Zamenhoffesto en Berlino kun La Ondo

Prezentado de Nia diligenta kolegaro en Berlino (Foto: Fritz Wollenberg)

Denove berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al Zamenhoffesto en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). La domo mem nomiĝas Oranĝerio pro la ekstera koloro de la konstruaĵo.

Ĉi-jare ni sukcesis celebri la datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof ekzakte la 15an de decembro. La salonon ni jam mendis unu jaron antaŭe.

Al la Zamenhoffesto venis ĉirkaŭ 40 personoj. Denove venis geamikoj el Szczecin kaj Zielona Góra, sed ankaŭ el Moskvo. Speciale invititaj estis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrado por la festprelego. La eldonantino kaj la redaktoro de La Ondo de Esperanto tre bone prezentis sian enciklopedion Nia diligenta kolegaro kun 200 biografioj de eminentaj esperantistoj tutmonde, menciinte multajn interesajn faktojn kaj fonajn anekdotojn kaj ankaŭ la resuman statistikon. Dum la prelego ili speciale atentigis pri esperantistoj, kiuj vivis en Berlino aŭ havis rilatojn al Berlino kaj Brandenburgio.

Interesa kontribuaĵo ankaŭ estis raporto de Ronald Schindler pri la UK en Lisbono. Sekvis raporto pri la stato de la preparoj por la Germana-Pola Esperanto-Kongreso en 2020, kiu okazu en Frankfurto ĉe Odro. Ulrich Brandenburg, prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, menciis la atingojn sed ankaŭ la problemojn, kiuj aperis dum la pasintaj monatoj.

Fritz Wollenberg prezentis la festlibron pri Ulrich Lins, la aŭtoro de la libro La danĝera lingvo, kiu ĉi-jare festis la 75an datrevenon de sia naskiĝo.

Halina Gorecka ĝojigis la ĉeestantojn per proklamo de la elekto de la Esperantisto de la Jaro 2018. Ĉi tiun honoran titolon per plimulto da voĉoj ricevis la japana samideano Hori Jasuo.

Grandajn aplaŭdojn ricevis la koncertoj de Stephan Schneider el Berlino kaj de Elena Wilke de ĴeLe el Ŝvedt.

Denove okazis la kutima kafumado. Vespere ni estis regalitaj per bongusta supo kun kolbasetoj kaj bele ornamitaj bulkoj. La kuiristoj ne forgesis prezenti ankaŭ vegetarajn/veganajn manĝaĵojn.

La sekvonta Zamenhoffesto okazos la 14an de decembro, espereble en la sama domo. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Ronaldo

Cxi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/12/germanio-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi