Kial veni al Paneveĵo?

Panevėžys

Paneveĵo, la urbo de BET-55 (Foto: Turisma Informa Centro de Panevėžys)

Paneveĵo (litove: Panevėžys, pole: Poniewież, ruse: Поневеж) estas la urbo, en kiu Litova Esperanto-Asocio kaj la urba Esperanto-klubo “Revo” en 2019 organizos la tradician esperantistan kunestadon Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La proverbo asertas: bonokazoj aperas, sed ne ripetiĝas. Atentu do – ne nur pro BET endas veni la urbon situantan ĉe la bordoj de la rivero Nevėžis.

La urbo Paneveĵo, la kvina laŭ la loĝantaro urbo de Litovio, situas mezvoje inter du ĉefurboj: la Litovia Vilno kaj la Latvia Rigo. En 2014 Paneveĵo estis la kultura ĉefurbo de Litovio, kaj specialan atenton oni dediĉis al konatigo de la urbanoj kun kulturoj de aliaj landoj (Ĉinio, Japanio, Francio, Danlando, Svedio, Italio, Germanio k. a.). Nun Paneveĵo esperas pri reciproka atento de aliaj landoj al si mem. Veturontoj al UK en Lahtio, ne preterveturu senhalte!

La origino de la urbonomo Panevėžys estas klara: ĉar la urbo establiĝis ĉe la rivero Nevėžis, ĝi ricevis la adekvatan nomon: la prefikso pa- (apud) + rivernomo = loĝloko apud la rivero Nevėžis. Ĉi tiu 209-kilometra rivero estas la sepa laŭ la longeco litova rivero. La radikon de la rivernomo vėž oni derivas de la prahindeŭropa vorto vaagh, kiu signifas brui, muĝi. La negacia prefikso ne faras la signifon de la rivernomo nebrua: ne-vėžis.

Laŭlegende la Litovia Granda Duko Vytautas la Majesta en 1414 survoje al Vilno ĉi tie rimarkis paganan templon, sed arkivoj pri tio mutas. Dokumente la urboloko estis menciita nur la 7an de septembro 1503 en la Donacakto de la Litovia Granda Duko kaj Pollanda Reĝo Aleksandro. Laŭ ĝi la kampo apud la rivero Nevėžis estis transdonita al la paroĥestro de la urbeto Ramygala (24 km sude), devigante tiun konstrui ĉi tie preĝejon (ligna preĝejo estis konstruita en 1507). La paroĥestro ricevis la rajton fondi drinkejon kaj produkti medon, bieron kaj likvoron, konstrui banejon por la lokuloj. Tiel estiĝis la malnova Paneveĵo.

Kiel vera urbo Paneveĵo ekkreskis nur en 1873, kiam estis konstruita fervojo al urbo Daugavpils (ruse: Dinaburg, poste Dvinsk), tra kiu jam iris la fervojo Peterburgo-Varsovio.

Panevėžys

En la malnova Paneveĵo

En 1897 la urbo jam estis industriiĝinta – funkciis fabriketoj leda, bombona, alkohola, tabaka. Ĝi havis 12,9 mil loĝantojn; 50,47% el ili estis judoj; 19,58% poloj (fakte pollingvaj litovoj); 12,74% rusoj; 12,13% litovoj; 1,67% germanoj. La Unua Mondmilito konsiderinde influis la nacian konsiston de la loĝantaro. En 1923 el 19,2 mil loĝantoj 53,87% estis litovoj; 36,03% judoj; 5,14% poloj; 3,33% rusoj; 0,57% germanoj. Dum la jaroj 1923-1926 multaj judoj migris al Palestino kaj Usono. En 1939 la loĝantaro kreskis ĝis 26,6 mil.

La evoluon de la urbo kaj la ŝanĝiĝon de la loĝantaro grave influis la Sovetunia okupacio en 1940, reokupacio en 1944, naziaj kaj komunistaj reprezalioj, likvido de la sendependeco de Litovio. Multaj litovoj spertis ekzilon al profundaj regionoj de Sovetunio. Senkompata plago atingis la judan loĝantaron – la plimulto de la iamaj Paneveĵaj judoj pereis kiel viktimoj de la kruela nazia holokaŭsto. Inter la pereintoj estis ankaŭ prezidanto de la Paneveĵa Esperanto-Asocio Jakobo Kanas (1900-1941), esperantisto ekde 1922, instruisto de pluraj Esperanto-kursoj.
Post la Dua Mondmilito la duondetruitaj urbaj entreprenoj estis rekonstruitaj, aperis kelkaj novaj grandaj industriaj entreprenoj. Apud la urbo lokiĝis Sovetuniaj armeaj bazoj. Alvenis multaj rusparolantoj. Nun en Paneveĵo, kiu havas preskaŭ 100 mil loĝantojn, litovoj faras 96,1% de la loĝantaro, rusoj – 2,4%, ukrainoj 0,3%, poloj 0,2%. Judoj? En la urbo, iam duone juda, nun loĝas nur iom pli ol cent judoj.

La mondmilitaj detruoj kaj brulegoj pereigis multon el la memorinda pasinteco, tamen iom da malnovaj vizitindaĵoj kaj vidindaĵoj postrestis. La plej malnova konstruaĵo de la urbo datiĝas je 1614. Ĝi estas arkivo de terenoj kaj juĝejoj de la 17a-18a jarcentoj. Imponas la riĉa etnografia muzeo en la domo de la litova nobelo Moigys el la 19a jarcento. Tie elstaras la kolekto de insektoj, la plej granda en Litovio. Atentindaj estas kelkaj funkciantaj urbaj kirkoj; la ŝtonaj katedralo de Reĝo Kristo (1929), la preĝejo de Sankta Triunuo (1803), la preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo (1885); la lignaj: la rusortodoksa preĝejo (1892), la rusa malnovritana (rekonstruita en 1926), luterana (1850). El ok antaŭmilitaj judaj sinagogoj postrestis nur unu – negranda renovigota ŝtona sinagogo, nefunkcianta pro manko de preĝantoj.

En la urbo funkcias kelkaj teatroj. La plej atentinda estas la drama teatro Miltinis. Ĝin fondis en 1940 Juozas Miltinis (1907-1994), reĝisoro kiu studis la teatran arton en Parizo. Dum la Sovetunia periodo liaj spektakloj iĝis eksterordinara kultura fenomeno (li spektakligis verkojn de Sofoklo, Ŝekspiro, Borchert, Ĉeĥov, Dürrenmatt k. a.). La famo pri la spektakloj disvastiĝis. Por spekti ilin venis ekskursoj el la tuta Litovio kaj eĉ grupoj el Leningrado (Sankt-Peterburgo). Miltinis kreskigis multajn aktorojn, inter kiuj la plej elstara estis la drama kaj filma aktoro Donatas Banionis. Lia majstra ludo de Sovetunia spiono en la filmo Morta sezono (Мёртвый сезон, 1968) decidigis la estontan Ruslandan ŝtatestron Vladimir Putin elekti la sekuristan profesion (senkomente!).

Juozas Miltinis sidas antaŭ la teatro
(Foto: Vida Kulikauskienė)

Paneveĵo al multaj plaĉas pro la abundo de dekoraj kaj memorsignaj monumentoj. Antaŭ la teatro sidas la reĝisoro Juozas Miltinis (2007, skulptisto R. Midvikis); se vi bonvolos brilpoluri lian ŝuon, vi iĝos sukcesa homo. En la korto de la pup-kaleŝa teatro staras skulptaĵo de Hans Christian Andersen. Ĉe la teatro Menas (Arto) staras Donkiĥoto. En la orienta urboparto majestas la skulptaĵo “Kanto de libero”. La plej impona estas monumento de la urbofondinto – Litovia Granda Duko kaj Pollanda Reĝo Aleksandro sur la placo de Libereco (2003, skulptisto St. Kuzma). Historie grava estas la monumento “Tristanta juda patrino” sur la loko de la iama juda tombejo (2009, skulptisto V. Tallat-Kelpša).

