Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

FettesLa bezono senti nin kune

Unu el miaj antaŭuloj kiel Prezidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉiujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj asocioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: duonon, kvaronon, okonon, kiu scias? Preter difinaj defioj, pro la disvastiĝo de interreto la lingvo estas pli kaj pli facile lernebla kaj uzebla ekster ajna organiza kadro. Se multiĝas komencantoj kaj progresantoj, kiuj apenaŭ scias, kio estas UEA – en kiu senco mi estas ilia prezidanto?

Kaj tamen, tamen… mi komprenas mian antaŭulon.

En la regulaj retkunsidoj de la Estraro, ĉiun duan semajnon, ni traktas amason da temoj kiuj tuŝas la vivon de Esperantujo, ne nur en la riĉaj landoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko, sed krome kaj eĉ precipe en la “plimulta mondo” – la landoj, kie loĝas la plej granda parto de la homaro. En tiuj kunsidoj, oni ekhavas pli ĝustan komprenon de la vasteco kaj diverseco de nia tutmonda komunumo. Kaj temas ne nur pri la nunaj esperantistoj. Nia Estraro devas krome pensi pri la potencialaj esperantistoj – pri tiuj milionoj da homoj, kiuj enkore estas niaj samideanoj, eĉ se ili ankoraŭ ne trovis sian vojon al la lingvo. Ili ekzistas ĉie, en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de la mondo, kaj ne nur en tiuj lokoj, kiujn ni mem persone konas aŭ konsideras gravaj.

Tiu malfermiteco, tiu zorgo pri ĉiuj homoj, kies korojn tuŝis aŭ povus tuŝi la revo kaj realo de Esperanto – tio estas kerna vivneceso por asocio, kiu aŭdacas nomi sin universala. Mi estas fiera, ke UEA ekde sia fondo ludas tiun vojmontran rolon. Tiuj samaj valoroj respeguliĝas ekzemple en niaj fondaĵoj, nemalhavebla rimedo por konkrete esprimi solidarecon inter homoj pagipovaj kaj nepagipovaj, inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento. Miloj kaj miloj da tiaj agoj de reciproka, transkultura aprezo kaj subteno fluas tra niaj kontoj ĉiujare.

Ankaŭ la nova membrosistemo de UEA enkorpigas tiujn valorojn. Ĉiu membriĝo de homo el riĉa lando subvencias la malpli kostan aliĝon de homo el malpli riĉa lando. Ĉiu membriĝo estas, do, solidara ago. Kiel ajn evoluos la organizaj kaj kulturaj formoj de la Esperanto-movado, mi estas certa, ke restos bezono de tia komuna universala asocio, en kiu ni povas senti nin kune – asocio kiu ebligas al ĉiuj homoj, per la simpla pago de kotizo, esprimi sian kredon je la nuno kaj estonteco de Esperanto.

Tial, sojle de nova jaro, mi invitas ĉiujn legantojn de ĉi tiu mesaĝo aliĝi al UEA, montrante tiel fidon al nia komuna forto. Kaj samtempe mi sendas bondezirojn ne nur al niaj aktualaj membroj, sed al ĉiuj homoj, kies vivon lumigas la lingvo de Zamenhof. Viaj zorgoj estas niaj zorgoj; viaj aspiroj estas niaj aspiroj. Kiel via Prezidanto, mi laboras kun niaj estraranoj kaj komitatanoj, niaj ĉefdelegitoj kaj komisiitoj, niaj mecenatoj kaj honoraj membroj, por kunkonstrui tian mondan asocion, kiun ni ĉiuj meritas kaj bezonas.

Mi deziras entuziasman, amikecan, kaj solidarecan jaron 2019 al ĉiuj esperantistoj!

Mark Fettes
Prezidanto de UEA

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №775.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

  1. Grigorij Arosev diras:

    Malgraŭ patosa espero de Mark Fettes pri la nova membrosistemo mi prognozu, ke UEA havos signife malpli da membroj ĉi-jare. “Memoru ĉi tiun tweet-on”, kiel oni diras.

    Mankas al mi kompreno, kial mi devas nun pagi 44€ anstataŭ pli fruaj 11€, kaj eĉ ricevante pro tio malpli da servoj. Rezonado pri “subvencio” estas kripla: se mi volas subvencii aliajn homojn, mi faras donacojn por iu fonduso. Sed nun oni devigas membrojn el “pli riĉaj landoj” (kiuj, membroj, ankaŭ povas esti ne riĉaj) subvencii, ĉu oni volas tion, ĉu ne.

    Tio estas aroga ago de UEA-estraro, kiu neniam demandas siajn membrojn, sed nur ordonas kaj ukazas. Estas hontinde agi tiamaniere.

Respondi