Kalle Kniivilä forsendita el Moskvo

KalleLaŭ pluraj retinformoj (ekzemple, en Lenta.ru https://lenta.ru/news/2018/12/21/chemodan_vokzal_stokholm), la konata sveda ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de “Libera Folio”, kiu antaŭnelonge ekoficis kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, estas forsendita el Ruslando.

Ĉi tiu ago estas respondo de Ruslando al la decido de Svedio ne doni vizojn al du Ruslandaj diplomatoj, kiuj estis suspektitaj pri ligo kun Ruslandaj sekretservoj.

AlKo

Ĉe represo bonvolu mencii la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2018/12/kniivila/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Kalle Kniivilä forsendita el Moskvo

  1. Alex diras:

    Mi ŝatas la teorion de Oleg! 🙂

  2. Ĉajka Oleg diras:

    Tio estis sekreta misio de Kalle: li venis al Moskvo per la kosto de la svedia ambasadejo por partopreni Voskvan Lingvan Festivalon. 🙂 Kaj por karesi la katinjon, certe.

  3. Igor Sokolov diras:

    Ho, kia dilemo!..
    Mi eĉ ne scias, kiel reagi…
    Ĉu indigni, ke oni mistraktas la senofendan esperantiston?..
    Aŭ ĉu mi drinku iom da vodko, por fariĝi simpla rusa ulo kaj deklari, ke tielajn kanajlojn necesas forpeli per “aĉa balailo”?..
    Sed dum mi kapablas rezoni pli-malpli objektive, mi supozu, ke ĉi-svedo estas bedaŭrinde ankoraŭ unu ekzemplero el la vico da “ruso-fobiantaj” espetantistoj, similaj al Ĝorĝ Soros kaj Ivo Lapena.

  4. Rusofilo diras:

    Ju pli vivas des pli konvinkas: ĝuste Stalino persekutis esperantistoj kiel “malamikoj de popolo”! Nuntempe komencis tia moderna “malamikeco” kial aĉuloj postulis reveni nomon de srato de Zamengof en Kazan, poste – defendis teroriston, nun – tiun spionon!

  5. Verda Nerdo diras:

    Kara Valentin, vi tro malkaŝe anoncas por kiu vi voĉdonis laste. Min miras tia malkaŝemo.

    Pli malkaŝe eblis skribi nur tiel ĉi: “En miaj revoj, mi pasie kisas al *** la maldekstran testikon.”

  6. Valentin Melnikov diras:

    Kiam mi interparolis kun li en Moskvo antaŭ ~monato, li i.a. diris, ke ne ŝatus longe resti en Rusio, ĉar lia edzino enuos sen li.
    Do jen lia revo plenumiĝis.
    Iuj nun certe diros, ke lin forpelis “Homoj de Putin”, pro lia fia llibro.
    Necesus uzi tiun okazon por reklami Esperanton.
    La metodikon priskribis Louis Beaucaire, legu:
    “KIEL MI ORGANIZIS SEKSATENCON POR LA PROPAGANDO DE ESPERANTO”

    😉

Respondi