Al la partoprenantoj de BET oni ofertos kelkajn proksimajn ekskursojn. Oni proponos viziti la bienon en Bistrampolis. La bienon ekde la fino de la 17a jarcento regis la nobeloj Bistram. Ilia parenco, la nobelpremiita verkisto Henryk Sienkiewicz en la bieno verkis sian historian trilogion. La nuna duetaĝa bienpalaco estis finkonstruita en 1850.

Alia logaĵo, 20 km sude de la urbo, estas rezervejo de Eŭropaj bizonoj, fondita en 1969. Ilian vivon oni povas observi desur speciala alta observejo. Laŭvoje al la bizonejo, en la regiona parko de la urbeto Krekenava, oni povos grimpi sur la 30-metran observoturon, kaj de ties observa rondplaco oni povos ĝui la pejzaĝon ĉirkaŭ la rivero Nevėžis kaj la urbeton mem. Ĉi tiu belvidejo estis konstruita en 2014 danke al financa subteno de Eŭropa Unio.

Nur 4 km norde de Paneveĵo, en la apudurbo Piniava la kolektanto Klementas Sakalauskas (honora civitano de Paneveĵo) akumulis multe da teknikaj antikvaĵoj. En lia muzeo estas eksponataj malnovaj aŭtoj, terkulturaj maŝinoj, hejmaj iloj, muzikmaŝinoj, popolaj skulptaĵetoj ktp. La posedanto mem prizorgas kaj restarigas la eksponaĵojn, rakontas historiojn de ilia trovo.

Paneveĵo estas unu el la gravaj urboj en la Litovia Esperanto-movado. En la Zamenhofa adresaro de la unua milo da personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto (1889), enestas iu Z. R. Gandin el Paneveĵo. Pri li kaj pri kelkaj aliaj tiamaj Esperanto-izoluloj oni scias nenion plian. Tamen por kunfondi Litovan Esperanto-Asocion en 1919 venis tri aktivaj Paneveĵaj esperantistoj: J. Tajc, Base Portnaitė kaj prof. Ben-Ŝaĥar. Ili en 1922 kaj 1923 organizis kelkajn kursojn por gimnazianoj, por poŝtoficistoj kaj en 1923 kunfondis Paneveĵan Esperanto-Asocion (PEA). En 1924 prof. Ben Ŝaĥar adiaŭis la urbon, en 1925 forveturis al Palestino la prezidanto de PEA Josef Tajc (ĉu li kaj la israela esperantisto Josef Rabinoviĉ-Tajc estas la sama persono?).

La tempo permesis distingiĝi al nova Esperanto-generacio. Eniris la urban Esperanto-historion la prezidantoj de la urbaj Esperanto-organizaĵoj Jakobo Kanas, Juozas Kazlauskas, Telesforas Lukoševičius.

La urbo Paneveĵo estas ligita kun la eminenta litova esperantisto kaj elstara aganto de la litova renaskiĝo, prelato Aleksandras Dambrauskas (1860–1938), la fondinto kaj la unua prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. En 1888 li kiel kapelano komencis sian pastran karieron en la Paneveĵa porknaba reala gimnazio. Honore al li en 1930 la strato ĉe la dekstra bordo de Nevėžis estis nomita Avenuo A. Jakštas-Dambrauskas. Nun la nomo estas kurtigita al Aleo A. Jakšto (indus restarigi la plenan nomon). Ne ĉiuj Paneveĵaj stratoj havas logike motivitajn nomojn. Eble iu el la absurdaj stratoj (Konstruista, Kosmonaŭta, Projektista) povus akiri la nomon Esperanto? Kial ne?

Ni esperu, ke BET-55 instigos multajn urbanojn eklerni la internacian lingvon, kaj el tiu tutnova Esperanto-generacio ĝermu novaj elstaraj esperantistoj.

Vytautas Šilas

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/12/bet-70

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi