La Esperantisto de la Jaro: la projekto daŭras

OndoAntaŭ dudek jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Per ĉi tiu honora titolo estas distingata(j) persono(j), kiu(j) en la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Nun la elektokomisiono konsistas el 18 kandidatigantoj kaj 17 elektantoj. Ĉi tiu komisiono havis jam dudek laborsesiojn kun jena rezulto:

1998. William Auld
1999. Keppel Enderby
2000. Hans Bakker, Mauro La Torre, Jouko Lindstedt
2001. Osmo Buller
2002. Michel Duc Goninaz
2003. Dafydd ab Iago
2004. Helmar Frank
2005. Povilas Jegorovas
2006. Bertilo Wennergren
2007. Peter Zilvar
2008. Ilona Koutny
2009. Aleksander Korĵenkov
2010. Katalin Kováts
2011. Dennis Keefe
2012. Peter Baláž
2013. Mark Fettes
2014. Mireille Grosjean
2015. Chuck Smith
2016. Stefan MacGill
2017. Trezoro Huang Yinbao

Dum la dudek-jara sekretariado mi havis ne nur la taskon kunordigi la komisionon, kio ne ĉiam estis facila pro neperfektaj komunikiloj, sed ankaŭ la plezuron anonci la nomojn de la laŭreatoj kaj la honoron esti la unua gratulanto de ĉiu nove elektita “heroo de la jaro” nome de nia internacia teamo.

Ekde la dudek-unua elekto la sekretariadon de la projekto prizorgas la vicredaktoro de La Ondo de Esperanto, konata esperantista kaj socia aktivulo Paŭlo Fischer-Kotowski, kiu je la Zamenhofa Tago anoncos la nomon de la Esperantisto de la Jaro 2018. Mi dankas ĉiujn nunajn kaj eksajn komisionanojn pro la multjara kunlaboro kaj kunlaboremo.

Sukcesan laboradon!

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/12/gorecka-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi