Poliglotoj konferencis en Slovenio

Dum la podia diskuto en Ljubljano (Foto: Peter Baláž)

Renkontiĝoj de plurlingvemuloj (poliglotoj) iĝas pli kaj pli popularaj. La unua, kiu komencis la tradicion de ĉiujara renkontiĝo de homoj, kiuj ŝatas aŭ eĉ amas lerni diversajn lingvojn, estas Poliglota Konferenco (Polyglot Conference). Ĝin fondis kaj organizas du famaj poliglotoj: Richard Simcott kaj Alex Rawlings. La konferenco okazas ĉiujare en alia lando, simile al nia Universala Kongreso. Ĉi-jare ĝi okazis la 26-28an de oktobro en la ĉefurbo de Slovenio, Ljubljano kun ĉ. 350-400 partoprenantoj.

La evento estis bunta je prilingvaj prelegoj kaj “uzinoj”. De vendredo ĝis dimanĉo oni diskutis diversajn lingvo-rilatajn temojn, prelegis, instruis. La konferencon ĉefprizorgas eble la plej fama nuntempa poligloto Richard Simcott, brito loĝanta en Makedonio, kiu kapablas komuniki en 30-35 lingvoj, ankaŭ en tre bona Esperanto!

Lublana

Judith Meyer

Ege agrabla surprizo estis la relative granda spaco, dediĉita al Esperanto. Okazis unu prelego pri la lingvo kaj du uzinoj. Krome haveblis riĉa Esperanta libroservo, kiun mi disponigis surloke. La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio Seán Ó Riain prelegis pri “Lingvo Akcelilo: priskribo de pionira lingvolerna projekto” (pri ĉi-projekto vidu apartan artikolon en ĉi-numero de La Ondo, p. 32-33). Judith Meyer gvidis kurson por komencantoj “Fenestro en Esperanton”. Mi mem gvidis la kurson de Esperanto por progresantoj. Judith Meyer surloke subskribadis la nove eldonitan lernolibron de Esperanto por anglalingvanoj Complete Esperanto de la fama eldonejo Teach yourself, kiun ŝi kunaŭtoris kun Tim Owen.

Estas tre bone, ke Esperanto estu pli kaj pli videbla en ĉi-specaj eventoj. Ja poliglotoj estas homoj tre proksimaj al nia movado laŭ la malfermiteco, scivolemo kaj lernemo, do ili estas bonaj aliancanoj por ni, kaj multaj el ili lernas Esperanton kaj iĝas aktivaj en la movado.

Indas mencii, ke danke al la Poliglota Konferenco naskiĝis du aliaj: LangFest en Montrealo kaj Polyglot Gathering en Berlino. En ambaŭ estas envolvitaj esperantistoj, kaj Polyglot Gathering (Poliglota Kunveno) eĉ estis fondita kaj gvidata de esperantistoj. Dum la tri lastaj jaroj ĝin organizas la teamo de E@I en Bratislavo. Tiel ĉi esperantistoj kontribuas al lingva diverseco, prilingvaj diskutoj kaj samtempe varbas por Esperanto. La Poliglota Kunveno nun estas la plej granda renkontiĝo de plurlingvemuloj en la mondo – kaj eble parte pro tio, ke ĝi iom imitis la programon de Esperanto-renkontiĝoj kaj adaptis ĝin por la poliglota publiko.

Se vi emas iam viziti iun el la grandaj renkontiĝoj de poliglotoj, vi havas plurajn eblojn: fine de majo 2019 okazos la Poliglota Kunveno en Slovakio, en aŭgusto LangFest en Kanado kaj en oktobro la Poliglota Konferenco en Japanio.

Konklude

Malgraŭ la malkresko de la membraroj en plejparto de la Esperanto-organizoj ja ekzistas interesiĝo pri Esperanto – eĉ se oni devas pli malfacile (kaj alimaniere) serĉi la interesiĝantojn por ĝi. Unu el taŭgaj lokoj, kie tiaj homoj troviĝas abunde, estas diversaj renkontiĝoj de poliglotoj – kaj, kiel organizanto de la Poliglota Kunveno kaj kiel partoprenanto de la Poliglota Konferenco, mi rekomendas aktive partopreni ĉi-specajn aranĝojn kaj uzi la eblon informi pri “nia lingvo” al tiuj, kiuj efektive amas lerni lingvojn.

Pli da informoj (angle): http://polyglotconference.com

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/12/balaz-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi