Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2018

La Ondo de Esperanto1. Antaŭ 110 jaroj mortis Léonce Vallienne (1854-1902-1908), en Esperanto ofte nomata Henri Vallienne, franca kuracisto, poeto kaj esperantisto; aŭtoro de la pioniraj Esperanto-romanoj Kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908), tradukinto de Eneido kaj de aliaj verkoj, kunfondinto (kun Ch. Verax) de Internacia Revuo Medicina (1906), kunfondinto kaj la unua vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (1908). — Legu pli en NDK, p. 290-291.

3. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Nikolaj Nikolajeviĉ Rytjkov (Рытьков, 1913-1926-1973), rusa aktoro kaj esperantisto, arestita en marto 1938 pro kontraŭsovetia agado kaj kondamnita al okjara punlaborado, post kiu li estis ekzilita ĝis novembro 1955; li ofte deklamis poemojn kaj prozaĵojn en Esperanto, el kiuj 18 aperis en la 44-minuta sondisko Elektitaj eroj (1971); ekde 1965 loĝis en Britio.

4. Antaŭ 85 jaroj mortis Fabian Markoviĉ Zamenhof (1868-1933), frato de la aŭtoro de Esperanto, konata kiel Felikso Zamenhof kaj FEZ, aŭtoro de Esperanto-poemoj.

14. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Fabrizio Pennacchietti (1938-1953- ), itala filologo (profesoro pri semidaj lingvoj) kaj esperantisto; membro de la Akademio de Esperanto (1979-89); fonda membro, senatano kaj prezidanto (2008-11) de AIS.

15. Tago de la Esperanta Libro, festata je la naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (1859-1917), iniciatoro de Esperanto.

15. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Đào Anh Kha (1923-1947-2012), vjetnama ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto; kunfondinto kaj ĝenerala sekretario (1956-79) de VPEA, redaktoro de Informado el Vjetnamio (1956-75); aŭtoro, tradukinto kaj redaktoro de pluraj Esperanto-libroj, membro de la Akademio de Esperanto (2004-12), honora membro de UEA (2001). — Legu pli en NDK, p. 68-69.

16. Antaŭ kvin jaroj mortis Helmar Frank (1933-1974-2013), germana kibernetikisto kaj esperantisto; realiginto de la propedeŭtika projekto “Lingvo-Orientiga Instruado” (1975-82), prezidanto de la Eŭropa Klubo (1974-2009), iniciatinto kaj la unua prezidanto (1983-2007) de AIS, aŭtoro de pluraj Esperanto-libroj kaj artikoloj, rektoro de IKU en la 75a UK (Havano, 1990), la Esperantisto de la Jaro 2004. — Legu pli en NDK, p. 96-98.

22. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Jaroslav Mařík (1913-1934-1997), ĉeĥa patent-juristo, ĵurnalisto kaj esperantisto, kunlaborinto de La Verda Stacio kaj de la Esperanto-programo de Radio Prago; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj libroformaj kaj gazetaj verkoj, inkluzive de biografiaj, bibliografiaj kaj historiaj artikoloj, pro kiuj li estis nomita “marŝanta enciklopedio pri la movado”, honora membro de UEA (1992).

25. Antaŭ kvin jaroj mortis Ljubomir Trifonĉovski (1958-1973-2013), bulgara pupteatra dramaturgo kaj esperantisto; aŭtoro kaj tradukinto de kelkaj Esperanto-libroj, ĉefredaktoro de Literatura Foiro (1996-2013), sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008-13), vickonsulo de la Esperanta Civito (2002-13).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №12.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2018/12/decembro-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi