La trian fojon en Novosibirsko

Arbekova

La ĉeforganizanto de la Novosibirska LF Katerina Arbekova

La 13an de oktobro okazis la tria lingva festivalo en la Siberia urbo Novosibirsko! La ideo de Dennis Keefe disvastiĝas tra la mondo kaj trovas subtenon de multaj junuloj. Ili aktive vizitas festivalojn, prezentas siajn naciajn lingvojn kaj demonstras siajn talentojn.

La etoso de la festivalo estis tre amika kaj gaja. Dum la tago okazis 44 diversaj prelegoj, estis prezentitaj 26 lingvoj. La turkan lingvon prezentis tre interesa 14-jara rusa knabo, kiu dum tri jaroj loĝis en Turkio. La portugalan lingvon prezentis internacia paro: ruso-brazilanino. Estis prelego pri la keĉua lingvo. La venintoj ĝuis ludojn kaj dancojn dum paŭzoj inter prelegoj.

Esperanto estis prezentita trifoje de membroj de Novosibirska Esperanto-klubo. Entute pli ol kvindek homoj, venintaj al la prelegoj pri Esperanto, konatiĝis kun la internacia lingvo. La tuta kvanto da partoprenantoj estis 350 homoj, kaj neniu foriris ĝis la vespero. Dum la fermo de la festivalo sonis kanto pri Esperanto – kantis kaj gitarludis mia filino Daria Arbekova.

Mi vere ĝojas esti organizanto de la urb-nivela aranĝo, dum kiu Esperanto vekas intereson.

Katerina Arbekova

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/ruslando-15

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi