Ekskursa programo de BET-55

La turisma programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio), enhavos tuttagan kaj duontagan ekskursojn.

Tuttaga ekskurso: Biržai – Pakruojis

Matene ni veturos per buso al Biržai, urbo en la nordo de Litovio, proksime al Latvio. Biržai estas fama pro la kastelo-fortikaĵo, konstruita en la 16a jarcento. Nuntempe en la kastelo funkcias muzeo de la distrikto, en kiu ni konatiĝos kun iloj de tradicia bierfarado, ĝia teknologio kaj gastamaj tradicioj de aŭkŝtajtoj. Sidiĝinte ĉe tablo, ni gustumos bieron, fromaĝon kaj panon de la distrikto Biržai.
Poste ni vizitos la regionan parkon, kie ni vidos ekspozicion pri karstaj procezoj. Ni piedros la 525-metran ponton super la lago Širvena ĝis la bienpalaco de Astravas, promenos laŭ 700-metra geologia pado, grimpos al la ŝip-simila rigardoturo de Kirkilai.

Poste ni veturos al la bienpalaco de la urbeto Pakruojis, kie en taverno nin atendos tagmanĝo. Post la tagmanĝo ni konatiĝos kun la bienpalaco kaj ĝia interesa historio. Ĉi tiu palaco estas la plej granda konserviĝinta ĝis nun tuta komplekso de bienpalacaj konstruaĵoj en Litovio, okupanta 40-hektaran terenon.

La bienpalaco estas registrita en la listo de la Litovia heredaĵo kaj en la libro de rekordoj de Litovio, kiel la plej granda palaca bieno. Fine de la ekskurso ni vizitos mistikan subtegmentejon de la palaco, kie ni gustumos eksterordinaran baronan trinkaĵon.

Duontaga ekskurso: Bieno de aromaj plantoj

Ni ekskursos al bieno de aromaj plantoj, kiu troviĝas proksime de Panevėžys. La titolo de la ekskurso – aromaj herbaĵoj – sugestas, ke ĉiujn plantojn de la bieno kunigas eksterordinaraj, specialaj odoroj. Ilia utiligo povas esti tre vasta. En la bieno ni ekscios pri kuraca valoro de la plantoj. Ni ankaŭ gustumos diversajn teojn el aromaj plantoj kaj plej bongustajn ni povos aĉeti por memoro kaj donacoj.

Antanas Visockas

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/12/bet-72

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi