La unua internacia lingva festivalo en Slovakio

Bratislavo

Lingva festivalo estas publika evento, dum kiu lingvaj institucioj (lernejoj, eldonejoj…) povas prezenti sin, kaj kie la publiko povas senpage ekkoni diversajn lingvojn en prelegoj kaj lecionetoj. Tiaj eventoj okazas interalie en Berlino, Moskvo kaj Minsko, sed ĝis nun neniam en Slovakio. Tio estis ŝanĝita la 28-29an de septembro, kiam okazis en Bratislavo LingvaFest’, la unua lingva festivalo en Slovakio. Ĝi estis plejparte organizita de E@I (helpe de SKEF kaj la Ekonomia Universitato), laŭ modelo de la lingvaj festivaloj de Dennis Keefe, kun kelkaj modifoj kaj riĉigo de la programo.

La programo estis efektive tre riĉa: dum du tagoj estis entute 105 programeroj. La vizitantoj povis ĉeesti rapidkursojn de 24 lingvoj, ekzemple, la hispana, franca, rusa, germana, sed ankaŭ malpli ofte lernataj lingvoj (belarusa, daria, taja, hebrea, indonezia, hindia) kaj de konstruitaj lingvoj (klingona, navia kaj Esperanto).

La prelegoj estis tre diversaj: aplikaĵoj por lerni lingvojn, la romaa en Slovakio, kiel vivi kun surdulo, kiel lerni lingvojn tradukante per Vikipedio ktp. Prelego, kiu surprizis eĉ la organizantojn, estis prezento de Filipinoj: knabo flugis el Filipinoj ĝis Slovakio nur por partopreni en LingvaFest’ kaj prezenti sian landon tie! Plej multaj prelegoj estis en la slovaka aŭ ĉeĥa, kelkaj estis en la angla. Tre atendita programero estis tiu kun Bella Devjatkina: ses-jara knabino el Ruslando, kiu parolas ok lingvojn. Ŝi venis de Moskvo kun siaj gepatroj, kaj ŝia patrino Julija klarigis ruse kaj angle, kiel ŝi edukas sian filinon kaj atingis tiun mirindan rezulton.

Ne mankis ankaŭ kultura programo: okazis koncertoj de JoMo, kiun ne plu necesas prezenti en La Ondo (li sukcesis kanti en 25 lingvoj!); de Steve Lin, tajvanano kiu kantas slovake, kaj de Suvereno, fama slovaka repisto, al kiu plaĉis la ideo de LingvaFest’ kaj li akceptis fari koncerton senpage.

La festivalo ricevis multajn vizitantojn (oni taksas ĉ. 1500 homoj) – ĉefe la unuan tagon, kiam busplenoj da lernantoj venis kun siaj instruistoj. LingvaFest’ 2018 estis sukceso kaj okazos denove en 2019. La E@I-teamo jam planas diversajn novigojn, interesajn programerojn kaj specialaĵojn, por kontentigi ĉiujn.

LingvaFest´ ricevis sufiĉe buntan atenton de la ekstera publiko – jen ligilo kun kolektitaj artikoloj kaj aperoj en amaskomunikiloj: http://www.lingvafest.sk/lingvafest-en-gazetaro/

Fotogalerion de la evento oni povas trovi ĉi tie: https://photos.google.com/share/AF1QipOJ0BAWE__RdaRVXa5lUIhpWzR0PyiqByT-TgsL8gMbgxhgYOGxsyn2eowpyfkhbw?key=M0R4STVNZnAtT0hFUVBlRmpGd3c0dTNSd1FNOFdB

Matthieu Desplantes

Foto: Jozef Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/slovakio-22

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi