zeko, kiu ne laboris ekstere, – helpdeĵoranto en la staba barako. Sed delonge hejmiĝinta en la stabo, tiu rajtis eniri en la kabinetojn de la majoro, reĝimestro kaj baptopatro, kaj li komplezis ilin, li foje aŭdis sekretojn, kiujn ne sciis la gardistoj, kaj li decidis ke por li estas tro maldigne lavi la plankon en la ĉambro de simplaj gardistoj. Tiuj sensukcese vokis lin kelkfoje, komprenis la aferon kaj komencis al plankolavado altiri laboristojn.

La forno en la gardistejo estis arde hejtata. Du gardistoj, demetintaj siajn supervestojn kaj restintaj nur en siaj malpuraj uniformaj tunikoj, damludis, kaj la tria, ne senvestiĝinte dormis sur mallarĝa benko en sia zonita palto kaj kun feltbotoj sur la piedoj. En angulo staris sitelo kun lavĉifono.

Ŝuĥov ekĝojis kaj dankis la Tataron pro la pardono.

– Dankon, civitano estro! Mi neniam plu kuŝos tiel longe.

Ĉi tie la regulo estis simpla: fininte la laboron, oni rajtas foriri. Nun, kiam Ŝuĥov ricevis la laboron, lia korpo ŝajne ĉesis dolori lin. Li prenis la sitelon kaj sen siaj gantoj (pro la hasto li forgesis ilin sub la kuseno) iris al la puto.

Kelkaj brigadestroj, venintaj el SPP – sekcio de planado de produktado, – amasiĝis ĉe la fosto, kaj la plej juna el ili, eksa Heroo de Soveta Unio, grimpis sur la foston kaj estis senprujniganta la termometron.

De sube oni konsilis:

– Flanken spiru, por ke ne varmiĝu.

– Flanken? Pugen! Ne gravas.

Inter ili mankis Tjurin, la brigadestro de Ŝuĥov. Metinte la sitelon sur la neĝon kaj ŝovinte siajn manojn en la manikojn, Ŝuĥov scivoleme observis. La surfosta viro raŭke diris:

– Dudek sep kaj duono, jen la merdo.

Li refoje rigardis por certiĝi kaj saltis suben.

– Ĝi estas fuŝa, ĉiam mensogas, – iu diris. – Ĉu oni pendigus ĝustan en lagero?

La brigadestroj disiris. Ŝuĥov trotis al la puto. La frosto pikis liajn orelojn sub la mallevitaj, sed ne kunligitaj submentone orelklapoj de lia ĉapo.

La putosupro de interne tiel dike glaciiĝis, ke la sitelo nur pene penetris en la truon, kaj la ŝnuro estis rigida kiel bastono.

Reveninte en la gardistejon kun la vaporanta sitelo, Ŝuĥov apenaŭ sentis siajn manojn kaj ŝovis ilin en la sitelon da akvo kaj iom varmiĝis.

La Tataro mankis, sed enestis kvar gardistoj. Forlasinte la damludojn kaj la dormon, ili diskutis pri la kvanto da milio ricevota en januaro (en la apuda loĝloko sentiĝis nutraĵmanko, sed kvankam la kupona sistemo delonge ĉesis, la gardistoj rajtis aparte de la lokanoj aĉeti kelkajn specojn de nutraĵo je rabatita prezo).

– Blovas! Vi, kanajlo, pli bone fermu la pordon! – deflankiĝis unu el ili.

Estus ege malbone, se matene la feltbotoj malsekiĝus. Kaj li ne havis aliajn piedvestojn eĉ en la barako. Dum la okjara mallibero Ŝuĥov spertis diversajn regulojn pri piedvestoj: iam feltbotoj mankis dum la tuta vintro, iam eĉ ŝuoj mankis, kaj oni devis fari bastoŝuojn aŭ gumŝuojn el radbendoj de pneŭoj de ĈTZ (ili postlasis traktorajn spurojn). Nun la piedvesta situacio pliboniĝis, kaj en oktobro Ŝuĥov ricevis (ĉar li sukcesis iri kun la vicbrigadestro al la provizejo) grandajn ŝuojn kun fortikaj pintoj kaj kun libera spaco sufiĉa por du varmaj vindotukoj. Unu semajnon li promenis kiel naskiĝtagulo, klaketante per siaj kalkanumoj. Kaj en decembro estis disdonitaj feltbotoj – jen la bela vivo, eĉ morto ne minacas. Sed iu diablo el la librotenejo flustris al la ĉefo, ke ricevante la feltbotojn oni redonu la ŝuojn, ĉar estas malordo, se zeko havas du parojn da piedvestoj. Ŝuĥov devis elekti: surhavi dum la tuta vintro siajn ŝuojn aŭ redoni la ŝuojn kaj surmeti la feltbotojn eĉ dum degeloj. Li ja tiel zorgis pri siaj novegaj ŝuoj, moligis ilin per industria ŝmiraĵo, sed ve! Dum ĉi tiuj ok jaroj li nenion domaĝis pli akre ol ĉi tiujn ŝuojn. Oni ĵetis ĉies ŝuojn en unu amason, kaj printempe iu alia prenos ilin. Simile oni amase forprenis ĉies ĉevalojn al kolĥozo.

Nun Ŝuĥov trovis jenan solvon: li rapide elbotiĝis, metis la botojn en angulon, ĵetis en ilin la piedtukojn (lia kulero tinte falis sur la plankon, ja malgraŭ la rapida ekiro karceren li ne forgesis sian kuleron) kaj nudpiede, malavare disverŝante la akvon per ĉifono, impetis al la feltbote vestitaj piedoj de l’ gardistoj.

– Hej, fripono, ne tiel rapide! – kriis unu el la gardistoj, levante siajn piedojn sur la seĝon.

– Ĉu rizo? Por rizo estas alia normo, ne egaligu kun rizo!

– Kial vi, stultulo, prenas tiom da akvo? Ĉu ĉi tiel oni lavas?

– Civitano estro! Aliel oni ne povas lavi la plankon. Ja la malpuraĵo penetris en la lignon…

– Ĉu vi, sencerbulo, iam vidis, kiel via ino lavis la plankon?

Ŝuĥov rektiĝis, tenante en sia mano la gutantan ĉifonon. Li naive ridetis, vidigante la mankon de dentoj, kiuj malaperis pro skorbuto en Ustj-Iĵma en la kvardek-tria jaro. Tiam li estis mortanta; sanga laksado tute senfortigis lin, kaj lia malplena stomako akceptis nenion. Nun de tiu tempo restis nur lia lispado.

– De mia ino, civitano estro, oni forprenis min en la kvardek-unua jaro. Mi ne plu memoras, kia ŝi estis.

– Jen tiel ili lavaĉas… Ĉi tiuj fiuloj nenion povas fari, nek volas fari. Ili ne valoras la panon, kiun oni donas al ili. Oni devas nutru ilin per merdo.

– Por kiu diablo oni lavu ĝin ĉiutage? La malseko ne ĉesas. Aŭskultu, la okcent-kvindek-kvara! Vi nur iom viŝu, por ke estu malsekete kaj ruliĝu for de ĉi tie.

– Rizo! Ne egaligu milion kun rizo!

Ŝuĥov laboris viglege.

La laboro, kiel bastono, havas du ekstremojn: se vi laboras por la homoj, faru bonkvalite; se vi laboras por la estro, afektu modelan laboron.

Se oni laborus alimaniere, oni jam delonge mortus, tio estas certa.

Ŝuĥov ĉifone viŝis la lignan plankon tiel, ke ne restu sekaj lokoj, ĵetis post la fornon la malsekan ĉifonon, ĉe la sojlo enbotiĝis, elverŝis la akvon sur la vojeton, sur kiu paŝadis la estroj, kaj per plej rekta vojo, preter la banejo, preter la malluma frostiĝinta klubejo, impetis al la manĝejo.

Necesis ankaŭ viziti la kuracejon, ja lia tuta korpo doloris lin. Necesis ankaŭ eviti gardistojn antaŭ la manĝejo, ĉar la lagerestro rigore ordonis kapti kaj enkarcerigi la postrestintajn unuopulojn.

Hodiaŭ antaŭ la manĝejo – vere mirinda okazo – ne svarmis homamaso, mankis la vivo. Venu!

En la manĝejo estis vaporo, kvazaŭ en la banejo, frostonuboj, venantaj tra la pordo, miksiĝis kun la vaporo de la balando. La brigadoj sidis ĉetable aŭ amasiĝis inter la tabloj, atendante liberan lokon. Po du-tri laboruloj el ĉiu brigado kun laŭtaj krioj portis tra la homamaso sur lignaj pletoj bovlojn kun balando kaj kaĉo kaj serĉis por ili liberan lokon sur tabloj. Sed jen, iu azeno lignopuga, ne aŭdis la kriojn kaj puŝis la pleton. Plaŭd, plaŭd! Ricevu nukobaton, kaj ankoraŭ unu! Jen tiel! Ne staru survoje, ne gvatu, kie eblas ŝteli manĝojn.

Jen, ĉetable, ankoraŭ ne trempinte sian kuleron, junulo krucosignas. Do, benderano. Kaj novulo: la benderanoj, kiuj longe estas en mallibero, forlasis la krucon.

Kaj la rusoj eĉ forgesis, per kiu mano oni krucosignas.

En la manĝejo estis malvarme, pli multaj manĝis ne senĉapiĝinte, sed malhaste, serĉante en la balando diskuiritajn pecetojn de duonputraj fiŝetoj inter la nigraj brasikfolioj kaj kraĉante fiŝostojn surtablen. Kiam la ostoj amasiĝos, antaŭ la veno de sekva brigado oni forsvingos ilin, kaj ili kraketos sub la piedoj surplanke. Sed kraĉado de ostoj al la planko estas taksata kiel neakurateco.

Meze de la manĝbarako estas du vicoj de fostoj aŭ apogiloj, kaj ĉe unu el la fostoj sidis Fetjukov, sambrigadano de Ŝuĥov, kaj gardis lian matenmanĝon. Li estis unu el la plej malgravaj brigadanoj, malpli grava ol Ŝuĥov. Al eksterulo ŝajnas, ke ĉiuj brigadanoj estas similaj kun la nigraj numeritaj jakoj, sed interne estas malegale, kvazaŭ ŝtupe. Ne eblis komisii al Bujnovskij gardi fremdan bovlon, sed ankaŭ Ŝuĥov akceptas ne ĉian laboron, ja estas malpli altaj ol li.

Fetjukov rimarkis Ŝuĥovon kaj suspiris, cedante la sidlokon.

– Ĉio malvarmiĝis. Mi jam volis manĝi anstataŭ vi, pensante ke vi estas en la karcero.

Li tuj foriris, sciante, ke Ŝuĥov ne lasos al li manĝaĵon kaj mem formanĝos absolute ĉion.

Ŝuĥov elbotigis sian kuleron. La kulero estis kara al li, ĝi trairis kun li la tutan nordon, li mem gisis ĝin en sablo, uzante aluminian draton; sur ĝi estis amatore farita gravuraĵo: “Ustj-Iĵma, 1944”.

Poste Ŝuĥov demetis la ĉapon de sia razita kapo – malgraŭ la frosto li ne permesis al si manĝi kun la kovrita kapo, – kaj, kirlante la distavoliĝintan balandon, rapide kontrolis la enhavon de la bovlo. Estis kutime. Oni verŝis ne de la supro de l’ kaldrono, sed ankaŭ ne de la subo. Kaj Fetjukov ja povintus, gardante la bovlon, elsarki la terpomojn.

La sola bono en la balando estas ĝia varmego, sed nun ĝi tute malvarmiĝis. Tamen, kiel ĉiam, li ekmanĝis nehaste kaj atenteme. Eĉ se la tegmento ekbrulus, ne decus rapidi. Sen konsideri la dormadon, la malliberulo vivas por si mem nur dek minutojn dum la matenmanĝo, ankaŭ kvin minutojn dum la tagmanĝo, kaj kvin dum la vespermanĝo.

La balando ne ŝanĝiĝis de tago al tago, ĝi dependis de tio, kiujn legomojn oni pretigis por la vintra sezono. En la antaŭlasta somero oni stokis nur peklitajn karotojn, kaj do ekde septembro ĝis junio oni manĝis nur la karotan balandon. Kaj nun estis nigriĝinta brasiko. Por la malliberulo la plej grasa tempo estas junio: la legomoj elĉerpiĝas, kaj ilin anstataŭigas grioj. La plej magra tempo estas julio: oni enkaldronigas tranĉitan urtikaĵon.

De la fiŝetoj restis nur ostaroj, la karno deostiĝis kaj disiĝis, nur sur la kapo kaj vosto estis iom da karno. Ŝuĥov lasis sur la fiŝa skeleto nek skvameron, nek karneron, kaj poste li premis per dentoj kaj suĉis la skeleton kaj elkraĉis ĝin surtablen. En ĉiu fiŝo li manĝis ĉion: eĉ brankojn kaj vostojn, ankaŭ la okulojn, se ili estis enkape, sed kiam tiuj grandaj fiŝaj okuloj aparte flosis en la bovlo, li ne manĝis ilin, kaj pro tio oni ridis pri li.

Hodiaŭ, ne veninte en la barakon, Ŝuĥov ŝparis; li ne ricevis sian panporcion kaj manĝis senpane. Panon oni povas poste konsumi, tiel estos pli satige.

La dua plado estis setaria kaĉo. Ĝi kunfandiĝis kiel bulo. Ŝuĥov derompis de ĝi pecetojn kaj manĝis. Eĉ la varma setariaĵo estas sengusta kaj nesatiga: nura herbaĵo, sed flava, simila al milio. Oni lernis kuiri ĝin, ŝajne, de ĉinoj. Kuirite la kaĉo pezas tricenton da gramoj, do en ordo: ne vera kaĉo, sed estas donata kiel kaĉo.

Lekinte la kuleron kaj reŝovinte ĝin en la feltboton, Ŝuĥov surmetis sian ĉapon kaj ekiris al la kuracejo.

Plu same mallumis la ĉielo, de kiu la lageraj lumiloj forpelis la stelojn. Plu la du reflektoroj per siaj larĝaj strioj same tranĉis la lageran zonon. Kiam oni komencis funkciigi ĉi tiun Specialan lageron, la gardistoj havis multajn lumraketojn de la fronto, kaj apenaŭ malaperis la lumo, ili lanĉis la raketojn – blankajn, verdajn, ruĝajn, kvazaŭ en la vera milito. Poste oni ĉesis lanĉi raketojn, probable pro ties multekosteco.

Estis la sama nokto, kiel ĉe la veksignalo, sed la spertaj okuloj laŭ etaj signoj facile konstatis, ke baldaŭ sonos la apelsignalo. La helpanto de la Lamulo (la manĝeja deĵoranto Lamulo tenis helpanton, kiun li nutris) iris al la sesa barako por voki al la matenmanĝo la invalidojn, kiuj ne laboris ekstere. La maljuna pentristo kun barbeto iris al la kultur-eduka sekcio por inko kaj peniko necesaj ĉe la numer-skribado. La Tataro, hastante al la staba barako, grandpaŝe trairis la apelplacon. Ĝenerale, ekstere la homoj malmultiĝis – ĉiuj revenis al siaj lokoj por varmiĝi dum la lastaj dolĉaj minutoj.

Ŝuĥov urĝe kaŝiĝis post la barakangulo, por ke la Tataro ne vidu lin: ja li povos denove alkroĉiĝi. Oni neniam gapu. Necesas strebi, ke neniu gardisto vidu vin solan, sed nur inter aliaj. Eble li serĉas homon por sendi al iu laboro, eble li volas elverŝi al iu sian malicon. Ja en la barakoj oni legis jenan ordonon: je kvin paŝoj antaŭ la gardisto oni demetu sian ĉapon, kaj post du paŝoj oni remetu ĝin. Iu gardisto vagas kiel blindulo, por li ĉio egalas, sed por iuj aliaj tio estas ĝuo. Tiuj inferaj hundaĉoj jam enkarcerigis multajn pro la neglekto de la ĉapa ordono. Ne, preferindas stari post la angulo.

La Tataro foriris, kaj Ŝuĥov jam estis ekironta al la kuracejo, kiam li subite rememoris, ke la alta latvo el la sepa barako petis lin veni ĉi-matene antaŭ la apelo por aĉeti du glasojn da hejma tabako, sed pro la multaj zorgoj tio elsaltis el la Ŝuĥova kapo. La alta latvo hieraŭ vespere ricevis sendaĵon el la hejmo, kaj eble jam morgaŭ tiu tabako elĉerpiĝos, kaj do necesos atendi unu monaton ĝis nova sendaĵo. Lia tabako estas bonega, sufiĉe forta kaj aromanta, malhelbruna.

Ŝuĥov ĉagreniĝis kaj haltis, pensante eble ekiri al la sepa barako, sed la kuracejo jam estis tute proksime, kaj li ektrotis al ĝia sojlo.

La neĝo laŭte knaris sub liaj piedoj.

La kuraceja koridoro, kiel ĉiam, estis tiel pura, ke Ŝuĥov timis paŝi sur la planko. Kaj la muroj estis farbitaj per emajleca blanka farbo. Ankaŭ la meblaro estis blanka.

Sed la pordoj de ĉiuj kabinetoj estis ŝlositaj. Verŝajne, la kuracistoj ankoraŭ ne ellitiĝis. En la deĵorejo sidis la juna helpkuracisto Niĉjo Vdovuŝkin; vestita per freŝa blanka kitelo, li sidis ĉe pura tablo kaj skribis ion.

Neniu alia estis.

Ŝuĥov demetis sian ĉapon, kiel antaŭ estro, kaj, laŭ sia malliberula kutimo direkti la okulojn al nerigardendaj aferoj, konstatis, ke Nikolao skribis egallongajn liniojn unu sub la antaŭaj kaj akurate komencis ĉiun novan linion majuskle. Ŝuĥov tuj komprenis, ke tio estas ne laboro, sed flanka afero, sed tio ne koncernis lin.

– Jen kio… Nikolao Semjonoviĉ… mi estas kvazaŭ… malsana, – honte, kvazaŭ dezirante ricevi ion fremdan, diris Ŝuĥov.

Vdovuŝkin levis siajn trankvilajn, grandajn okulojn. Li surhavis blankan kufon kaj blankan kitelon, sur kiuj numeroj ne videblis.

– Kial tiel malfrue? Kial vi ne venis vespere? Vi ja scias, ke matene la doktoroj ne akceptas. La listo de la nelaborontoj jam estas en SPP.

Ŝuĥov scis ĉion ĉi. Li sciis, ke ankaŭ vespere ne pli facilas liberiĝi de la laboro.

– Vidu, Niĉjo… Ja ĝi vespere, kiam necesas, ne tiel doloras…

– Sed kio estas ĝi? Kio doloras vin?

– Se mi provas kompreni, ja nenio certa doloras, sed la tuta korpo malsanas…

Ŝuĥov ne apartenis al tiuj, kiuj gluiĝas al la kuracejo, kaj Vdovuŝkin sciis tion. Li rajtis matene liberigi de la laboro nur du personojn, kaj li jam liberigis ilin, sub la helverda vitro sur lia tablo estis listo kun du nomoj kaj streko sub ili.

– Ja necesis pli frue zorgi pri tio. Kial vi venas antaŭ la apelo? Prenu!

Vdovuŝkin eligis termometron el la vazo, kien tra truoj en la gaza kovrilo estis mergitaj kelkaj termometroj, viŝis ĝin kaj donis al Ŝuĥov.

Ŝuĥov sidiĝis sur randon de ĉemura benko, nur por ne fali kune kun ĝi. Ĉi tiun lokon li elektis ne speciale, sed nevole montrante, ke la kuracejo fremdas al li kaj li venis pro bagatela afero.

Vdovuŝkin revenis al sia skribado.

La kuracejo troviĝis en la plej fora, malofte vizitata angulo de la lagero, kaj ĝin atingis neniu sono. Neniu horloĝo tiktakis, la malliberuloj ne rajtis havi horloĝojn, kaj la tempon por ili sciis la estraro. Eĉ musoj ne susuris – ĉiujn musojn kaptis la kuraceja kato, speciale postenigita ĉi tie.

Ŝuĥov kun miro sidis en la pura ĉambro, en tia silento, sub hela lampo dum plenaj kvin minutoj farante nenion. Li pririgardis la murojn kaj trovis sur ili nenion interesan. Li pririgardis sian jakon – la surbrusta numero estis iom frotiĝinta, necesas renovigi ĝin por ne esti punita. Per la libera mano li tuŝis sian barbon – ĝi bone kreskis dum pli ol dek tagoj post la lasta banado. Sed tio ne ĝenis lin. Post tri tagoj ili denove iros banejen, kaj tie oni razos ĝin. Kial perdi la tempon en la frizeja vico? Ŝuĥov ne havis iun antaŭ kiu li montru sin bela.

Poste, rigardante al la neĝe blanka kufo de Vdovuŝkin, Ŝuĥov rememoris la lazareton ĉe la rivero Lovatj, kien li venis kun sia difektita makzelo kaj – plumpa sencerbulo! – propravole revenis al la fronto, kvankam li povintus dum eble kvin tagoj kuŝi en la lazareto.

Nun li revis: ekmalsani por du aŭ tri semajnoj, ne mortmalsane kaj sen operacio, sed por kuŝi en la kuracejo, li volonte kuŝus senmove dum tri semajnoj, kaj ne gravas, ke tie oni nutras nur per akveca buljono.

Sed Ŝuĥov rememoris, ke nun eĉ en la kuracejo oni ne kuŝas. Kun iu grupo da zekoj venis la nova doktoro Stefano Grigorjeviĉ, kurema kaj kriema, li mem viglaĉas kaj ne donas trankvilon al la malsanuloj. Li elpensis ĉiujn paŝipovajn pacientojn laborigi por la kuracejo: konstrui barilon, fari promenpadojn, porti grundon al la bedoj, kaj vintre ŝoveli kaj amasigi neĝon por ke la grundo estu malseka somere. Li diras, ke la laboro estas la ĉefa kuracilo kontraŭ ĉiuj malsanoj.

Sed pro laborado ĉevaloj mortas. Oni devas kompreni tion. Se la doktoro mem lacegiĝus ĉe masonado, li probable sidus tre trankvile.

Vdovuŝkin revenis al sia skribado. Li efektive havis “flankan” laboron, nekompreneblan por Ŝuĥov. Li estis reskribanta novan longan poemon, kiun li hieraŭ poluris kaj promesis hodiaŭ montri al la menciita kuracisto Stefano Grigorjeviĉ.

Kiel okazas nur en lageroj, Stefano Grigorjeviĉ konsilis al Vdovuŝkin anonci sin helpkuracisto kaj akceptis lin al la helpkuracista laboro, kaj Vdovuŝkin eklernis vejnajn injektojn je malkleraj laboristoj, kaj je kvietaj litovoj kaj estonoj, kiuj ne povus imagi ke ilia helpkuracisto povas esti tute ne helpkuracisto. Niĉjo estis studento de literatura fakultato, arestita en la dua studjaro. Stefano Grigorjeviĉ volis, ke li verku en mallibero tion, kion oni ne ebligis al li en la libero.

Tra la duoblaj vitroj, netravideblaj pro la blanka glacio, apenaŭ aŭdeble penetris apela sonoro. Ŝuĥov suspiris kaj ekstaris. Li plu febris, sed evidente ne povus eviti la laboron. Vdovuŝkin prenis la termometron kaj rigardis ĝin.

– Vidu, nek tio nek alio, tridek sep komo du. Se estus 38 gradoj, ĉio klarus. Mi ne povas liberigi vin. Vi povas proprariske ne iri al la laboro. Doktoro ekzamenos vin, kaj se li taksos vin malsana – vi ne laboros, sed se li nomos vin sana – vi, kiel laborrifuzinto, trafos al la sever-reĝima barako. Prefere iru labori.

Ŝuĥov respondis nenion, eĉ ne kapmovis; li surkapigis sian ĉapon kaj eliris.

Ĉu sidanto en varmo povas kompreni frostiĝinton?

La frosto premis. La frosta akra nebulo dolore ĉirkaŭis Ŝuĥovon kaj tusigis lin. En la frosto estis dudek sep gradoj, kaj en Ŝuĥov estis tridek sep. Kiu pli fortas?

Ŝuĥov ekkuris en la barakon. La apelplaceto estis tute malplena kaj en la tuta lagero neniu videblis. Estis tiu mallonga, dormiga minuto, kiam jam ĉio pretas, sed ĉiuj ŝajnigas, ke la apelo ne okazos. La eskortistoj sidas en varmaj kazernoj, apogante siajn dormemajn kapojn al la fusiloj, – por ili starado sur turoj en frosto ne estas la sama afero kiel manĝado de butero. La deĵorantoj ĉe la ĉefa elirejo ĵetas karbon al la forno. Gardistoj en sia ĉambro finfumas la lastajn cigaredojn antaŭ la traserĉo. Kaj la malliberuloj, jam surmetintaj ĉiujn siajn ĉifonajn vestojn, zonitaj per ĉiuj ŝnuroj, kovrintaj per ĉifonoj siajn vizaĝojn de la mentonoj ĝis la okuloj kontraŭ la frosto, senmove kuŝas kun la fermitaj okuloj sur la tabullitoj super la litkovriloj sen demeti siajn feltbotojn. Ĝis la momento, kiam la brigadestro krios: “Ek-staru!”

Same kiel la tuta barako, dormetis ankaŭ la 104a brigado. Nur la vicbrigadestro Paŭlo, movante la lipojn, krajonis iun kalkulon, kaj sur la supra lito la anabaptisto Aljoŝka, najbaro de Ŝuĥov, pura, lavita, legis sian notlibron, en kiu estis reskribita duono de la Evangelio.

Ŝuĥov enkuris rapide, sed senbrue, kaj venis al la vicbrigadestro.

Paŭlo levis sian kapon.

– Ĉu oni ne enkarcerigis Vin, Ivano Denisoviĉ? Ĉu viva? (La okcidentajn ukrainojn ne eblas reeduki, eĉ en lagero ili Vi-diras kaj uzas la patronomon ĉe alparolado).

Li prenis de sur la tablo panporcion kaj donis ĝin al Ŝuĥov. Sur ĝi estis ŝutita per ĉerpilo konuseto da sukero.

Kvankam Ŝuĥov rapidegis, li ĝentile respondis (ankaŭ la vicbrigadestro estas estro, de li dependas eĉ pli ol de la lagerestro). Li perlipe prenis la sukeron kaj forlekis la reston de la sukero sur la pano, metis unu piedon sur la finon de la soliveto, sur kiu estis apogita la malsupra lito, por suprengrimpi kaj ordigi sian liton, kaj malgraŭ la urĝo kontrolis sian porcion, pesinte ĝin per la mano, ĉu estas en ĝi la regulaj kvincent kvindek gramoj? Kelkajn milojn da porcioj Ŝuĥov ricevis en prizonoj kaj lageroj, kaj kvankam neniun el ili li mezuris per pesilo, kaj kvankam li, homo timida, ne kuraĝis brui kaj postuli tion kion li rajtis havi, Ŝuĥov, same kiel ĉiu malliberulo, delonge komprenis, ke per honesta pesado oni ne povas longe labori en la pantranĉejo. Iom da pano mankas en ĉiu porcio, sed gravas, kiom mankas. Ĉiutage oni dufoje rigardas sian porcion kaj trankviligas sin – eble hodiaŭ oni ne tro draste trompis min? Eble en mia pano estas preskaŭ ĉiuj normaj gramoj?

“Eble dudek gramoj mankas”, – Ŝuĥov pensis kaj rompis sian panon je du partoj. Unu parton li ŝovis en la internan blankan poŝon de la jako, kiun li mem alkudris (en la fabriko oni faras porzekajn jakojn sen poŝoj). La duan parton, ŝparitan dum la matenmanĝo, li volis tuj formanĝi, sed la hasta manĝado ne estas vera manĝado, ĝi estas vana, nesatiga. Li do decidis meti la duan parton en sian kredencon, sen denove ŝanĝis la decidon, rememorinte, ke helpdeĵorantoj jam dufoje estis draŝitaj pro ŝtelado. La barako grandas kiel malferma korto.

Pro tio, sen ellasi la panon el siaj manoj, Ivano Denisoviĉ eltiris siajn piedojn el la feltbotoj, lasinte en ili la piedtukojn kaj la kuleron, nudpiede grimpis supren, pligrandigis truon en la matracujo, kaj kaŝis tien sian duonporcion inter la segaĵoj. Li deŝiris la ĉapon de sia kapo, prenis el ĝi kudrilon kun fadeno (ĝi estis bone kaŝita en la ĉapo, ja en la traserĉo oni palpas ankaŭ la ĉapojn; foje gardisto estis pikita je la kudrilo kaj pro kolero preskaŭ frakasis la Ŝuĥovan kapon). Per kelkaj kudroj li kunkudris la truon post la kaŝita pano. Intertempe la sukero degelis en la buŝo. Ŝuĥov estis ege streĉita, ja tuj laborplanisto venos kaj krios. Dum liaj fingroj lertege laboris, la kapo antaŭkure planis kion fari poste.

La anabaptisto legis ne senvoĉe, sed kvazaŭ elspirante la vortojn (eble speciale por Ŝuĥov, ja ili, la anabaptistoj, ŝatas agiti, simile al komisaroj):

“Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj; sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo”.

Aljoŝka estas bravulo pro tio, ke li tiel lerte kaŝas sian libron en murfendo, ke en neniu traserĉo oni trovis ĝin.

Per same rapidaj movoj Ŝuĥov pendigis sur litostango sian laborpalton, eltiris el sub la matraco la gantojn, ankoraŭ unu paron da trivitaj piedtukoj, ŝnuron kaj ŝtofpecon kun du rubandoj. Li platigis la matracon (la pezaj segaĵoj en ĝi estis malfacile ordigeblaj), akurate metis la kovrilorandojn sub la matracon, ĵetis la kusenon en ĝian lokon, nudpiede malgrimpis kaj komencis vesti siajn piedojn: unue li ĉirkaŭvolvis ilin per la bonaj tukoj kaj super ili per la malbonaj.

Ĉi tiam la brigadestro laŭte tuspurigis sian gorĝon, ekstaris kaj anoncis:

– La cent-kvara, ĉesu dormi! El-iru!

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov

Notoj de la tradukinto

Ŝuĥov (Шухов). Aleksandr Solĵenicyn (A. S.) donis al la protagonisto la nomon, trajtojn kaj lingvaĵon de la soldato Ŝuĥov, kiu servis en la artileria baterio, kiun A. S. komandis en la fronto. Estas interese, ke la reala Ŝuĥov neniam estis arestita.

lagero (Ruse: лагерь, Germane: Lager). Punlaborejo, kie la malliberuloj laboris; sinonimo: bagno. En la novelo temas pri speciala lagero por kondamnitoj pro politikaj krimoj (artikolo 58) apud Ekibastuz (Kazaĥstano). A. S. pasigis en ĉi tiu lagero tri jarojn (1950-53). Ĉi tiu vorto mankas en PIV, sed ĝin uzis, interalie, I. Ertl en la traduko de Sensorteco de I. Kertész kaj J.-L. Tortel en la traduko de La legisto de B. Schlink. (K. Piĉ en La Litomiŝla tombejo uzis la vorton “lagro”, kiu en Esperanto havas alian signifon.)

baptopatro (кум). Slanga nomo por la estro de la lagera polico. H. T. Willets en sia angla traduko uzas la vorton “godfather”. Reale, la ruslingva vorto “кум” estas la titolo per kiu ne la baptoinfano, sed la gepatroj de la baptito nomas la baptopatron. Post la baptado li havas la devon spirite eduki la infanon.

Socbytgorodok (соцбытгородок). Mallongigo por urbeto de socialisma vivo (городок социалистического быта), kvartalo rande de Ekibastuz, kutime nomata Socgorodok.

Bujnovskij (Буйновский). La prototipo de Bujnovskij estas B. Burkovskij, kiu post la lagero revenis al la mararmeo kaj en la komenco de la 1960aj jaroj, kiam aperis la “Tago”, oficis kiel direktoro de muzeo en la legenda militŝipo “Aŭroro” (Аврора), kies kanonpafo vespere la 25an de oktobro (Gregorie: la 7an de novembro) 1917 estis signalo por la sturmo de la Vintra Palaco en Petrogrado.

kapitano de l’ dua rango (капитан второго ранга = кавторанг). Mararmea rango ekvivalenta al la terarmea subkolonelo.

Devus esti kvar naŭcentgramaj panoj, sed jen nur tri. La malliberuloj ricevis siajn panporciojn (Ruse: хлебная пайка, пайка) en du partoj. Matene: 550 gramoj da sekala pano; vespere: 200-400 gramoj, depende de la laboro. En la menciita situacio nur tri brigadanoj tiutage rajtis ricevis la plenan porcion, kaj do iu el la kvar kutimaj ricevontoj devos havi la reduktitan 750-graman porcion.

Ŝĉo okcent kvindek kvar (Щ-854). A. S. havis en la lagero la numerojn Щ-232 kaj Щ-262, la lastajn numerojn li detranĉis ĉe sia liberiĝo kaj sekrete kunportis al la libero.

civitano estro (гражданин начальник). La malliberuloj ne rajtis alparoli la estrojn per la vorto kamarado, uzata unue inter la komunistoj, poste inter ĉiuj sovetianoj.

zeko (зэк). Voĉa formo de la mallongigo з/к (legata kiel ze-ká) de la vorto заключённый (malliberigito). H. T. Willets en sia angla traduko uzas la vorton “zek”.

helbluaj koluminsignoj. La surkolumaj insignoj de la oficistoj de la Ĉefa Administracio de Lageroj (Gulago) de la Popola Komisariato pri Internaj Aferoj de USSR havis cejanan koloron.

la kupona sistemo delonge ĉesis. La manĝkupona sistemo, enkondukita en USSR pro la milito en julio 1941, ĉesis en decembro 1947.

ĈTZ (ЧТЗ). Mallongigo de Ĉeljabinska Traktora Uzino.

Ustj-Iĵma (Усть-Ижма). Vilaĝo ĉe la enfluo de la rivero Iĵma al Peĉora (nun en Komia Respubliko), apud kiu estis vaste konata lagero.

balando (баланда). Komuna nomo por ĉiu speco de mallibereja supo, akveca kaj sengusta (origine tiun nomon havis betfolia supo).

benderano (бендеровец). Tipe malklerula misskribo/misproponco de la vorto “banderano” (бандеровец), t. e. ano de la dekstra frakcio de Organizo de Ukrainaj Naciistoj, gvidita de Stepan Bandera kaj aginta en okcidenta Ukrainio post la fino de la Dua Mondmilito. En Sovetunio oni nomis banderano ĉiun ukrainan naciiston, sendepende de la (ne)aparteno al OUN(b).

Vdovuŝkin (Вдовушкин). La prototipo de Vdovuŝkin estas N. Borovkov el la urbo Astraĥanj, kiu post la liberiĝo studis medicinon por iĝi psikiatro kaj daŭre verkis poemojn.

Lovatj (Ловать). Rivero en Belarusio kaj Ruslando, en februaro-marto 1942 tie, oriente de la urbo Staraja Russa, okazis bataloj inter la Hitlera kaj Ruĝa armeoj. Ĉi tiun riveron A. S. mencias en kvar siaj verkoj.

patronomo (отчество). La dua parto de la oficiala rusa nomo (1. persona nomo / baptonomo, 2. patronomo, 3. familinomo), kiun oni ricevas el la persona nomo de la patro per aldono de la finaĵo -oviĉ, -jeviĉ, -iĉ (por viroj), ~ovna, -jevna, -iĉna, -iniĉna (por virinoj). La uzado de la patronomo estas signo de ĝentileco de la parolanto kaj respekto al la alparolato.

“Nur neniu el vi suferu <…> li gloru Dion en tiu nomo”. Petro I, 4: 15.

 

Dum iu longa lagera vintra tago en la 1950a jaro mi kun mia kunulo portadis ŝarĝojn per manportilo, kaj mi pensis: kiel eblas prisktibi nian tutan lageran vivon? Esence, sufiĉas priskribi unu tagon en detaloj, en etaj detaloj, kaj necesas priskribi tagon de plej simpla laborulo, kaj en tio respeguliĝos nia tuta vivo. Tute ne necesas amasigi iujn teruraĵojn, tiu tago devas esti ne speciala, sed ordinara, jen ĉi tiu tago el kiuj kunmetiĝas jaroj. Ĉi tiel mi pensis, kaj ĉi tiu penso restis en mia menso, dum naŭ jaroj mi ne tuŝis ĝin, kaj nur en 1959, post naŭ jaroj, mi sidiĝis kaj verkis… (Aleksandr Solĵenicyn)

 

La tradukinto dankas al Tomasz Chmielik, István Ertl, Paweł Fischer-Kotowski, Kalle Kniivilä, Zbigniew Kornicki kaj Anatolij Sidorov, kiuj tralegis la tradukon kaj donis multajn valorajn konsilojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018, №12).
Oni ne rajtas republikigi ĝin plene aŭ parte sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi