Deklaro pri Esperanto en Eŭropa Unio

LuEn majo 2019 denove okazos eŭropaj elektoj. Do indas pripensi, ĉu kaj kiel prezenti Esperanton al politikistoj kaj al la ĝenerala publiko.

Mi havas la pli kaj pli certiĝantan impreson, ke granda parto de la publiko kaj ankaŭ de lingvofakuloj havas sufiĉe vastan misan scion pri Esperanto. Iuj kredas, ke ĝi ne havus denaskulojn, ke oni uzus ĝin nur dum kongresoj kaj inter kongresoj apenaŭ aŭ ne, ke la lingvo ne havus vortludojn, havus neniun literaturon nek kulturon ktp. Antaŭnelonge mi ricevis la informon, ke iu kunlaboranto de la EU-komisiono asertis, ke Esperanto estus lingvo sen kulturo…

Fronte al tia antaŭ-misscio ne eblas ion ajn senchavan atingi por nia lingvo. Se homo estas tiel misinformita, li aŭ ŝi tre kompreneble neniel volas tian Esperanton en iu ajn funkcio por Eŭropa Unio. (Mi duonŝerce nomas la sumon de ĉiuj tiuj eraroj “Esperanto B”, dum la reala Esperanto kun sia lingvokomunumo estas “Esperanto A”.)

Mi do havas la impreson, ke indas unue informi la publikon antaŭ ol deklari iujn celojn.

Krome mi havas la impreson, ke multaj el la celoj, kiujn kelkaj Esperanto-entuziasmuloj formulas por Esperanto, estas ne vere realismaj nuntempe. Tiel estas laŭ mi ekzemple por la ideo, ke Esperanto fariĝu oficiala lingvo de Eŭropa Unio; simile pri la uzado kiel relajsa lingvo en interpretado; simile ankaŭ pri la ideo, ke Esperanto povus servi interne de Eŭropa Unio. Laŭ mi ni lasu la deklaradon de tiaj celoj por iom pli poste – kiam ni estos almenaŭ sukcesintaj informi la publikon kaj la gvidantojn. Se ni daŭre ripetas tiajn dezirojn kaj daŭre malsukcesas, ni restas en la ĝenerala publiko la utopiuloj kaj nesukcesuloj. Tio ne estas dezirinda.

Ni trovu do aliajn celojn. Ekzemple oni povas peti ke Eŭropa Unio dokumentu la Esperanto-uzadon en Eŭropo kaj la staton en la unuopaj landoj. Oni povas peti ke universitatoj subtenu esploradon pri Esperanto kaj ties komunumo. Oni povas peti, ke ĉiu lernejano iam dum sia lerneja tempo estu instruata pri la nuna stato de Esperanto kaj de la Esperanto-komunumo, dum eble du lecionoj – kiel anstataŭaĵo al la ofte aŭdebla kaj ne vere realisma postulo, ke ĉiu lernejano lernu Esperanton.

Antaŭ kelkaj jaroj en la kadro de la asocio EsperantoLand mi diskutis eblan deklaron laŭ tiuj ĉi principoj. Ni diskutadis dum niaj renkontiĝoj Printempe, Somere kaj Novjara Renkontiĝo kaj en berlinaj kunvenoj. Eble trideko da homoj partoprenis en tiu priparolado de la teksto. En la daŭro de sufiĉe multa tempo estiĝis deklaro, kies lasta versio (de majo 2015) troviĝas ĉe
http://www.esperantoland.org/dosieroj/Esperanto_en_Europa_Unio__EsperantoLand__v2015_05_15.pdf

Iom el la tiama diskuto (ĉefe inter 2009 kaj 2011) troviĝas ĉe
http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=1413&highlight=esperanto+europa+union&sid=5ff823cbcbc85e5672bcae7b27b36f90

(Se vi miras pri la malnoveco: Mi dume okupiĝis pri aliaj temoj. Mi havas la impreson, ke la teksto restas plu aktuala.)

Mi invitas vin komenti la tekston. Indas laŭ mi diskuti komune kiel ni prezentu Esperanton dum la venontaj monatoj kaj poste, kadre de EU-temoj kaj ĝenerale.

Mi cetere opinias, ke estus bone post interna diskuto priparoli la tekston ankaŭ kun eksteruloj, ekzemple de EU-komisiono, de eŭropaj instancoj, de partioj, de diversaj organizaĵoj. Ne havus multan sencon ke ni decidus pri deklaro, kiu havos poste neniun efikon, ĉar ĝi simple ne estas adaptita al la deziroj kaj eblecoj de aliaj agantoj pri la eŭropa lingvotemaro.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/lu

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Deklaro pri Esperanto en Eŭropa Unio

  1. Kara Zlatko,

    indas lasi la ĝeneraligojn. Informado neniel estas nur trovebla en flavaj gazetoj – ekzistas plu multaj altnivelaj gazetoj kaj aliaj komunikiloj.

    Kaj evidente kelkaj homoj jes interesiĝas pri Esperanto – daŭre aperas mencioj pri Esperanto en la gazetaro, vidu la kolekton ĉe https://www.esperanto.de/de/medienecho (ne ĉiam tute aktuala – sed ja vidu la pasintecon).

    Kaj ĉiutage pli ol 2000 homoj komencas Esperanto-kurson ĉe Duolingo, el kiuj 5 %, do proks. 100 homoj, fakte ĉiutage ankaŭ trairas kurson ĝis la fino.

    Esperanto ne disvastiĝas per iu paŝego, sed per multaj etaj paŝoj, kies bazo ĝuste estas informado. Tio okazas laŭ la modelo de difuzado de novaj aferoj, vd. ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Difuzo_de_novaj_aferoj#Kategorioj_de_adoptantoj . Laŭ tio simple en la nuna fazo ni neniel povas esperi, ke cent procentoj aplaŭdos nin. Ni kontentu kun 2 procentoj.

    Estas grandega diferenco inter la nur ŝajne tre proksimaj eldiroj “la ĝenerala publiko neniel estas informita” kaj “98procente la ĝenerala publiko neniel estas informita”. La dua eldiro eble proksimume priskribas la nuntempon – kaj la iom informitaj du procentoj estas la bazo de nia daŭra disvastiĝo. La aliajn, kiuj ne interesiĝas pri Esperanto, ni aktuale neglektu, interalie por ne perdi nian energion. 🙂

  2. Zlatko Tisljar diras:

    Vi parolas pri informado. Chu vi ne vidas ke en la nuna tempo kiam informado estas nur ripetado de negativaj kvazaunovajhoj en flava preso oni simple ne interesighas pri iu ajn informo rilate al esperanto. Jam dum jardekoj ghenerala publiko neniel estas informata kaj la ghenerala scio pri esperanto estas pli malpli nula. Do la ideo ke ni unue informu estas ege utopia. Ghenerala historia momento estas negativa. La mondo trovighas en stato en kia ghi estis antau la dua mondmilito, chiam pli da naciismo, chiam pli da militemo. Chu ni povas pensi pri ia ajn ofensivo? Ironie mi povus diri ke por ni trovighas unu nicho. Nun oni chiam pli parolas pri neceso de fondo de Europa Armeo kiel garantio por europa suvereneco kaj sendependeco de NATO. Jen la eblo. Tiu europa armeo lau la nuna lingva politiko povas nur paroli la anglan – do la lingvon de unu el siaj potencialaj malamikoj: Usono.
    Ni proponu pli bonan lingvan solvon.
    Zlatko

Respondi