Orienta Almanako: Kristnaska donaco de La Ondo

Orienta AlmanakoHodiaŭ, la 25an de decembro, kiam pluraj kristanaj eklezioj festas Kristnaskon, la redakcio de La Ondo de Esperanto disponebligis al siaj abonantoj literaturan suplementon por 2018. Ĝi estas bita reeldono de Orienta Almanako, unue eldonita kiel literatura aldono al La Ondo de Esperanto en la 1913a jaro. Ĝin kompilis kaj redaktis Boris Isidoroviĉ Kotzin [kócin] (Борис Исидорович Коцын, 1887-1958), filo de Isidor Kocyn kaj ties edzino Teresia (Tereza), fratino de Klara Zilbernik (do B. Kotzin estis bonevo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof).

Orienta Almanako enhavas 17 prozajn verkojn. Ili estas tradukitaj el la lingvoj araba, armena, ĉeĉena, ĉina, hebrea, hinda, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara. Kvankam la antologieto ne estas sufiĉe reprezenta, kaj kelkaj el la verkoj estas malfortaj literature aŭ lingve, ni reeldonis ĝin kiel bitlibron, ja dum pli ol cent jaroj post ĝia apero en Esperanto ne estis eldonita dua simila antologio en Esperanto kun verkoj de diverslandaj Aziaj aŭtoroj.

Ĉi tiu 80-paĝa bitlibro estas eldonita laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi ne estas aĉetebla, kaj por ricevi ĝin oni devas aboni La Ondon, ja ĉiuj novaj abonantoj por 2019 rajtas senpage elŝuti la tutan jarkolekton 2018 inkluzive de la literatura suplemento.

La Ondo de Esperanto (11 numeroj laŭ “pdf” kaj “ePub” + literatura suplemento) estas abonebla kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal kaj bankkartoj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Gajan Kristnaskon kaj Bonan Novan Jaron 2019!

deziras
Halina Gorecka, eldonanto
Aleksander Korĵenkov, redaktoro
La Ondo de Esperanto

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi