Ĉu nova mondo post la milito? Esperantistoj kaj internaciistoj antaŭ kaj post 1918

LinsOkaze de la centjariĝo de la fino de la Unua Mondmilito ni aperigas eseon de Ulrich Lins, kiu estas ampleksigita versio de prelego, kiun li faris la 30an de julio 2018 dum la 103a UK en Lisbono kadre de la kongrestema programo “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo – kien nun?”, reĝisorita de Javier Alcalde.

 

En 2014 estis la centa datreveno de la eksplodo de la Unua Mondmilito. Ĝi instigis al multaj memorigaj kaj analizaj studoj, kies ĉefa temo estas la demando de kulpo. Ĉu la militon kulpis unuavice la germanoj kaj aŭstroj? Aŭ ĉu ĉiuj iel kulpis? Ĉu la grandpotencoj kvazaŭ somnambuloj lasis sin entiri en la katastrofon?

La nuna jaro estas la centa post la milita finiĝo. Estas nova okazo por memorigi pri la civiliza rompo, kia oni ofte karakterizas la Unuan Mondmiliton, sed samtempe pri la klopodoj restarigi novan mondon post la katastrofo. La esperoj en 1918 nature direktiĝis al la malnovaj movadoj de pacifismo kaj internaciismo. Tial nia rigardo koncentriĝu al la Esperanto-movado, kiu tre proksimis al tiuj movadoj.

Antaŭmilita optimismo

Sed ni unue revenu al la antaŭmilita tempo. Stefan Zweig en sia aŭtobiografio postmorte aperinta en 1942 malgaje memoris, ke tiam regis atmosfero de optimismo. Lia libro La mondo de hieraŭ abunde rakontas pri la entuziasmo reginta ĝis tuj antaŭ la militeksplodo. “Neniam Eŭropo estis pli forta, riĉa, bela”, Zweig skribis. “Pri barbara regreso, ekzemple pri milito inter la popoloj de Eŭropo, oni pensis same malmulte kiel pri sorĉistinoj kaj fantomoj…” Kun tiu juĝo harmonias la fakto, ke la pozicio de internaciismo tute ne estis malforta antaŭ 1914. Ĝi apogis sin je la evoluo de tekniko, okulfrape simbolata per la konstruo de la Eiffel-Turo en Parizo. Internaciismo ne plu konsistis el idealismaj, kosmopolitaj vivkonceptoj. La aŭstro Alfred Hermann Fried admonis, ke oni nepre ne identigu la internaciismon kun “homara kaĉo”, ĉar ĝi bazas sin sur la ekzistantaj nacioj, kies prospero en la moderna mondo fakte dependas de internaciismo. La demando kiel organizi la internacian vivon akiris pli kaj pli da graveco kaj estis vaste diskutata.

Dum la Eiffel-Turo estis konstruata (1887 ĝis 1889) Esperanto faris siajn komencajn paŝojn. Ĝi unuflanke memorigis pri la malnova kosmopolitismo, aliflanke ŝajnis respondi al la bezonoj de la moderna interplektiĝanta mondo. Dum la Monda Ekspozicio en Parizo (1900) Esperanto unuafoje altiris publikan atenton.

Otlet

Paul Otlet (1868-1944), la patro de Interreto.

La belgo Paul Otlet reprezentis unu ĉeftrajton de la internaciismo antaŭ cent jaroj: la “tutmondan apetiton je internacia scio”, kaj estas nun konsiderata la prapatro de “tuttera teksaĵo”. Li kaj lia amiko-samlandano Henri La Fontaine (Nobel-premiito de 1913) estis la apostoloj de internaciismo. Otlet kreis en 1907 en Bruselo Centran Oficejon de internaciaj institucioj (ekde 1910 Unio de Internaciaj Asocioj). Bibliografiado, kiel parto de la kolektado kaj alirebligado de objektiva scio, estis por li antaŭŝtupo de nova monda socio. Per interŝanĝo kaj kunordigo de informoj, per la sinapogo al dokumentitaj faktoj, li volis pliefikigi la fortojn de internaciismo. Li opiniis, ke katalogi la mondon faciligas ĝian regadon. Otlet intime kunlaboris en sia bibliografia laboro kun la franco Hippolyte Sebert, la plej elstara esperantisto apud Zamenhof antaŭ la Unua Mondmilito. Nur malfrue, antaŭ ĉ. tridek jaroj, la aŭstralia informatikisto Warden Boyd Rayward per doktoriĝa tezo (re)malkovris la signifon de Otlet. Intertempe aperis pluraj studoj pri Otlet, en kiuj ankaŭ lia rilato al Esperanto kutime estas menciita.

La sviso Hector Hodler, la fondinto de UEA, jam tre frue rimarkis la saĝan antaŭvidemon de Otlet. Laŭ ties invito, li komence de 1910 partoprenis la Mondkongreson de Internaciaj Asocioj en Bruselo. Tie, en parolado pri la socia signifo de UEA, Hodler aprobe citis la pledon de Otlet, ke de la “negativa fazo de l’ internaciismo karakterizata per la pacifismo” (celanta al paco je ĉiuj kostoj) necesas transiri al pozitiva fazo, nome al institucie firmigita internaciismo (kiu akceptas la neeviteblon de konfliktoj). En la posta jaro Otlet partoprenis la malfermon de la Antverpena UK kaj esprimis sin entuziasmigita pri la vivanteco de Esperanto. Kvindeko da kongresanoj faris postkongresan viziton al Bruselo, kie Otlet bonvenigis ilin. (Li komprenis Esperanton, sed ne parolis ĝin.) Poste unu kongresano entuziasme raportis pri la bibliografia instituto: “Jam 3.200.000 slipoj estas katalogitaj kaj ordigitaj en tirkestoj … Estas mirinde kiel facile kaj rapide oni sukcesas retrovi el tiu amasego da dokumentoj tiun, kiu interesas.” La citaĵo siavice iomete dokumentas la “ŝtonepokon” antaŭ Interreto.

Esperantistoj kaj internaciistoj kune helpis la formiĝon de kultura internaciismo. Tion montris ekzemple la Raskongreso en Londono (1911) kun siaj pli ol mil partoprenantoj. Zamenhof submetis al la kongreso memuaron, kiu iĝis konata sub la titolo Gentoj kaj lingvo internacia. Ne estas klare, kiom da reeĥo ĝi havis, sed laŭ raporto en gvida usona sociologia ĵurnalo (1912), multaj partoprenantoj opiniis, ke por antaŭenigi internacian kunlaboron internacia helpa lingvo estas bezonata. Historie tamen estas pli signifoplene, ke la Raskongreso montriĝis internacia manifestacio kontraŭ rasa diskriminacio, kontraŭ koloniismo, kaj ke la kongreso akceptis deklaracion pri homaj rajtoj.

En la revuo de UEA aperis esperantigitaj kontribuoj de Otlet (en majo 1910 la unua) kaj La Fontaine, krome de Alfred Hermann Fried kaj aliaj. Temis pri diversaj aspektoj de internaciismo, al kiu plej detale dediĉis sin Hector Hodler. Foliumante en la jarkolektoj, ni estas impresitaj de la ĝisfundemo kaj seriozeco, per kiuj famaj internaciistoj kaj la gvidaj esperantistoj traktis la demandon de la monda organizo.

Internaciismo ne povis tiagrade progresi, ke ĝi prezentu defion al la ekzistanta ŝtataro kaj malhelpu la militon. Hodler jam en 1913, en la Berna UK, aludante al la ĵus okazintaj du balkanaj militoj en 1912/13 (kun iliaj “etnaj purigoj”), antaŭtimis pri “la fantomo de pli ampleksa milito”.

Ideoj pri paco

La milita katastrofo detruis la pacifisman movadon. Pereis ankaŭ la kredo pri scienca internaciismo. Ĝiaj ĉefreprezentantoj estis la franco Louis Couturat kaj la germano Wilhelm Ostwald, kiuj apartenis al la du ĉefaj antagonistaj milit-potencoj. Ili unuavice celis fortikigi la internacian signifon de sia respektiva nacia lingvo kaj verŝajne ne konsciis la kuriozan kontraŭdiron, kiun entenis tiu celado. Couturat, kiu per Ido celis levi la prestiĝon de la franca lingvo, akcidente mortis komence de la milito, sed lia germana konkuranto Ostwald senlace emfazis la kreskantan gravecon de Germanio en scienco kaj, antaŭe varbinte por Esperanto kaj Ido, en 1916 komencis propagandi propran projekton “Weltdeutsch”.

Internaciismo fiaskis en 1914, sed ĝiaj ĝermoj ne tute estingiĝis. Jam antaŭ la finiĝo de la milito reaŭdiĝis voĉoj, kiuj vokis al la kreo de nova mondo kun sekura paco. La gvida franca pacifisto Gaston Moch en 1915 postulis, ke la pacifismo devos esti tute alia, nome radikala kaj demokratia. Ankaŭ Fried pledis en 1916 por nova, liberala internaciismo. Komence de 1917 en eldonaĵo de UEA la danino Margarete Noll parolis pri la malfermiĝo de novaj vojoj al la estonteco. Krom al la pacifistoj, kiujn ŝi kalkulis inter “niaj specialaj amikoj”, ŝi atentigis pri la ŝanco, kiun donos la kresko de turistoj, de homoj, kiuj sopiras ekkoni la vivon en aliaj landoj.

Iom post iom videbliĝis la konturoj de la nova mondo, por kiu precipe varbis la usona prezidento Woodrow Wilson. Lin kvazaŭ asistis du junaj svisoj: Hector Hodler kaj lia amiko Edmond Privat. La unua subtenis precipe per artikoloj, la dua per aktivado.

Hodler kaj Privat

Hector Hodler (1887-1920) kaj Edmond Privat (1889-1962): du samlernejanoj en Ĝenevo, kies tuta vivo estis dediĉita al Esperanto kaj internaciismo.

Hodler aperigis en Esperanto, sed ankaŭ en svisaj franclingvaj periodaĵoj multajn artikolojn, en kiuj li kritikis la pacifistojn pro tio, ke ili faris tre malmulte por eduki la publikon. Dum Gaston Moch seniluziiĝis kaj Ostwald kompromitiĝis pro sia transiro al german-naciismaj ideoj, Hodler restis optimista, klopodante klarigi la karakteron de la postmilita internaciismo kaj la bezonon de Ligo de Nacioj. Por ilustri la vastecon de la spektro de la tiamaj internaciistoj (kaj la ideajn kontrastojn inter ili), ni rigardu la liston de ĉefkunlaborantoj de la revuo Demain (Ĝenevo), kiu dum la milito (ekde januaro 1916) estis tribuno de kontraŭmilitaj intelektuloj, Hodler aperas en sama vico kun homoj kiel Romain Rolland, Frans Masereel, Vladimir Lenin, Lev Trockij kaj Miĥail Kalinin. (Otlet kaj Fried ne aperas tie, tamen alia amiko de Esperanto, la svisa psikiatro Auguste Forel.)

Kion do skribis Hodler? Li admonis la esperantistojn ne kalkuli pri registaroj. Laŭ sia propra formulo, li celis al “vasta eduka agado, kiu preterpasas la supraĵan pure juristan programon de la pacifistaj rondoj”, kaj substrekis la neceson “plimultigi la personajn rilatojn inter diverslandanoj, per la aranĝo de studvojaĝoj fremdlanden, per la korespondado, per organizo de internaciaj manifestacioj”. La artikolojn de Hodler kompletigis la agado de Privat, kiu akiris kredindecon i.a. pro sia delonga subteno al la sendependiĝa movado de Pollando.

En junio 1916 Hodler partoprenis la Trian Konferencon de Naciecoj en Lausanne, kiun organizis Paul Otlet. (Otlet origine kredis pri civiliza misio de Eŭropo en Afriko, sed intertempe, rimarkante ke la mondmilito subfosis la pretendojn pri kultura supereco de Eŭropo, iĝis energia batalanto kontraŭ koloniismo.) Ankaŭ Privat partoprenis la konferencon. En la lasta militjaro, post la rusaj revolucioj, li aparte klopodis forigi la efikojn de la historiaj malakordoj inter la etnoj de la disfalanta imperio kaj iom peradis inter Pollando kaj ĝiaj najbaroj. Li eĉ revis pri politika reorganizo laŭ la modelo de la “Pola-Litova Unio” ekzistinta ĝis la fino de la 18a jarcento. Tio estis tro ambicia. Sed Privat certe povis atendi simpatiojn, kiam en aŭtuno de 1918 li faris flaman pledon por la rajtoj de “malfeliĉaj popoloj” (Lia artikolo Esperantismo kaj novaj ŝtatoj estas represita en La Ondo de Esperanto, 2018, №10 kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/10/privat/.

Kun komprenebla fiero li atentigis, ke “kelkaj el la plej belaj literaturaĵoj” aperintaj en Esperanto estas “literaturaĵoj el tiuj lingvoj, kiujn imperia cenzuro malpermesis en oficialaj lernejoj”.

Edmond Privat luktas kontraŭ koloniismo

Principe Hodler bonvenigis la novajn ŝtatojn estiĝintajn en orienta Eŭropo. Li tamen aldonis averton kontraŭ la estiĝo de novaj disputoj kaj la tute zamenhofan admonon, ke la ŝtatoj ne praktiku patriotismon bazitan sur malamo. Hodiaŭ, sciante, al kiom da malbono kondukis la bonintenca Wilson-a pledo por nacia memdecido, ni des pli povas aprezi la admonon de Zamenhof en lia Alvoko al diplomatoj (1915), ke la politikistoj faru pli ol “simple refaradi kaj reflikadi la karton de Eŭropo”. La alvoko estis tute neglektata, kvankam (aŭ ĉar?) ĝi enhavis admonon konforman al moderna demokratio, nome ke homoj ne estu unuavice juĝataj kaj klasifataj sur la bazo de etna aŭ religia deveno.

Privat helpis fondi en Ĝenevo “internacian komitaton por defendi la rajtojn de la tro forgesitaj popoloj en kolonioj aŭ tiel nomataj ‘indiĝenoj’”. Por la Esperanto-movado estis bonŝance, ke Privat en Ligo de Nacioj povis batali por konsidero de ĝiaj celoj. Kaj, grave, li havis aliancanojn! La devojiĝon de Moch kaj Ostwald kompensis la daŭrigita subteno de renomaj internaciistoj (La Fontaine en decembro 1920 prezentis en Ligo de Nacioj la projekton de rezolucio bonveniganta la instruadon de Esperanto en lernejoj) kaj, aparte interese, la aliĝo de azianoj/ekstereŭropanoj al la tendaro de simpatiantoj de Esperanto. Dum en Francio plu efikis la tradicia kompreno, ke la franca lingvo havas internacian mision, en Ligo de Nacioj la rezoluci-projekton por Esperanto apogis aziaj kaj latinamerikaj landoj (el Eŭropo apogis malpli grandaj landoj). La adeptoj de Ido preskaŭ komplete ignoris la ekstereŭropan mondon kaj tiel aldone reduktis siajn ŝancojn teni atentindan pozicion en la rivalado kun Esperanto.

Nitobe Inazo

Nitobe Inazo (1862-1933) en Ligo de Nacioj pledis por rasa egaleco – kaj por Esperanto.

Esperanto finfine ne sukcesis establi pozicion en Ligo de Nacioj. Tion kaŭzis la fortega malamikeco de francoj kaj, iom pli vualite, de britoj. La japano Nitobe Inazo kritikis tion, same kiel li pli frue bedaŭris, ke en la Packonferenco de Parizo (1919) fiaskis la klopodoj de Japanio atingi rekonon al la principo de rasa egaleco. En 1923, kiam definitive venkis la franca kontraŭstaro al Esperanto, li prognozis, ke oni poste memoros tion kiel signon, ke al Ligo de Nacioj mankis saĝo. Pli malfrue Nitobe kritikis, ke Ligo de Nacioj unuavice okupiĝis pri eŭropaj problemoj. Li amare konstatis, ke “universaleco” estas nura mito.

Hodiaŭ, preskaŭ cent jarojn poste, estas preskaŭ unuanima opinio, ke la Traktato de Versajlo kaj Ligo de Nacioj katastrofe malsukcesis. Internaciismo ne povis enradikiĝi, ĉar naciismo reakiris forton kaj ĉar krom tio, sekve de la milita malordo kaj la eraroj de la versajlaj potencoj, vekiĝis novaj formoj de naciismo. Estas ekster la tempa kadro elektita por tiu ĉi kontribuaĵo, sed ni ne forgesu, ke en 1923, do unu jaron post la franca atako kontraŭ la esperantistoj, en kiu ne forestis ankaŭ kontraŭjuda agitado, Hitler atakis internaciismon kiel provon de monda konspiro, gvidata de la “internacia judaro”. Kelkaj historiistoj eĉ argumentas, ke la fiaskintaj packlopodoj de 1919 havis pli grandan detruan efikon ol la militdeklaro de 1914.

Revolucia internaciismo

Gravan rolon en tiu ĉi kunteksto ludis la t. n. Oktobra Revolucio de 1917. Ĝi estis evento, kiu apenaŭ enhavis elementojn de kontinueco, kiuj ligus ĝin kun la antaŭmilita evoluo kaj je kiuj oni postmilite povus bazi sin, ĉar Lenin kaj liaj samideanoj, celante renversi ĉion, volis rompi ankaŭ kun la burĝa, forte pacifisma internaciismo (“socipacifismo”). Jam fine de 1917 ne plu eblis konservi la aliancon ŝajne establitan inter la kunlaborantoj de la revuo Demain. Tro forte malakordis homoj kiel Lenin kaj Hodler, Kalinin kaj Masereel, Karl Radek kaj Auguste Forel. La komunistoj propagandis la sovetian reĝimon kiel preparanton de monda revolucio kaj deklaris la laboristojn de ĉiuj landoj avangardo en la lukto por novspeca internaciismo. Ke tiu internaciismo havis nenion komunan kun la antaŭa internaciismo/kosmopolitismo, tion la Esperanto-movado dekomence rimarkis, ĉar en ĝi antaŭ 1914 revoluciuloj estis tre malforte reprezentitaj; temis ĉefe pri kelkaj anarkiistoj. Se inter esperantistoj estis revoluciuloj, ili estis pacifistaj revoluciuloj laŭ la modelo de Lev Tolstoj.

En aparta kunveno de la Universala Kongreso en Prago (1921), kiun kiel gasto ĉeestis Nitobe por gustumi la ŝajne promesplenan revekiĝon de internaciismo, estis fondita Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Tio estis la rezulto de la seniluziiĝo de ĝia fondinto Eŭgeno Lanti pri internaciismo; li konkludis, ke la laboristoj, plej malmulte respondecaj pri la milito, ne plu fidu al internaciismo, sed komencu agi sennaciece. La fondo de SAT, en kiu komence sovetiaj esperantistoj ludis superregan rolon, estis granda cezuro por la Esperanto-movado. Jen fortiĝis la laborista movado, jen malfortiĝis la klopodo kontraŭbatali la naciismon surbaze de aŭ akorde kun modera internaciismo.

UEA ne ignoris la defion. En decembro 1919 la revuo Esperanto aperigis longan artikolon pri subpremo kaj malsato en Rusio kaj pri bolŝevikaj kruelaĵoj, verkitan de la baltgermano Paŭlo Medem, kiu travivis la tutan militon en Peterburgo. Pro la principo de neŭtraleco ne aperis poste similaj kontribuaĵoj. UEA sciis, ke inter ĝiaj membroj estis multaj maldekstruloj, kiuj inkluzivis ankaŭ simpatiantojn de Soveta Rusio – tiujn ĝi tre kredeble ne volis forpuŝi per la malkaŝado de negativaj aspektoj de Sovetio. Fakte, UEA ĝenerale ne povis efike aŭdigi sin: la Esperanto-movado ja multe kreskis tuj post la terura milito, sed tio ne donis grandan profiton al UEA. La socia konsisto de la movado ŝanĝiĝis. Kiam oni rigardas al ekzemple la germanaj kongresoj antaŭ la milito, ni ricevas la impreson, ke la plimulto de la partoprenantoj apartenis al respektindaj profesioj, al homoj, kiuj jam atingis promesplenan karieron aŭ aspiris al ĝi. Pri la postmilita tempo la bildo estas multe pli heterogena sekve de la kresko de la laborista movado. UEA, kiun multaj progresemaj esperantistoj forlasis por transiri al SAT, ĉiuokaze ne povis akrigi sian internaciisman profilon.

Ĉar en Ĝenevo la internaciismo ne “venkigis” Esperanton kaj UEA iom rezignaciis, la publika opinio apenaŭ rimarkis la seriozecon de la esperantistoj kaj sekve emis kalkuli ilin inter homoj iom strangaj, preskaŭ frenezaj, same kiel pacifistojn, teozofojn kaj vegetaranojn. (Tion observis Zweig en aprilo 1918.)

Esperantistoj kaj iliaj aliancanoj

Privat, la amiko de Hodler (kiu mortis jam en marto 1920), plue klopodis evoluigi la liberalan internaciismon de UEA. En sia verko Interpopola konduto (1935) li difinis la internan ideon de la esperantista mondo kiel “kristaliĝon de tiu religia sento, kiu mankas al la Ligo de Nacioj”. Tiutempe eble eĉ esperantistoj emis iom priridi Privat, dum nun verŝajne estas pli da kompreno, ke prudenta formo de internaciismo estas utila antidoto kontraŭ naciismoj. Hodiaŭ, cent jarojn post la armistico, kiu malfermis ankaŭ la vojon al la postkoloniisma epoko, decas rekoni lin kiel fruan batalinton kontraŭ subpremo de minoritatoj kaj por rasa egaleco.

Bedaŭrinde Privat poste baldaŭ estis troe absorbita de organizaj aferoj en UEA. Ekzemplo por la dilemo de la Esperanto-movado: en 1922/23 la ukraina-rusa blinda verkisto Vasil Eroŝenko klopodis popularigi Esperanton inter studentoj de la Pekina Universitato, kiuj ĝenerale estis maldekstremaj. Li devis konstati, ke tuj kiam li provis varbi por sia “pura internaciismo”, li renkontis nekomprenon kaj kontraŭstaron. Por tio Eroŝenko mem donis la klarigon, ke estas kompreneble, ke anarkiistoj kaj komunistoj, estante internaciistoj, interesiĝas pri Esperanto kaj tuj volas utiligi ĝin por la revolucio. Sed inverse – li admonis – tio ne signifu, ke ĉiu esperantisto devas aliĝi al komunismo aŭ anarkiismo. Kontraŭ radikaluloj Eroŝenko tiamaniere en Pekino nerekte subtenis la principon de neŭtraleco, komprenatan de Zamenhof.

En Ligo de Nacioj do Esperanto ne sukcesis. Ĉar en Francio (pli multe ol en kiu ajn alia lando) estis forta tradicio de kunlaboro de esperantistoj kaj pacifistoj, des pli granda estis la seniluziiĝo pro la franc-registara kontraŭstaro al Esperanto. Ioma konsolo: la portempe preskaŭ forgesitaj aliancanoj de la Esperanto-movado estis pli sukcesaj, ekzemple la du belgaj juristoj Otlet kaj La Fontaine. Interalie pro iliaj iniciatoj, internaciismo tamen progresis en la 1920aj jaroj aŭ, laŭ historiistoj, “iĝis plenkreska”. Al la esperantistoj oni povas krediti, ke ili estis en bona societo, apartenante al la malplimulto de tiuj, kiuj kontraŭis eŭropcentrismon aŭ blankulan hegemonion kaj atakis koloniismon kaj rasismon.

SAT ne plu celis al internaciismo, sed kontraŭis naciojn kaj landlimojn entute.

La laboristan Esperanto-movadon ni malfacile povas enkadrigi en ĉi tiun iom pozitivan bilancon. Ĝi ja spertis mirindan disfloron. En multaj landoj ĝi altiris homojn el mezaj kaj subaj sociaj tavoloj, kiuj pli frue ne interesiĝis pri Esperanto. En kelkaj regionoj de Eŭropo ĝi tendence evoluis al amasmovado. Tio kreis grandan streĉitecon kun la neŭtrala movado, kies kapablon aŭ eĉ nur rajton ekzisti SAT publike kontestis.

Plej radikale SAT evoluis en Soveta Unio. Tie la restaĵoj de neŭtrala movado estis forbalaitaj. Esperanton lernis miloj, precipe por utiligi ĝin en internacia korespondado. Sed akompane ne estiĝis io analoga al tio, kio ekzistis, eĉ se nur en modesta kvanto, en aliaj landoj, nome iom da oficiala apogo al la celoj de la Esperanto-movado. SAT atendis de Soveta Rusio subtenon al Esperanto, kvazaŭ oficialigon. Komintern, do la Komunista Internacio, tamen eĉ pli frue ol Ligo de Nacioj blokis rekonon de Esperanto. Dum la franca registaro neis la bezonon de internacia komunikilo apud la franca lingvo, la poliglotaj intelektuloj en Komintern restis ĉe la uzo de la ĉefaj naciaj lingvoj, inter kiuj la rusa iĝis pli kaj pli grava por avanci en la funkciula aparato. Estis “diabla cirklo”, en kiu kaptiĝis la komunistaj esperantistoj ekster Soveta Rusio: oni atendis decidon de Komintern, sed en la lando mem oni diris, ke “la internacian lingvon unue devas subteni la eksterlandaj amasoj”. Malgraŭ tio, per sia lerta utiligo de Esperanto unue por la sopirata mondrevolucio, poste por la subteno de la kontraŭkapitalisma fortikaĵo Soveta Unio, la sovetiaj esperantistoj portempe akiris relative grandan agliberecon, ĝis la disvolviĝo de stalinismo bremsis tiun agadon kaj fine tute mortigis la agadon de SAT en Soveta Unio.

En la aliaj landoj la germana naziismo tute malaperigis la moderan internaciismon. Post la Dua Mondmilito ĝi restariĝis en diversaj formoj. Apud Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj Amnesty International ni nun disponas pri multegaj privataj iniciatoj. Neniu el tiuj iniciatoj estas nun imagebla sen la Interreto, kiu lastatempe ankaŭ al Esperanto malfermas novajn perspektivojn. Kaj tial ĝuste por esperantistoj estas kialo por kontento la scio, ke Paul Otlet, pionira internaciisto kaj amiko de Esperanto, nun estas admirata kiel “patro” de Interreto.

Ulrich Lins

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/lins

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ĉu nova mondo post la milito? Esperantistoj kaj internaciistoj antaŭ kaj post 1918

  1. Paul Desailly diras:

    Gekaraj

    Finfine tiu chi amatoro retrovis la aluditan fotografahon en kiu vidighas i.a. la vizaghoj de Nitobe, Einstein kaj Bergson:

    https://en.wikipedia.org/wiki/International_Committee_on_Intellectual_Cooperation#/media/File:League_of_Nations_Commission_067.tif

    La diligentega redaktoro de ‘Esperanto sub la Suda Kruco’, David Ryan de Nov-Zelando, simple pro manko de spaco ne inkludis ghin en mia longa artikolo. Kiu rekonas aliajn famulojn en tiu historia fotografajho?

    Klerega esperantisto private ret-leteris al mi por indiki ke mi probable eraris – kaj mi konsekvence konsentas – por opinii ke Marie Curie subtenis Esperanton au Esperantismon.

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Marie_Curie

    Do, shajnas ke ankau shi estis parto de tiu embusko en Ghenevo por malprofiti Esperanton kaj por subfosi al Nitobe, la vera heroo en tiu grandparte malnobla afero en kiu chefaktoris korupteblaj intelektuloj. En la pleneco de tempo la vero evidentighos. Jen la beno de vera konsultado.

    Eble vi ne scias ke la svisa profesoro aperinta en la Lins-a eseo (Auguste Forel) dum la vivo tiom famighis kiom Einstein mem kaj ke apud la vivo-finigho bahaanighis. Vidu paghojn 31-32, senpage havebla danke al la Universitato de Georgio, Usono: http://bahai.uga.edu/Realigas_la_Mondan_Pacon.pdf

    Amike

    Paulo (ne la Apostolo)

  2. Paul Desailly diras:

    Pri la rolo de prezidento Wilson, la japana nobelo Nitobe kaj tiu ne-aludita Nobelpremiito (Bergson) kiu chefrolis por kasacii Esperanton che la Ligo de Nacioj alternativa elirpunkto pri chi chio aperis antau nelonge che bonkvalita periodajho por Oceanio,’Esperanto sub la Suda Kruco’: “Diplomatio estas impotenta: problemoj ĉe la Ligo de Nacioj samas ĉe UN nun” http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-125-dec2016.pdf paghoj 17 -22. Historiaj fotografajhoj el la UN-arkivo kune kun la Einstein-a sinteno reliefigas i.a. la SAT-an kaj la britan rolojn.

    Kune tri honestaj nobeloj, du britoj kaj unu japano, malgraŭ morala subteno de milionoj da pacistoj tra la mondo, malgraŭ siaj respektataj kaj eminentaj pozicioj en orienta kaj okcidenta politik-, intelekt- kaj religi-rondoj, malgraŭ sia dividita Esperantismo, malgraŭ siaj riĉaĵoj, bonvolo kaj klopodoj, kaj malgraŭ Sekretariado de la tuta Ligo mem (Drummond), prezidanteco de la Ligo de Nacioj Unio por la Brita Imperio (Cecil) kaj Sub-Sekretariado de la sama Ligo de Nacioj (Nitobe), sinistra forto subfose malsukcesigas ilin. Ĉu pli grandaj ofendoj ekzistas ol monamo, ol volupto al ĉefeco kaj potenco, ol kultura ekskluziveco, ol kondamni generacion ankoraŭ nenaskitan al ripeto de mond-milito! “Pli bone estus por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj li ĵetis en la maron, ol se li metus stumbli unu el ĉi tiuj malgranduloj.” Luko 17: 2

    Alidirite, gekaraj, la rolo de la Sinjoro meritas pli da atento en la bonega analizo de doktoro Lins

    Amike

    Paulo (ne la Apostolo)

Respondi