Lingva Festivalo: Jam la 23a en Ĉuvaŝio

Ĉeboksaro: En la festivala koncerto (Foto: Aleksej Maksimov)

La 21an de oktobro en Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio, Ruslando) en la Ĉuvaŝa Pedagogia Universitato okazis la tradicia 23a Lingva Festivalo. Ĝin ĉeestis pli ol 350 partoprenantoj invkluzive de gastoj kaj prezentantoj el Moskvo, Permo, Uljanovsko, Iĵevsko, Kazano, ankaŭ el Portugalio, Germanio, Svislando kaj Ukrainio. La antaŭfestivala programo estis aranĝita en la Ĉuvaŝia urbo Ŝumerlja, kie ĝin partoprenis pli ol ducent lernejanoj.

La festivalo estis organizita de la Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko helpe de la privata lernejo de fremdaj lingvoj, la fakultato de fremdaj lingvoj de la Ĉuvaŝa Pedagogia Universitato, Ĉuvaŝa Nacia Biblioteko, Ĉuvaŝa iniciata grupo “Haval” kaj la volontula centro “Sodruĵestvo”. Inter la specialaj gastoj estis Julia Evdokimova, reprezentanto de la konsulejo de Italio; Sandra Isabel Lopes Amadu Kroshneva, iama instruisto de la Portugala kulturcentro en Moskvo, fondinto de la kleriga projekto Portulândia; Maria Cvetuhina, ĉeforganizanto de la Perma Lingva Festivalo; Mihail Ĥaminskij, reprezentanto de la Moskva Lingva Festivalo; kaj Artjom Fedorinĉik, organizanto de la Kieva Lingva Festivalo.

Okazis prezentoj de 27 lingvoj: araba, belorusa, montara marea, kartvela, gaela, ivrito, itala, hispana, kataluna, ĉina, korea, ladino, germana, pola, portugala, selkupa, turka, turkmena, ukraina, finna, franca, hinda, ĉuvaŝa, erzja, Esperanto, japana. Esperanto estis prezentita de Pjotr Fedosov (Moskvo), inkluzive de speciala prezento por infanoj, kaj de Massimo Ripani kaj Aleksandr Blinov (Ĉeboksaro). Kaj en Ŝumerlja – Andrej Grigorjevskij. Pli ol 50 personoj ĉeestis la prezentojn de Esperanto.

Krome estis prezentitaj kvar lingvaj sistemoj: Brajla skribo, lingvo de blindosurduloj, rusa gesta lingvo, lingvo de flaga semaforo. Funkciis sep lingvaj lekcioj: “La (angla) lingvo kiu turniĝis je 180 gradoj”, “16 tempoj dum 16 minutoj (de la angla lingvo), “Kiel lerni lingvojn” (dufoje de du diversaj homoj), “Kiel ni diras pri spaco (en diversaj lingvoj)”, “Teorio de artikolo”, “Planlingvoj”. Estis prezentitaj du lingvaj programoj: Year Program USA kaj volontulaj programoj de la centro “Sodruĵestvo”.

La festivalon kronis internacia koncerto kun partopreno de profesiaj kaj amatoraj kolektivoj de la urbo. Iom da statistiko pri la vizitantoj: 6-9 jaraj (7%), 10-16 jaroj (41%), 17-22 jaroj (23%), 23-30 jaroj (12%), 31-40 jaroj (11%), pli ol 40 jaroj (7%).Inter ili 72% venis al LF la unuan fojon, 19 % – 2-4 foje, 9% – 5 kaj pli da fojoj.

Aleksandr Blinov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/ruslando-16

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi